Späť na obsah

La plej longa vorto en via lingvo? [:

od vincas, 15. novembra 2008

Príspevky: 107

Jazyk: Esperanto

loewenherz (Zobraziť profil) 17. decembra 2008 6:26:42

Kiam mi estis infano, mi ekpensis tre longan vorton en mia gepatra lingvo, la Germana. Eblas fari pli longan vorton ol ĝi. La vorto estas:
Armbanduhrtaschenrechnermultiplikationstastenbedeutungsforscherinnenclubsmitgliedsausweisnummernkarteiführerinnenversammlung.

nikko (Zobraziť profil) 18. decembra 2008 12:39:34

Jen longa rusa vorto: ĉelovekonenavistniĉestvo

estas nek scienca vortamaso nek pruntita el alia lingvo.

signifas "hommalamismo" - malamo rilate homo(j)

Estas ankaŭ : ĉastnopredprenimateljskij (privatenterprena)

P.S. por amuzo eblus diri ĉastnopredprenimatelstvonenavistniĉesvto ridego.gif, estus laŭregule, sed apenaŭ tiu vorto eltrovus uzon.

mastro Jano (Zobraziť profil) 18. decembra 2008 12:46:10

nikko:Jen longa hungara vorto:

megszentséghetetlenségeskedéseitekért

ĝia signifo: Por/pro viaj tiaspecaj agoj/aferoj, kiajn oni ne povus sanktigi

sergejm (Zobraziť profil) 19. decembra 2008 23:27:51

Pli longa rusa vorto:
четырехсотвосьмидесятичетырёхтысяччетырехсотвосьмидесятичетырёхмиллиметровый
ĉetyrjoĥsotvosjmidesjatiĉetyrjoĥtysjaĉĉetyrjoĥsotvosjmidesjatiĉetyrjoĥmillimetrovyj
kiu signifas 484484-milimetra.

darkweasel (Zobraziť profil) 14. januára 2009 15:40:01

En la germana, plej longa vorto ne ekzistas ĉar oni povas konstrui novajn vortojn per ilin kombiniĝi - kiel en Esperanto. Vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Rindfleischetikettier...

Mi pensas ke la plej longaj vortoj, kiu estas en la Duden vortaro (la plej grava germana vortaro), estas "Arbeiterunfallversicherungsgesetz" (laboristakcidentasekurleĝo) kaj "Bundesausbildungsförderungsgesetz" (interligklersubtenleĝo) kiu havas 33 literojn.

(Kaj pardoni min se tiu komuniko havas malkorektaĵojn, mia esperanto estas tre malbona...)

MikeDee (Zobraziť profil) 14. januára 2009 22:13:39

en germana estas malfacila la plej longa vorto trovas.
ni povas vorton arbitra kunmetas
ekzemple:
Donaudampfschifffahrtsgesellschaftsraddampferkapitänskajütentürsicherheitschlüsselfinderlohnszuschlagsbereitstellerpreiserhöhungsbeschwerdeführung

preskaŭ
danubo-vaparo-ŝipo-veturo-kompanio-rado-vaparo-ŝipestro-kajuto-pordo-sekureco-ŝlosilo-(mi ne scias kiu "Finderlohn" tradukas)-aldono-volonto-prezo-plialtigo-plendo-konduko

realeco neniu diras tio

kaj numeroj iĝi kunmetas
Siebenhundertsiebenundsiebzigtausendsiebenhundertsiebenundsiebzig estas 777777

黄鸡蛋 (Zobraziť profil) 23. januára 2009 5:07:00

Tiom longaj estas viaj vortoj! lango.gif

Fakte, en la ĉina la vortoj estas mallongaj, ofte kun du silaboj. Mi ja ne povas elpensi iun ajn longan vorton...

Eble la vortoj por la nomoj de aliaj landoj estas pli longaj, ekz. Slovenio estas "斯洛文尼亚". Tamen mi ankoraŭ ne havas bonan ideon.

dozdoz (Zobraziť profil) 23. januára 2009 16:42:28

Saluton ridulo.gif

En Koreio, la plej longa vorto estas

청자양인각연당초상감모란문은구대접

Ĉong-ĵa-jang-in-gak-jon-dang-ĉo-sang-gam-mo-ran-mun-un-gu-de-ĵop

Ĝi estas la nomo de historia vazo.

Sebasities (Zobraziť profil) 23. januára 2009 17:02:50

Ĉu ekzistas multe da unuliteraj vortoj, en viaj lingvoj ? (Krom la nomoj de la literoj, krom la mallongigoj kaj krom la simboloj.)
La franca havas kelkajn :
à ("al" aŭ "ĉe"),
a ((li, ŝi aŭ ĝi) "havas"),
ô ("ho", kiun oni povas diri antaŭ la nomo de la homo, al kiu oni parolas),
y ("tie" aŭ "al tiu").

Rogir (Zobraziť profil) 23. januára 2009 17:48:43

En la nederlanda ni havas u, 'Vi', à, 'po' aŭ 'kia' (el la francan), o, 'ho', kaj eble 't, sed tio vere estas mallongigo.

Nahor