Al la enhavo

Ŝerco

de Rovniy_Sergey, 2021-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 234

Lingvo: Esperanto

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-29 17:42:08

Amuzaj ŝercoj por lernado de Esperanto. ridego.gif
Bona loko kun ŝercoj estas ĉi tie:
https://www.facebook.com/groups/shercoj

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-29 17:43:06

- Vi ne devas enterigi vian talenton en tero!!!
- Bone, tiuokaze, mi dronigos ĝin en vino!

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-31 03:12:52

Dormiga kanto por modernaj infanoj:

Dormas la ludiloj lacaj,
Dormas komputiloj...

PS: Malnova teksto de la kanto, ruse:
Спят усталые игрушки,
Книжки спят...

Esperante:
Dormas la ludiloj lacaj,
Dormas libroj...

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-31 05:55:14

HUNDOJ KAJ KATO
Du hundoj kaj unu kato mortis kaj venis en la Ĉielon. Oni kondukis ilin antaŭ Dion, kiu sidis sur sia impona trono.
— Kion vi kredas? — Dio demandis al unu el la hundoj.
— Mi kredas disciplinon, trejnadon kaj lojalecon al mia mastro — la unua hundo respondis.
— Tre bone! — Dio diris. — Venu kaj eksidu dekstre de mi.
Dio demandis same al la alia hundo, kiu respondis:
— Mi kredas amon, zorgadon kaj protektadon al mia mastro.
— Bonege! — Dio diris. — Venu kaj eksidu maldekstre de mi.
Fine Dio demandis la katon:
— Kaj vi, kato, kion vi kredas?
— Mi kredas, ke vi sidas sur mia loko — respondis la kato.
(Nekonata aŭtoro. El la portugala lingvo tradukis: Júlio Pedrosa.)

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-31 17:12:21

Fumado dum Ŝabato * (El: La judaj ŝercoj kaj anekdotoĵ de Josi - M. Malovec)

Judo vizitis sian amikon Zelig sabate posttagmeze kaj trovis lin fumanta cigaredon.
Gasto: "Kiel okazas, ke judo fumas dum ŝabato?" **
Zelig: "Mi ĵuras al vi ke mi forgesis!"
Gasto: "Kion vi forgesis? Vi forgesis ke hodiaŭ estas ŝabato?"
Zelig (ofendita): "Kiel povas judo forgesi la ŝabaton?"
Gasto: "Kion do vi forgesis? Ĉu vi forgesis, ke estas malpermesate fumi sabate?"
Zelig: "Ĉu vi konsideras min infano, kiu forgesus tiom simplan aferon?"
Gasto (kolere): "Kion do vi forgesis?"
Zelig: "Mi forgesis ke mi estas judo..."
-----------------------------------------
* Ŝabato: La "juda sabato", kiu daŭras ekde vendredo fruvespere ĝis sabato vesperiĝe. Tiam estas (laŭ la juda religio) la sankta tago, dum kiu oni ne rajtas labori, oni diservas ktp.
** La juda religio malpermesas bruligon de fajro dum Ŝabato kaj ankaŭ
===================
PS. Mi uzus la titolon: "Ruza praviĝo"

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-31 19:33:46

Se li bruligis la cigaredon vendrede kaj restis gin malrapide fumi, formale li faris nenion malpermesitan - simile kiel araboj forĵetas unuan guton da vino kaj drinkas la restaĵon.

StefKo (Montri la profilon) 2021-septembro-02 08:40:52

Rezonema drinkulo

Edzo, iu foje, ree ebria, revenas hejmon. La edzino lamentas:
– Kion vi faras!? Kio okazos kun mi kaj kun la infanoj!?
– Virino, estu rezonema! Ni ĉiuj ne povas drinki!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-septembro-06 11:39:19

Лес стремительно сокращался, но деревья продолжали голосовать за топор, потому что его ручка была сделана из дерева и они думали, что он один из них.
----------
The forest was rapidly decreasing, but the trees continued to vote for the axe because its handle was made of wood and they thought it was one of them.
----------
La arbaro rapide malgrandiĝis, sed la arboj daŭrigis voĉdoni por la hakilo, ĉar ĝia tenilo estis farita el ligno kaj ili opiniis, ke ĝi estas unu el ili.

