У садржају

La plej longa vorto en via lingvo? [:

од vincas, 15. новембар 2008.

Поруке: 107

Језик: Esperanto

bretella (Погледати профил) 21. новембар 2008. 15.25.31

Kruko:En itala lingvo mi kredas estas: "precipitevolissimevolmente" kiu signifas tre rapide.
Saluton
Neeeeee... ne ekzistas ĉi tiu vorto en la itala. Ĝi estas nur ekzerco por lango

bretella (Погледати профил) 21. новембар 2008. 15.39.20

andogigi:
andogigi:En la lingvo angla, la vorto "stewardesses" (stevardinoj) estas la plejlonga vorto kiu oni povas tajpi kun unu mano.
Ĉu vi provis fari ĝin? lango.gif
Mi ne komprenas... per unu mano mi povas atingi ĉiujn literajn klavojn de mia klavaro.

Matthieu (Погледати профил) 21. новембар 2008. 16.56.07

Sed tajpante ambaŭmane, ĉi tiujn klavarojn mi atingas nur per la maldekstra mano.

sergejm (Погледати профил) 21. новембар 2008. 17.12.49

Laŭ dekfingra metodo oni tajpas
S-on per ringa fingro de maldekstra mano,
T-on per montra fingro de maldekstra mano,
E-on per longa fingro de maldekstra mano,
W-on per ringa fingro de maldekstra mano,
A-on per malgranda fingro de maldekstra mano,
R-on per montra fingro de maldekstra mano,
D-on per longa fingro de maldekstra mano.

Iippa (Погледати профил) 21. новембар 2008. 18.48.57

lentotiedustelusimulaatiolaitteistomateriaalihuollonseurantasysteemikeskustelunlausuntavalmistelutyö

epäjärjestelmällistyttämättömyydellänsäkään

punavatsakaliforniansalamanterivoileipäkakkulapiollisellakaan

Matthieu (Погледати профил) 21. новембар 2008. 18.57.47

En la finna lingvo oni povas kunmeti vortojn. Tio estas tro facila. malgajo.gif

Cetere, mi memoras pri kimra urbo, kies nomo estas Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch, kaj pri Rindfleischetikettierungsüberwachungsaufgabenübertragungsgesetz, la plej longa germana vorto oficiale uzita.

Rogir (Погледати профил) 21. новембар 2008. 20.58.06

świerszcz
Sed sinjoro, sz kaj cz estas kiel ŝ kaj ĉ, ĉu ne? Do fakte tiu vorto nur havas 7 literojn.

En la Nederlanda:

schraalst

9 literoj, sed ch kaj aa estas kombinoj.

Hispanio (Погледати профил) 21. новембар 2008. 21.07.34

La plej longa hispana vorto estas Hipopotomonstrosesquipedalofobia, kiu signifas "timo diri longajn vortojn". 32 literoj.

Andreo Jankovskij (Погледати профил) 22. новембар 2008. 00.26.11

lango.gif

Eble mi trovi la plej longan mallongigon:
SKOMKHPHKJCDPWB - mallongigo de unu malajzia financa kompanio.

Kaj urbo kun la plej longa nomo estas Bankoko - ĉefurbo de Tajlando, en la taja lingvo: Krungthepmahanakhon Amornrattanakosіn Mahіntharayutthaya Mahadіlokphop Noppharat Ratchathanіburіrom Udomratchanіwetmahasathan Amonphіman Awatansathіt Sakkathattіyawіtsanukamprasіt.

Fakte originale tiel: กรุงเทพมหานคร อมรรัตนโกสินทร์ มหินทรายุธยามหาดิลก ภพนพรัตน์ ราชธานีบุรีรมย์ อุดมราชนิเวศน์ มหาสถาน อมรพิมาน อวตารสถิต สักกะทัตติยะ วิษณุกรรมประสิทธิ์

.

shoko.gif

En la ukraina lingvo la plej longa vorto estas:
Дихлордифенілтрихлорметилметан - 30 literoj
kaj
Нікотинамідаденіндинуклеотидфосфат - 34 literoj
- ĥemiaj terminoj

.

shoko.gif

La plej malnova litero en la mondo estas: o - ĝi aperis 3500 jarojn antaŭ kaj eĉ ĝis nun ne ŝanĝiĝis.

Kaj nederlanda urbo Lidvarden - de 1046 jaro ŝanĝis sian nomon (skribmanieron) 225 foje, do eble mi jam denove skribis ĝin kun eraro.

sinjoro (Погледати профил) 22. новембар 2008. 08.57.42

Rogir:
świerszcz
Sed sinjoro, sz kaj cz estas kiel ŝ kaj ĉ, ĉu ne? Do fakte tiu vorto nur havas 7 literojn.
kombinoj "sz" kaj "cz", kvankam kreas unu sonon, estas dusignoj kiuj enhavas po du apartaj literoj. litero estas unuopa grafikaĵo, almenaŭ en la pola.

Вратите се горе