目次へ

La plej longa vorto en via lingvo? [:

vincas,2008年11月15日の

メッセージ: 107

言語: Esperanto

Rogir (プロフィールを表示) 2008年11月16日 13:33:59

En la lingvo angla, la vorto "stewardesses" (stevardinoj) estas la plejlonga vorto kiu oni povas tajpi kun unu mano.
Mi ne povas! Nur se oni uzas la qwerty-klavaron.

jan aleksan (プロフィールを表示) 2008年11月16日 15:54:32

Rogir:
En la lingvo angla, la vorto "stewardesses" (stevardinoj) estas la plejlonga vorto kiu oni povas tajpi kun unu mano.
Mi ne povas! Nur se oni uzas la qwerty-klavaron.
"typewriter" estas la plej longa vorto kiu oni povas skribi kun la unua vico de QWERTY klavaro

andogigi (プロフィールを表示) 2008年11月16日 16:04:55

Rogir:
En la lingvo angla, la vorto "stewardesses" (stevardinoj) estas la plejlonga vorto kiu oni povas tajpi kun unu mano.
Mi ne povas! Nur se oni uzas la qwerty-klavaron.
Vi pravas. Kun la QWERTY klavaro... Mi pardonpetas.

vincas (プロフィールを表示) 2008年11月18日 17:30:48

RiotNrrd:Mi kredas ke angle la plej longa nescienca vorto estas "antidisestablishmentarianism".

Sciencaj vortoj (ekzemple, la nomoj de kemiaĵoj) povas esti tre longaj, sed mi opinias ke ili ne tiukaze validas.
Mi trovis iomete pli longa vorto en angla lingvo, sed mi ne scias kion ĝi signifas. tiu vorto estas "floccinaucinihilipilification".
Mi trovis ĝin ĉi tie

Ironchef (プロフィールを表示) 2008年11月19日 19:12:49

Rogir:Tradicie, la plej longa vorto de la Nederlanda lingvo estas hottentottententententoonstelling.
Haaa! Mi lernis tion vorton kiam mi lernis la nederlandan lingvon sed mi neniam aŭdis pri tiu vorto ekde ridulo.gif Mi pensis ke mia instruistino faris ĝin mem! Evidente, ne!

Mi ankaŭ lernis la germanan kaj unufoje lernis ke Atomkernkraftsmüllverbrennungsanlagen estis ja longa vorto!

EL_NEBULOSO (プロフィールを表示) 2008年11月19日 22:40:48

"Atomkernkraftsmüllverbrennungsanlagen"?

It should be "Atomkernkraftwerksmüllverbrennungsanlagen"
but if you want, you can create much longer words in German.

Gerald

Rogir (プロフィールを表示) 2008年11月19日 22:53:22

Gerald, ne forgesu ke ĉi tie estas la internacia parto de la forumo!

Ĝenerale, ne ekzistas plej longa vorto en iu aglutina lingvo, ĉar oni ĉiam povas meti ankoraŭan vorton malantaŭ ĝi.

3dan (プロフィールを表示) 2008年11月19日 23:56:31

La plej longa portugala vorto estas Pneumoultramicroscopicossilicovulcanoconiótico, tio vorto difinas personon kun pulma malsano per enspiri vulkanan cindron.

46 literoj!

sinjoro (プロフィールを表示) 2008年11月20日 8:32:42

Nu, en multaj lingvoj ekz. la germana aŭ Esperanto oni povas krei fakte senfine longajn vortojn aldonante kromajn kaj kromajn radikojn, do tia konkurso estas sensenca.

Sed ĉu vi scias, kiu estas la plej longa unu-silaba vorto en viaj lingvoj? En la pola laŭ mia scio du 9-literaj vortoj estas la plej longaj unusilabaj:
- świerszcz (grilo)
- chrząszcz (skarabo)

Kruko (プロフィールを表示) 2008年11月20日 11:01:23

En itala lingvo mi kredas estas: "precipitevolissimevolmente" kiu signifas tre rapide.
Saluton

先頭にもどる