İçerik Görüntüleme

La plej longa vorto en via lingvo? [:

başlangıç vincas, 15 Kasım 2008

Mesajlar: 94

Dil: Esperanto

darkweasel (Profili görüntüle) 27 Şubat 2009 17:34:06

Kiel en germana (kaj eble aliaj ĝermanaj lingvoj), plej longa esperanta vorto ne ekzistas, ĉar oni povas estigi novajn vortojn per kombini ilin - kaj per sufiksoj aŭ prefiksoj.

Sxak (Profili görüntüle) 15 Mart 2009 05:45:48

Rogir:Sed kio estas la plej longa vorto en esperanto??
En la novelo "Fakistoj" de Goncalo Neves estas menciita dinitropolisakarozidoputinidometilenoido sed certe ŝerccele.

Sxak (Profili görüntüle) 15 Mart 2009 13:34:03

vincas:
Rusaj vortoj - ....
четырехсотвосьмидесятичетырёхтысяччетырехсотвосьмидесятичетырёхмиллиметровый.
Tu vorto en iuj kazoj povas esti pli longa. Ekzemple ĝia genitivo estas
четырехсотвосьмидесятичетырёхтысяччетырехсотвосьмидесятичетырёхмиллиметрового
(je 1 pli longa)

EN3AS_87 (Profili görüntüle) 17 Mayıs 2009 16:54:25

Laŭdire, la plej longa vorto en la Hispana estas "Esternocleidomastoideo" kiu estas nomo de muskolo kiu estas en la kolo.

magnifico94 (Profili görüntüle) 7 Ekim 2009 12:05:56

Konstantynopolitańczynkowianeczkóweczka - la malgranda filino de la homo,kia loĝas en Konstantinopolol.
Tio vorto estas vorto,kia iu insultis.

magnifico94 (Profili görüntüle) 7 Ekim 2009 12:08:18

Sed tio vere:
"ponadczterdziestopięcioipółgroszowy"

pohli (Profili görüntüle) 9 Ekim 2009 09:42:28

darkweasel:
horsto:La germana ne havas unuliterajn vortojn.
La aŭstria vortaro listas "à" (de la franca). Ĉu ĝi estas vere germana vorto?
Jes, ĝi venas el la franca, sed ĝi estas ĉiutage uzata kun la signifo "po" kaj do ankaŭ germana vorto.

klnptrs78 (Profili görüntüle) 30 Ocak 2011 14:30:58

vincas:La plej longa vorto en litova lingvo estas - nebeprisikiškiakopūsteliaudavome.

Dankon, rido.gif

fekaldemokratio (Profili görüntüle) 30 Ocak 2011 15:16:31

magnifico94:Konstantynopolitańczynkowianeczkóweczka - la malgranda filino de la homo,kia loĝas en Konstantinopolol.
Tiu "vorto" estas idiota elpensaĵo de iu stultulo, kaj estas komplete malĝusta laŭ mi. Kaj cetere, vi ĝin misskribis.

darkweasel (Profili görüntüle) 30 Ocak 2011 15:22:50

Ĉu estas amuze puŝi malnovegajn fadenojn supren?

Başa geri dön