Al la enhavo

Ŝerco

de Rovniy_Sergey, 2021-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 251

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2021-decembro-08 15:45:02

El vortaro

Ubuntu:
1. Sudafrika filozofio.
2. Sudafrika vorto signifanta "Mi ne scias, kiel agordi Debian".

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-decembro-10 12:12:20

- Domaĝe, ke mi ne aŭskultis mian patron, kiam mi estis infano.
- Kion li diris al vi?
- Ve, mi ne scias, mi ja ne aŭskultis lin.
malgajo.gif

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-decembro-10 12:46:38

Filino demandas sian panjon telefone:
- Panjo, ĉu mi povas iri promeni en la korton?
- Ne.
- Donu al mi paĉjon.
La patrino transdonas telefonon al la patro.
- Paĉjo, ĉu nia panjo estas bela?
- Jes, kompreneble.
-Donu al mi panjon.
Li redonas telefonon al sia edzino.
-Panjo, patro permesis!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-decembro-12 10:53:57

Knabino skribas leteron al Sankta Nikolao kaj finas tiel: "kaj donacu, kara Sankta, kelkajn vestaĵojn al tiuj povraj virinoj el revuo, kiun legas mia patro".

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-decembro-12 12:34:38

Kiam mi estis 9-jaraĝa, najbara knabino diris, ke mi plaĉas al ŝi. Responde mi kuris hejmen kaj kaŝiĝis sub la lito.
Mi rekomendas. Ne danku.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-decembro-12 12:58:02

Edzino sidas en la kuirejo kun tekkomputilo. Tempo estas sufiĉe malfrua, nokto. Subite la edzo envenas kaj deklaras:
- Mi estas edziĝinta viro! Mi ne devas, ne volas kaj ne dormos sola! Poste li prenas la katon kaj foriras.

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-12 13:10:53

Rovniy_Sergey:Mi sidas en la kuirejo kun tekkomputilo. Tempo estas sufiĉe malfrua, nokto. Subite la edzo envenas kaj deklaras:
- Mi estas edziĝinta viro! Mi ne devas, ne volas kaj ne dormos sola! Poste li prenas la katon kaj foriras.
Bonaj ŝercoj, Sergey, sed rimarku ke vi estas viro, do en tiu ĉi ŝerco pli bone estus se vi komencus ekz. "Virino sidas en kuirejo...", aliokaze estiĝas konsterno. Ĉiam kiam mi rakontas ŝercon kaj mi uzas la vorton "mi" aŭskultanto supozas ke mi diras de mi mem. Se estas alie, mi devu marki ke diraĵo estas citaĵo de alia persono.

Ĉu mi eraras?

PS. Daŭrigu skribadon!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-decembro-14 10:48:07

Edzino spektas sin antaŭ la spegulo kaj diras al sia edzo:
- Hodiaŭ mi vizitis la kuraciston kaj li diris, ke miaj mamoj similas kiel ĉe(=de) dudekjara junulino...
- Ĉu li nenion diris pri malnova pugo???
- Ne ..., pri vi li ne demandis...)))

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-decembro-14 11:01:48

Rato al la kapitano de la ŝipo:
- Hej, diru al la viaj, ke ili ne maltrankviliĝu morgaŭ. Ni havos ekzercadon!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2021-decembro-14 11:10:52

Avino kaj nepino ludis lernejon dum du semajnoj. Kaj nur fine de la dua semajno, la avino eksciis, ke ŝi faras hejmtaskon por nepino.
🤣

Reen al la supro