前往目錄

La plej longa vorto en via lingvo? [:

貼文者: vincas, 2008年11月15日

訊息: 107

語言: Esperanto

vincas (顯示個人資料) 2008年11月15日下午3:42:45

La plej longa vorto en litova lingvo estas - nebeprisikiškiakopūsteliaudavome.

Mi ne povas ĝin traduki en Esperanto, sed temas pri: ni ne povis rikolti leporbrasikoj. Eble aliaj homoj, kiuj parolas litova lingvo tradukos ĝin pli precize.

Do, kia la plej longa vorto estas en via lingvo?

okulumo.gif rideto.gif rido.gif

Matthieu (顯示個人資料) 2008年11月15日下午3:45:45

Onidire la plej longa franca vorto estas anticonstitutionnellement (kontraŭkonstitucie). Sed eble iuj sciencaj vortoj estas pli longaj.

vincas (顯示個人資料) 2008年11月15日下午4:16:33

Jes, eble iu scienca vorto estas pli longa ol nebeprisikiškiakopūsteliaudavome. Sed por mi (kaj eble por aliaj)estas interesaj nesciencaj longaj vortoj.

Sed vi povas enskribi ĉi tie kaj sciencaj longaj vortoj por komuna scivolemo.

camiljoe (顯示個人資料) 2008年11月15日下午5:50:03

En la malta lingvo la plej longa vorto estas: internazzjonalizzazzjonijiethom.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2008年11月15日下午6:40:42

Mi kredas ke angle la plej longa nescienca vorto estas "antidisestablishmentarianism".

Sciencaj vortoj (ekzemple, la nomoj de kemiaĵoj) povas esti tre longaj, sed mi opinias ke ili ne tiukaze validas.

Miland (顯示個人資料) 2008年11月15日下午8:59:43

floccipaucinihilipilification havas 29 literojn.

danielcg (顯示個人資料) 2008年11月15日下午9:12:57

Mi provos hispanlingve:

anticonstitucionalísimamente

(tre kontraŭkonstitucie)

28 literoj

Via,

Daniel

Miland:floccipaucinihilipilification havas 29 literojn.

Rogir (顯示個人資料) 2008年11月15日下午9:26:00

Tradicie, la plej longa vorto de la Nederlanda lingvo estas hottentottententententoonstelling. Sed oni facile kreas longajn vortojn nederlande, ekzemple oni povas ankaŭ diri: hottentottententententoonstellingsdirecteursloge. Kaj tiel plu.

andogigi (顯示個人資料) 2008年11月16日上午6:11:30

En la lingvo angla, la vorto "stewardesses" (stevardinoj) estas la plejlonga vorto kiu oni povas tajpi kun unu mano.

andogigi (顯示個人資料) 2008年11月16日上午6:13:58

andogigi:En la lingvo angla, la vorto "stewardesses" (stevardinoj) estas la plejlonga vorto kiu oni povas tajpi kun unu mano.
Ĉu vi provis fari ĝin? lango.gif

回到上端