Al la enhavo

Ŝerco

de Rovniy_Sergey, 2021-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 237

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2022-junio-28 15:52:30

Kiel pereigi sian bopatrinon (ne faru tion en la hejmo!)

Bofilo riparas la elektroreton en la hejmo. Li direktiĝas al la bopatrino:
– Tenu la finon de tiu ĉi kablo, panjo...
La bopatrino kaptis ĝin...
– Ĉu vi eksentis ion?
– Ne...
– Aha, tio signifas ke la kurento estas en alia kablo…

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-junio-29 07:55:11

StefKo:(ne faru tion en la hejmo!)
Via anekdoto rememorigas al mi la alian, kiun mi aŭdis eble antaŭ tridek jaroj,
tamen mi ne certas, vortoj "nulo" kaj "fazo" estas kompreneblaj por la aliaj, ne veraj elekrtistoj:

Reparas ion du elektristoj, eble elektroreton. Apud trapasas maljunulino, unu el ili petas ŝin:
- Avinjo, bonvolu aldoni al ni tiun draton.
Maljunulino senprobleme prenas la draton kaj transdonis ĝin al li.
La elektristo diris al la alia:
- Nu, jen, mi diris al vi, ke tio estas "nulo", kaj vi: "fazo", "fazo"...

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-julio-01 19:02:14

Vican (ĉi-foje kulinaran) venkon atingis bravaj ukrajnaj batalantoj. Tre serioza (supozeble) organizacio UNESCO finfine agnoskis ruĝ-betan supon "barĉo" kiel endanĝerigita kaj sekve defendenda heredaĵo de ukrajna kulturo.
Tamen ŝajnas, ke barbaraj rusuloj intencas plu senhonte kaj senrespekte vori ĉi tiun ukrajnan "sanktaĵon'.
https://www.google.com/amp/s/www.bbc.com/news/worl...

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-julio-04 08:01:04

KatjaMcFlores:🥳
Kiel vi scias, Petro la Unua (konata kiel Petro la Granda) alportis terpomojn al Rusio en la 17-a jarcento.
Kaj ĉio estus en ordo, sed la homoj rifuzis rekoni terpomojn. Kaj ili demandis:
- Por kio celo li alportis ĝin?
Li respondis:
- Ĝi estas por ukraina barĉo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-04 12:55:00

Mi konas nek barcxon nek pri kio gxi estas fama aux fifama. Tial bonvolu aldoni kelkajn klarigojn por pli bona internacia kompreno.

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-julio-04 19:08:57

https://eo.m.wikipedia.org/wiki/Bar%C4%89o
Franclingve bortsch .Ĝi ja estas sufiĉe fama (mi persone ne kapablus listigi multajn aliajn orienteŭropajn pladojn).

Vikipedio ne nur estas enciklopedio, sed ankaŭ laŭfakte faka vortaro pri multaj temoj.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-julio-06 08:20:12

Kondomo ne garantias kompletan sekurecon dum sekso. Mian konatulon pafmortigis edzo de lia amorantino, ĝuste dum sekso, kvankam la konatulo uzis kondomon... 👀

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-julio-08 09:27:23

Kelkaj absurdecaj ŝercoj:

Гладильные доски — это бывшие сноуборды, предавшие свою мечту, и нашедшие "нормальную" работу.
--------------------
Glad-tabuloj estas eksaj neĝ-tabuloj (snow-boards), kiuj perfidis sian revon kaj trovis "normalan" laboron.

🛹🛹🛹🛹🛹

Когда на Руси еще не было календарей, время года определяли по оливье: если оливье с майонезом — зима, если оливье с квасом — лето.
--------------------
Kiam en Rusio ankoraŭ ne haveblis kalendaroj, oni identigis sezonojn helpe de la salato "olivje". Se "olivje" estis kun majonezo, sekve estis vintro; se "olivje" estis kun kvaso, sekve estis somero.

🥗🥗🥗🥗🥗

Две мухи сидят на дерьме. Одна спрашивает:
— Можно, я пукну?
— Ты что, мы же за столом!
--------------------
Du muŝoj sidas sur merdo. Unu el ili demandas:
— Ĉu mi povas furzeti?
— Kion vi diras?.. Ni ja manĝas!

