Al la enhavo

Ŝerco

de Rovniy_Sergey, 2021-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 236

Lingvo: Esperanto

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-januaro-09 16:09:30

— Ne eraras nur tiu, kiu ne kuraĝas provi, — murmuris erinaco, grimpinte de sur kakto.
--------------------
Iu vulpino edziniziĝis kun erinaco.
— Nu, kiel do?.. — demandis ŝiaj amikinoj.
— Pikece, sed tamen pikante! — respondis ŝi.
--------------------
”La amo estas reala turmento", — ekpensis simio, brakumante erinacon.
--------------------
Sociologia esplorado montras, ke preskaŭ ĉiuj individuoj, kiuj sidiĝas sur erinaco, tuj ekas zorgi pri sia propra pugo, kaj neniu emas pripensi la staton de erinaco.
--------------------
Du uloj sidas ĉe rivero kaj fiŝumas. Subite el nebulo eliras erinaco kaj diras:
— Saluton, sinjoroj! Ĉu vi havas iun gluilon?
— Ne, erinaco, ni ne havas ĝin.
La erinaco foriras, sed post kelkaj minutoj reaperas.
— Hej, fratuloj!..
— Nu, kion vi ankoraŭ volas, erinaco?
— Jen... Mi alportis gluilon por vi!
--------------------
La fiŝistoj daŭrigas kapti fiŝojn. Subite el nebulo denove eliras la erinaco.
— Hej, fratuloj... Ĉu vi volas drinki vodkon kun mi?
— Jes, certe!
— Nu, ĉi-kaze voku min, kiam vi komencos.
--------------------
Erinaco paŝis tra arbaro kaj falis en profundan kavon. Li provis elgrimpi el ĝi, sed ne sukcesis.
— Tio estas reala problemo, — komentis la erinaco. — Se mi ne elrampos el ĉi tiu truo ĝis vespero, mi bezonos iri hejmen por preni mian ŝtupetaron.
--------------------
Matematika problemeto:
Flugas du krokodiloj. Unua estas verda, kaj la dua direktiĝas norden.
Demando: Kiom aĝas ebria erinaco, se ombroj malaperas tagmeze?
Respondo: Por kio mi bezonas fridujon, se mi ne fumas?

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-januaro-12 17:00:47

Alko, lupo kaj urso falis en profundan kavon kaj sidas tie jam trian tagon. La alko pli-malpli subtenas sin, manĝante foliojn kaj branĉetojn, sed la lupo kaj urso tre malsatas. Kaj tiu duopo decidis do formanĝi la alkon.
— Pardonu, fratulo, sed ni intencas nutriĝi per via karno, — ili diris. — Ĉar alie ni pereos.
— Nu, mi komprenas vin, — suspiris la alko. — Sed ĉu vi povus, antaŭ ol mortigi min, plenumi mian lastan deziron.
— Ho certe, fratulo!.. Kion do vi deziras?
— Kiam mi estis tre juna, iuj zoologistoj stampis brul-markon sur mia pugo... Mi volus ekscii, kio tie skribitas.
La urso kaj lupo proksimigis sian muzelojn al la pugo de l' alko, kaj tiu tre forte batis ilin per siaj hufoj. La lupo pereis tuj, kaj la mortanta urso ĝeme elstertoris:
— Sed por kio mi, stultulo, ŝovis mian muzelon?.. Mi ja tutegale ne scipovas legi...
🦌🐺🐻

Korvo, leporo, vulpo, urso kaj elefanto veturas en aviadilo kaj tre enuas. Turninte sian kapon, la leporo ekvidis, ke la korvo ion difektas per sia beko.
— Hej, korvo, kion vi faras?— demandis la leporo.
— Mi petolas kaj miskondutas, — respondis la korvo.
— Ho, ankaŭ mi volas petoli kaj miskonduti kun vi!
— Nu, jen... Eltiru tiujn boltojn kaj ŝraŭbojn.
Ilian agadon rimarkis la vulpo.
— Hej, fratuloj, kion vi faras?
— Ni petolas kaj miskondutas.
— Ho... Ĉu mi povas aliĝi al vi?
— Jes, certe... Jen, elrompu tiujn aĵojn.
Al ili proksimiĝis la urso.
— Hej, amikoj!.. Pri kio vi tiel entuziasme okupiĝas?
— Ni petolas kaj miskondutas.
— Ho, ankaŭ mi volas tion fari.
— Nu jen... Kurbigu tiujn nervurojn.
Tielmaniere, ĉiuj fariĝis gajaj, forgesinte pri la antaŭa enuo. Kaj kiam el la necesejo revenis la elefanto, la korvo proponis, ke tiu intense kapriolu.
Sed baldaŭ, rezulte de tia komuna distriĝo, la aviadilo disfalis kaj la bestoj ekis fali teren.
— Ho, aĉa korvaĉo! — ili ekŝrikis. — Jen kion kaŭzis viaj petolaĵoj!
— Sed kial vi, idiotoj, aliĝis al mi, se vi ne kapablas flugi! — replikis la korvo, senzorge svingante per siaj flugiloj.
🐰🦊🐻🐘

Ursino instruas sian ursidon:
— Atakante homon, mia etulo, prizorgu, ke tiu havu eblecon ekvidi vin kaj ektimi.
— Por kio do?
— Sen merdo interne homoj estas pli bongustaj.
😧😦😮😯😲
--------------------
Animacia filmeto pri urso, kiu spektas bizarajn sonĝojn:
https://youtu.be/6V3aZeQ_P1s

