去目錄頁

Ŝerco

Rovniy_Sergey, 2021年8月29日

讯息: 249

语言: Esperanto

nornen (显示个人资料) 2021年12月8日下午3:45:02

El vortaro

Ubuntu:
1. Sudafrika filozofio.
2. Sudafrika vorto signifanta "Mi ne scias, kiel agordi Debian".

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2021年12月10日下午12:12:20

- Domaĝe, ke mi ne aŭskultis mian patron, kiam mi estis infano.
- Kion li diris al vi?
- Ve, mi ne scias, mi ja ne aŭskultis lin.
malgajo.gif

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2021年12月10日下午12:46:38

Filino demandas sian panjon telefone:
- Panjo, ĉu mi povas iri promeni en la korton?
- Ne.
- Donu al mi paĉjon.
La patrino transdonas telefonon al la patro.
- Paĉjo, ĉu nia panjo estas bela?
- Jes, kompreneble.
-Donu al mi panjon.
Li redonas telefonon al sia edzino.
-Panjo, patro permesis!

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2021年12月12日上午10:53:57

Knabino skribas leteron al Sankta Nikolao kaj finas tiel: "kaj donacu, kara Sankta, kelkajn vestaĵojn al tiuj povraj virinoj el revuo, kiun legas mia patro".

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2021年12月12日下午12:34:38

Kiam mi estis 9-jaraĝa, najbara knabino diris, ke mi plaĉas al ŝi. Responde mi kuris hejmen kaj kaŝiĝis sub la lito.
Mi rekomendas. Ne danku.

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2021年12月12日下午12:58:02

Edzino sidas en la kuirejo kun tekkomputilo. Tempo estas sufiĉe malfrua, nokto. Subite la edzo envenas kaj deklaras:
- Mi estas edziĝinta viro! Mi ne devas, ne volas kaj ne dormos sola! Poste li prenas la katon kaj foriras.

StefKo (显示个人资料) 2021年12月12日下午1:10:53

Rovniy_Sergey:Mi sidas en la kuirejo kun tekkomputilo. Tempo estas sufiĉe malfrua, nokto. Subite la edzo envenas kaj deklaras:
- Mi estas edziĝinta viro! Mi ne devas, ne volas kaj ne dormos sola! Poste li prenas la katon kaj foriras.
Bonaj ŝercoj, Sergey, sed rimarku ke vi estas viro, do en tiu ĉi ŝerco pli bone estus se vi komencus ekz. "Virino sidas en kuirejo...", aliokaze estiĝas konsterno. Ĉiam kiam mi rakontas ŝercon kaj mi uzas la vorton "mi" aŭskultanto supozas ke mi diras de mi mem. Se estas alie, mi devu marki ke diraĵo estas citaĵo de alia persono.

Ĉu mi eraras?

PS. Daŭrigu skribadon!

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2021年12月14日上午10:48:07

Edzino spektas sin antaŭ la spegulo kaj diras al sia edzo:
- Hodiaŭ mi vizitis la kuraciston kaj li diris, ke miaj mamoj similas kiel ĉe(=de) dudekjara junulino...
- Ĉu li nenion diris pri malnova pugo???
- Ne ..., pri vi li ne demandis...)))

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2021年12月14日上午11:01:48

Rato al la kapitano de la ŝipo:
- Hej, diru al la viaj, ke ili ne maltrankviliĝu morgaŭ. Ni havos ekzercadon!

Rovniy_Sergey (显示个人资料) 2021年12月14日上午11:10:52

Avino kaj nepino ludis lernejon dum du semajnoj. Kaj nur fine de la dua semajno, la avino eksciis, ke ŝi faras hejmtaskon por nepino.
🤣

回到上端