Späť na obsah

La plej longa vorto en via lingvo? [:

od vincas, 15. novembra 2008

Príspevky: 107

Jazyk: Esperanto

Rogir (Zobraziť profil) 22. novembra 2008 22:33:50

Lidvarden? Ĉu vi celas Leeuwarden, la ĉefurbo de Frisujo? (Aŭ Ljouwerd en la Frisa)

Andreo Jankovskij (Zobraziť profil) 22. novembra 2008 23:32:54

Rogir:Lidvarden? Ĉu vi celas Leeuwarden, la ĉefurbo de Frisujo? (Aŭ Ljouwerd en la Frisa)
En la ukraina: Lidvarden (prononco).

Laŭ mi "Leeuwarden" - la plej similas al la ĝusta nomo de la urbo.

R2D2! (Zobraziť profil) 23. novembra 2008 20:27:40

Hispanio:La plej longa hispana vorto estas Hipopotomonstrosesquipedaliofobia, kiu signifas "timo diri longajn vortojn". 32 literoj.
Jes, sed tıu vorto ekzıstas nur por estı longa. La vera vorto por “tımo dırı longajn vortojn” estas “sesquipedaliofobia”. “sesquıpedalı” estas latına vorto por “unu kaj duono futoj”, esprımo por “longa”.

—Ilhuıtemoc δ

Matthieu (Zobraziť profil) 23. novembra 2008 20:58:44

Ah jes, ankaŭ tiaj vortoj ekzistas en la franca. Ni havas la vorton hexakosioihexekontahexaphobie (timo de la nombro 666), sed mi ne pensas, ke ĝi estas vera uzata vorto. (Ĉu nur ŝerca greka kunmetaĵo?)

jan aleksan (Zobraziť profil) 24. novembra 2008 19:52:34

Tiuj vortoj timigas min ! malgajo.gif . Ĉu estas vorto por la timo de longa vortoj? okulumo.gif

Rogir (Zobraziť profil) 24. novembra 2008 21:59:26

Jes, sed mi ne diros al vi ĉar vi timiĝus.

69UM24OSU12 (Zobraziť profil) 25. novembra 2008 4:42:25

sinjoro:Sed ĉu vi scias, kiu estas la plej longa unu-silaba vorto en viaj lingvoj? En la pola laŭ mia scio du 9-literaj vortoj estas la plej longaj unusilabaj:
- świerszcz (grilo)
- chrząszcz (skarabo)
En la angla lingvo, la plej longa unu-silaba vorto estas "straights" (9 literoj).

Brilanta Stelo (Zobraziť profil) 25. novembra 2008 9:55:33

En la angla lingvo:

"pneumonoultramicroscopicsilicovolcanoconeiosis".

44 da literoj... shoko.gif

malsano de la pulmoj, mi pensas...

vejktoro (Zobraziť profil) 11. decembra 2008 14:43:44

La plej longa portugala vorto estas Pneumoultramicroscopicossilicovulcanoconiótico, tio vorto difinas personon kun pulma malsano per enspiri vulkanan cindron. 46 literoj!
"pneumonoultramicroscopicsilicovolcanoconeiosis". 44 da literoj..
Angla lingvo: 45 da literoj...

"pneumonoultramicroscopicsilicovolcanoconiosis"

Oni trovas tiu vorto tie:
The Random House Dictionary of the English Language 2nd ed.
La vortaro citas ke ĝi estas la plej longa angla vorto, ke jes, vulkana cindro kaŭzas tiun malsanon.

[lung-very-tiny(look at)-silicon-volcanic-dust-condition(medical)]

[pulmo-tre-eta(rigardi)-silicio-vulkana-polvo-morbo]

Sebasities (Zobraziť profil) 11. decembra 2008 15:42:24

69UM24OSU12:
sinjoro:Sed ĉu vi scias, kiu estas la plej longa unu-silaba vorto en viaj lingvoj? En la pola laŭ mia scio du 9-literaj vortoj estas la plej longaj unusilabaj:
- świerszcz (grilo)
- chrząszcz (skarabo)
En la angla lingvo, la plej longa unu-silaba vorto estas "straights" (9 literoj).
En la franca (sed mi ne scias, ĉu tiu estas la pli longa), ni havas "recherchent" ((ili) reserĉas), kiu, laŭ la vortaro Robert, povas elparoliĝi "rŝerŝ" aŭ "reŝerŝ" : 11 literoj.

Nahor