Al la enhavo

Ŝerco

de Rovniy_Sergey, 2021-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 251

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-decembro-06 14:28:22

- Sed kio estas ne tiel, Izja?
- Ĉu tio rezultas ke (por la rusoj) la gejoj nun ne estas la plej gravaj?

Vd.15/11/22

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-decembro-07 13:13:49

— Verdire, mi ne kaptis la sencon de ĉi-supra humuraĵo, — diris, ŝultruminte, Porketo.
— Fakte, ĉi tiu bagatela kompilaĵo ne estas humuraĵo, — respondis, oscedinte, Vini-Puh. — Supozeble, ĉi tiu ulo, kiu evidente opinias sin alte brila ĉi-foruma korifeo kaj obstine tajpas literon "x", simple deziras, ke oni atentu lin.
🐷🌟🐻

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-decembro-07 18:24:29

Kvietigxu, la litero X neniel rilatas al pornografio. Vi ne havos problemojn fare de prudema cenzuro.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-decembro-13 02:48:42

- Karulo, kiam vi ekkonis min, kiu konsilis al vi edziĝi kun mi?
- Ho ve, karulino, mi ne memoras. En tiu tempo mi havis multajn malamikojn!!! 👀

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-decembro-14 14:03:06

Iuloke niaglobe surteriĝas "fluganta telero".
El ĝi eliras kelkaj ali-planedanoj.
Scivolemaj teranoj ĉirkaŭigas ilin kaj demandas:
— Ĉu vi ĉiuj estas tiom malgrandaj?
— Jes, ĉiuj...
— Kaj ĉu vi ĉiuj estas verd-koloraj?
— Jes, ĉiuj...
— Kaj ĉu vi ĉiuj havas orajn dentojn?
— Ne... Tiujn havas nur nia-planedaj ciganoj.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-decembro-19 13:01:39

Piedbati virinon rajtas nur tiu, kiu ekzistas en ŝia ventro...👀

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-decembro-21 12:13:02

Ĉiu-matene sinjorino Tardeŝvili kuris al la haltejo, strebante ensalti en la aŭtobuson, kiu jam pretis ekveturi.
Kaj la ŝoforo de la aŭtobuso ĉiumatene observis ŝin kaj pensis: "Ĉu ŝi sukcesos aŭ ne?"
Kaj ĉiu-foje sinjorino Tardeŝvili sukcesis trafi en la aŭtobuson.
Sed unu-matene la ŝoforo fermis la pordon ĝuste antaŭ ŝia nazo.
"Ne sukcesis", komentis li mense.
🤪🤪🤪🤪🤪

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2022-decembro-22 01:07:39

SlavikDze:Ĉiu-matene sinjorino Tardeŝvili kuris al la haltejo, strebante ensalti en la aŭtobuson, kiu jam pretis ekveturi.
Kaj la ŝoforo de la aŭtobuso ĉiumatene observis ŝin kaj pensis: "Ĉu ŝi sukcesos aŭ ne?"
Kaj ĉiu-foje sinjorino Tardeŝvili sukcesis trafi en la aŭtobuson.
Sed unu-matene la ŝoforo fermis la pordon ĝuste antaŭ ŝia nazo.
"Ne sukcesis", komentis li mense.
🤪🤪🤪🤪🤪
Ĝi rememorigis al mi pri la alia ŝerco pri sukceso:
- Mi ŝoforas nur unu jaron, mi pensis, ke mi sukcesos.
- Mi kamionas pli ol dek jarojn, vane ne pensu, ke vi sukcesos...👀

SlavikDze (Montri la profilon) 2022-decembro-23 10:37:39

Leciono de seksa edukado en iu eŭropa lando dum periodo de anti-rusia sankciumo...
Preninte bananon kaj kondomon, la instruisto diras:
— Infanoj, hodiaŭ mi instruu vin surmeti kondomon. Kaj mi uzu por tio jenan bananon, ĉar pro malsato kaj malvarmo mia peniso ne erektiĝas.
🍌🍌🍌🍌🍌

acimatriyarka (Montri la profilon) 2022-decembro-24 23:57:59

En vestejo de golfklubo estas multaj vestantaj viroj. Poŝtelefono en la mezo de la ĉambro sonas. Apuda viro prenas ĝin kaj respondas.
— Halo?
(Virino) — Saluton mia amato. Ĉu vi estas ĉe la klubo?
— Jes.
— Ho, mi vidis ledan jakon. Nur 1000 dolaretoj. Ĉu mi rajtas aĉeti ĝin?
— Bone, se vi ŝatas ĝin, certe aĉetu.
— Fakte, antaŭe ĉi tie mi iris aŭto-ekspozocion. 2015-modelaĵoj venis. Mi trovis unu, kiu estis ĝuste la koloro, kiun mi deziris.
— Kiom?
— 250000 dolaroj.
— Se mi pagos tiun monon, mi volas ĉiujn ĝiajn akcesoraĵojn.
— Hura! Aha, estas ankoraŭ unu afero. La domo, kiun ni ŝatis pasintjare, ankoraŭ estas vendata kaj ili volas 550 000 dolarojn.
— Bone, sed marĉandu por atingi malaltan prezon. Bonvolu ne pagu pli ol 520000 dolaroj.
— Bone karulo. Mi amas vin. Ĝis la revido.
— Mi ankaŭ. Ĝis.

La viro pendigas, poste turnas sin al la viroj mire rigardanta lin, kaj demandas:
— Kies telefono ĉi tiu estas?

Reen al la supro