* * *

Встречаются в лесу медведь и заяц. Медведь — в штанах, а заяц — без штанов.
Заяц говорит:
— А ну-ка, медведь, сними-ка штаны.
— Это ещё зачем? — удивляется медведь.
— Снимай, тебе говорят!
— Заяц, да ты что удумал?
— Снимай, а то хуже будет!
Оробевший медведь снял штаны, заяц их взял, рассмотрел и протянул обратно.
— Не, это не мои штаны. Мои с кармашками были.
----------
A bear and a hare come across each other in the forest. The bear is in pants, and the hare is without pants. The hare says:
"Well, bear, take off your pants."
"What for?" asks the surprised bear. "Come on, take it off, I tell you!"
"Oh, hare, what is your intention"?
"Take them off, otherwise it will be worse for you!"
The intimidated bear removes his pants, the hare takes them, examines them and gives them back to the bear.
"No... These are not my pants. Mine were with pockets."
----------
Renkontiĝas en arbaro urso kaj leporo. La urso surhavas pantalonon, kaj la leporo estas senpantalona. La leporo diras:
— Hej, urso, demetu vian pantalonon.
— Por kio do? — miras la urso.
— Demetu ĝin, mi diras!
— Ho, leporo, kion vi intencas?
— Demetu tuj la pantolonon, alie vi bedaŭros!
La timigita urso demetas sian pantalonon, la leporo prenas ĝin, ekzamenas kaj redonas al la urso.
— Ne, ĉi-pantalono ne estas mia. La mia estis kun poŝetoj.

* * *

Two Afro-American students are talking. “You know, Mabel from our class seems to be a racist."
"Why do you think so?"
"Well, yesterday she finally let me fuck her, but only in standing position. Why couldn't she lie down? Only racists can torture a black guy like this."
----------
Разговаривают двое студентов- афроамериканцев.
— Ты знаешь, Мейбел с нашего курса, кажется, расистка.
— С чего ты взял?
— Вчера она наконец-то позволила мне трахнуть её, но только стоя. Она что, лечь не могла? Только расисты могут так мучить чёрного парня.
----------
Interparolas du afro-usonaj studentoj.
— Vi scias, Mejbel el nia klaso estas, ŝajne, rasisto.
— Kial vi opinias tiel?
— Nu, hieraŭ ŝi finfine lasis al mi fiki ŝin, sed nur en staranta pozicio. Ĉu ŝi ne povis kuŝiĝi? Nur rasistoj povas tiel turmenti nigrulon.

StefKo (Montri la profilon) 2021-septembro-16 21:03:44

Balbutanta vagvendisto

En unu malriĉa paroĥo la preposto, por plibonigi la buĝeton, ekhavis la ideon, ke li vendos Biblion. Li ordonis al la vikarioj iri al la paroĥanoj kiel vendistoj. La efiko tamen estis malgranda. Tiam oferis sin iu paroĥano.

– Pa-pa-pa-pastro pa-pa-paroĥo, mi-mi-mi o-o-o-o-okupos mi-mi-n p-p-pri la-la-la-la ve-ve-vendado – la homo diris balbute.

La preposto, kontraŭvole, konsentis. Li donis al li kelkajn ekzemplerojn. Post unu horo, la balbutanto venis por sekvaĵo de la libroj. Sekvan tagon li vendis pli ol ĉiuj vikarioj. La mirigita preposto demandas lin, kiel li faras tion.

– No-no-normale, mi-mi-mi i-iras, f-f-f-frapas la po-po-pordon ka-ka-ka-kaj di-diras, ke-ke-ke mi-mi-mi ha-ha-havas Bi-bibliojn po-po-por ve-ve-vendi. Ki-ki-kiam i-i-i-ili di-di-diras ne-ne-ne, mi-mi-mi ŝto-to-topas pe-pe-pe-per la-la-la-la pi-pi-piedo la-la-la po-po-pordon ka-ka-kaj di-di-diras a-a-al ili: "n-n-n-nu, ti-ti-ti-tiaka-ka-ka-kaze mi-mi-mi-mi le-le-legos ĝi-ĝi- ĝin a-a-a-al vi."

sergejm (Montri la profilon) 2021-septembro-19 04:32:18

Kaptis krimulo Oran Fiŝon.
– Delasu min, mi plenumas vian deziron! - diris Ora Fiŝo.
– Mi havas ĉion kaj ne scias kion deziri. Kion deziris antaŭulo? - demandis la krimulo.
– Li deziris multan monon kaj palacon.
– Donu al mi lian adreson!

Reen al la supro