🐌🐝🐞🦋🐛

— Андрей, что это у тебя? Пескари? Ты что, опять ходил по воде?
— Нет, это Спаситель ходил, а я с причала рыбачил.
--------------------
— Andreo, kion vi havas? Ĉu gugonojn? Ĉu vi denove paŝis laŭ akvo?
— Ho ne! Nur la Savinto paŝis, sed mi fiŝumis, sidante sur la kajo.

🐠🐠🐠🐠🐠

Однажды трое слепых слонов решили познать, что такое мудрец.
Первый потрогал мудреца ногой и сказал, что мудрец – это что-то плоское и липкое. Второй ощупал мудреца хоботом, а третий прикоснулся к нему хвостом и они оба согласились с первым, что мудрец – это что-то плоское и липкое.
--------------------
Foje tri blindaj elefantoj decidis ekscii, kio estas saĝulo.
La unua elefanto tuŝis iun saĝulon per sia gambo kaj diris, ke saĝulo estas io plata kaj glueca.
La dua elefanto palpis la saĝulon per sia rostro kaj la tria tuŝis lin per sia vosto. Kaj ili ambaŭ konsentis kun la unua pri tio, ke saĝulo efektive estas io plata kaj glueca.

🐘🐘🐘🐘🐘

— Как правильно пишется: дятЕл или дятИл?
— Конечно дятЕл. Проверочное слово — пЕрфоратор.
--------------------
— Kiel oni korekte skribas la nomon de la birdoj, kiuj truas arbojn per siaj bekoj: ĉu "pEgo" aŭ "pIgo"?
— Certe "pego". Kontrola vorto estas "pErforilo".

📌📌📌📌📌

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-julio-09 19:44:58

Jen ankoraŭ unu absurdeca ŝerco pri flugantaj fajliloj:

Летит стая напильников. Все, конечно, укуренные в драбадан, потому что в другом состоянии напильники не летают.
Летят они, летят и вдруг понимают, что уже целый час летят над огромным зеленым полем. То есть заблудились, и ориентиров никаких.
Тут вожак замечает внизу маленький зеленый кустик, под которым сидит маленький серый
зайчонок. Напильники снижаются, и вожак спрашивает:
— Эй, братишка, скажи, пожалуйста, где тут север, а где юг? Мы, кажется, заблудились.
Зайчонок подумал пару минут, после чего говорит:
— Это сложный вопрос, господа, пойду у мамы спрошу.
И зайчонок ускакал.
Напильники прождали его час, после чего полетели в том направлении, куда отправился малыш. Они замечают домик, подлетают к нему, заглядывают в окошко, и видят, как мама-зайчиха ругает сына:
— Какой север?! Какой юг?! Какие напильники?! Опять коноплю курил, негодник!..
--------------------
Flugas aro da fajliloj. Ili ĉiuj, kompreneble, estas ebriegaj pro haŝiŝ-fumado, ĉar en alia stato fajliloj ne flugas.
Ili flugas-flugadas kaj subite komprenas, ke jam dum tuta horo ili flugas super ega verda kampo. Ili do perdis sian vojon, kaj mankas iuj orientiloj.
Ĉi-momente la ĉefulo de la aro rimarkas sube etan verdan arbuston, sub kiu sidas eta griza leporeto. La fajliloj malleviĝas, kaj la ĉefulo demandas:
— Hej, fratuleto, diru perfavore, kie ĉi tie estas la nordo, kaj kie estas la sudo? Ni ŝajne perdis nian vojon.
La leporeto pensis dum paro da minutoj, post kio diras:
— Tio estas komplika demando, sinjoroj, mi iru por konsulti mian panjon.
Kaj la leporeto eksaltis for.
La fajliloj atendis lin dum unu horo, post kio flugis tien, kien direktiĝis la etulo. Ili rimarkas malgrandan dometon, alflugas ĝin, enrigardas trafenestren, kaj vidas, kiel patrino-leporino skoldas sian filon:
— Kia nordo?! Kia sudo?! Kiaj fajliloj?! Vi ja denove fumis kanabon, aĉulo!..

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-julio-21 07:19:14

- Doktoro, mi kun mia edzino sukcesas nur unufoje monate,.. kaj ŝi estas juna kaj bela... Mi tre petas vin, helpu al mi!
- Karulo, mi ĝojus, sed mi jam havas aĝon,... nur unufoje semajne, pli mi ne povas helpi!...

Reen al la supro