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2023-januaro-20 05:51:18

Dum konversacio Mark Tven babilis kun sinjorino. Li havis gajan humoron kaj diris:
- Vi ĉarmas.
La malafablulino respondis:
- Bedaŭrinde mi ne povas danki vin simile.
La verkisto ekridis:
- Faru simile, mensogu kiel mi. ridego.gif

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2023-januaro-21 08:38:20

Post la unua konatiĝo kun fianĉo de sia filino, Cilja Moiseevna longe ne povis ekdormi.
- Ŝajne ankoraŭ li ne estas bofilo, sed jam kia aĉulo li estas! 🤨

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-januaro-29 17:53:00

Ana Karenina ĵetis sin sub trajnon, kiam eksciis, ke en 20-a jarcento filmon pri ŝi reĝisoros Andžej Žulavski kaj sur-ekrane ŝin prezentos Sofi Marso.
--------------------
Ekzistas versio, ke en reala realeco Ana Karenina ne ĵetis sin sub trajnon.
Ŝi simple freneziĝis, estis tute forgesita, travivis ĉiujn militojn kaj revoluciojn kaj kviete loĝis en eta ĉambreto en Moskvo apud Patriarka Lageto...
Kaj foje ŝi aĉetis oleon kaj nevole disverŝis ĝin laŭ tram-vojo...
--------------------
Surstrate renkontiĝas Ana Karenina kaj Nataŝa Rostova.
— Kien vi iras? — demandas Nataŝa.
— Al fer-vojo, por ĵeti min sub trajnon.
— Sed por kio vi portas jenan sakon kun manĝaĵoj?
— Nu, ne sciatas ja, kiam tiu trajno tra-pasos la stacion... Mi ne volas morti pro malsato.
--------------------
Ana Karenina ĵetas sin sub aŭtomobilon.
— Ĉu vi freneziĝis? — krias la ŝoforo. — Ĉu al vi tedis via vivo?
— Ho, pardonu min! — respondas Ana. — Helpu min, perfavore... Mi malfruas renkonti mian trajnon!
-------------------
Humura skeĉo pri muzikistoj.
(rus-lingve, kun angla-lingvaj sub-titoloj)
https://youtu.be/zPMRxU1iqGs

Banazir (Montri la profilon) 2023-februaro-11 15:08:11

-Kiel ŝanĝiĝas la vorto "Esperanto"?
-Esperinto-Esperanto-Esperonto.

thyrolf (Montri la profilon) 2023-februaro-13 13:53:11

ĉu vi iam havis dikan amikinon?

Ne, nur vin!

la ulo nun estas sola.

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-februaro-15 12:55:09

Mortinta rabeno el urbo Mukaĉevo renkontas Dion.
— En kiu lando vi naskiĝis? — demandas lin Eternulo.
— En Aŭstria-Hungaria Imperio, — respondas la rabeno.
— Kaj kie vi vizitadis lernejon?
— En Ĉeĥoslovakio.
— Kaj kie vi edziĝis?
— En Hungario.
— Kaj kie naskiĝis via unua infano?
— En "Das Dritte Reich" (La Tria Imperio).
— Kaj kie naskiĝis viaj nepoj?
— En SovetUnio.
— Kaj kie vi mortis?
— En Ukrainio.
— Ho, mia fidela rabeno! — ekskamacias Eternulo. — Kiom multe vi vojaĝis dum via vivo!
— Ho ne, mia Sinjoro... Mi, fakte, neniam forlasis mian nativan urbon.

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-marto-06 14:39:52

Mortinta psikologiisto venas al la pordo de Paradizo kaj ekas frapi ĝin. Aperas apostolo Petro kaj demandas lin:
— Nu, kiu vi estas?
— Mi estas psikologiisto.
— Pardonu, filo mia, sed en Paradizo ne haveblas lokoj por psikologiistoj. Iru al Infero. Jen, paŝu laŭ ĉi-barilo, proksimume tricent metrojn, kaj tie estas ŝtuparo suben.
La afliktita psikologiisto ekpaŝis do laŭ ĉi-barilo kaj rimarkis truon en ĝi. Li enrigardis tra la truo kaj ekvidis, ke en la paradiza ĝardeno sidas Zigmund Frejd kaj manĝas paradizan pomon.
La psikologiisto kuris reen al la pordo de Paradizo kaj ekis frapi ĝin. Denove aperis apostolo Petro kaj demandis:
— Nu, por kio vi kreas tielan bruon?
— Sed kiel tio eblas?.. Vi ja diris, ke psikologiistoj ne akceptendas en Paradizo, tamen en via ĝardeno sidas Zigmund Frejd!
Apostolo Petro suspiris:
— Nu, vi ja komprenas, ke Zigmund Frejd ne estas reala psikologiisto.
😇😇😇😇😇
--------------------
Oktobro de 2017-a jaro: Zelenskij kun siaj kolegoj el "comedy show" kantas kanton pri Ukrainio
(rus-lingve, kun angla-lingvaj subtitoloj):
https://youtu.be/yqmYsYf4t_4
😲😲😲😲😲

Banazir (Montri la profilon) 2023-marto-14 10:12:10

"Maltrinki" estas bona vorto. Mi proponas ankaŭ "malvizaĝo".

Reen al la supro