Ŝerco
de Rovniy_Sergey, 2021-aŭgusto-29
Mesaĝoj: 251
Lingvo: Esperanto
Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-septembro-02 10:28:07
- Fek'! Oni ŝtelis mian hamstron!
👀
SlavikDze (Montri la profilon) 2022-septembro-03 15:09:12
Eta birdeto flugis suden por pasigi tie vintron. Estis tiel malvarme, ke ĝi fridiĝis kaj falis sur teron.
Preter la birdeto iris bovino kaj prifekis ĝin. En bovina merdo la birdeto varmiĝis, vigliĝis kaj ekis kanti, esprimante sian ĝojon.
Tiu kanteto atingis orelojn de malsata kato, kiu eltiris la birdeton el-merde kaj forvoris ĝin.
Moral-instruo de ĉi-historieto:
1. Ne ĉiu, kiu prifekas vin, estas via malamiko.
2. Ne ĉiu, kiu eltiras vin el merdo, estas via amiko.
3. Kiam al vi estas bone kaj varme, preferindas sidi kviete kaj ne pepi.
SlavikDze (Montri la profilon) 2022-septembro-07 11:39:58
La mesaĝo estas forigita.
SlavikDze (Montri la profilon) 2022-septembro-13 06:31:52
"Nu, komencu kun la bona.
"Nun oni nomas vin Karlo la Tria."
--------------------
Du princoj, Viljam kaj Henri, sidas en unu el la ĉambroj de Bukingema palaco kaj duope drinkas viskion.
Subite eniras princo Ĉarlz kaj diras:
"Ho, ĉu mi estu la tria?"
"Vi estos, Karlo," respondas liaj filoj, "vi certe estos."
--------------------
Onidire, princo Ĉarlz kaj la tuta reĝa familio dum kelkaj jaroj sekretigis la morton de la reĝino Elizaveta por plu ricevi ŝian pension.
SlavikDze (Montri la profilon) 2022-septembro-16 11:49:50
Unu korvo tuttage sidis sur branĉo de arbo kaj faris nenion. Eta kuniklo ekvidis ĝin kaj demandis:
— Ĉu ankaŭ mi povas sidi, samkiel vi, kaj fari nenion dum la tuta tago?
La korvo respondis:
— Sendube... Kial ne?
La kuniklo do sidiĝis sub la arbo kaj ekis fari nenion. Sed jen subite aperis vulpo, kiu kaptis la kuniklon kaj forvoris ĝin.
Moral-instruo de ĉi-historieto: por sidi kaj fari nenion, oni devas sidi tre alte.
SlavikDze (Montri la profilon) 2022-septembro-19 11:13:10
Ĉi-urbaj klerikoj estis malkontentaj pri tio, kaj dum siaj di-servoj ili admonis, ke la urbanoj estu kontraŭ tiu drinkejo kaj preĝu por ke Dio punu tiun negociston.
Unu tagon antaŭ la malfermo de la drinkejo okazis terura fulmotondro dum kiu unu fulmo trafis la drinkejon kaj tiu estis tute detruita per incendio.
La sacerdotoj ekis ĝoji, sed la posedanto de la drinkejo venis en la lokan juĝejon kun postulo pri kompensaĵo de lia damaĝo. La klerikoj, kompreneble, neigis sian kulpon.
Aŭskultinte ĉiujn argumentojn, la juĝisto duris:
— Mi ankoraŭ ne certas pri mia verdikto, sed mi havas jam konkludon, ke la posedanto de la drinkejo kredas je la forto de preĝo dum nia-urbaj klerikoj ial ne kredas ĝin.
Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-septembro-20 11:58:23
- Ni vetu, ke ni povas diveni precize kiom da jaroj vi havas, ĉu?
- Vi neniam divenos dum via tuta vivo, maljunaj fanfaronulinoj! - respondis la avo.
- Facile, - diris unu el la avinoj. - vi nur mallevu viajn pantalonon kaj kalsonon kaj ni povas determini vian aĝon.
La avo komence konfuziĝis, sed la deziro venki veton kaptis lin, kaj li mallevis la pantalonon. La maljunulinoj petis lin plurfoje turni sin kaj plurfoje salti. Poste ili ĉesis ion peti kaj unu el ili diris:
- Via aĝo estas 87 jaroj.
- Ho ve (vigla pediko 😃)!!! Kiel vi divenis?
La maljunulinoj ridadis kaj respondis:
- Ni hieraŭ festis vian naskiĝtagon kune ...
🤣
Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-septembro-21 08:56:58
Tiuokaze, se ŝajnas al vi, ke vi kostas nenion kaj ne taŭgas por io, vi estas en malsukcesa loko.
Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-septembro-24 08:15:17
Trinkejisto: Ĉu ĉiuj sinjoroj bieros?
Matematikisto 1: Mi ne scias.
Matematikisto 2: Mi ne scias.
3-a matematikisto: Ĉiuj
Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-oktobro-15 07:02:40
- Panjo, ĉu mi jam povas dormi aŭ vi ankoraŭ volas kanti..?
👶🍼
================
Kvinjara nepo laŭte demandas:
- Avinjo, kiom da jaroj vi havas?
Ŝi provas eviti respondon. Sed la nepo denove demandas:
— Nu Avinjo, kiu estas la unua cifero?
- Kvin.
- Kaj kiu la dua?
- Kvar.
- Kaj la tria?
👶👀