Til indholdet

"kanti pri amori adoleskantoj"

af amigueo, 6. sep. 2021

Meddelelser: 4

Sprog: Esperanto

amigueo (Vise profilen) 6. sep. 2021 12.41.59

"kanto pri amori adoleskantoj"

Mi volus kompreni kial tiu frazo ne gxustas.

Dankon.

StefKo (Vise profilen) 7. sep. 2021 07.30.58

PRI oni uzas (laŭ PIV):
I -
Prep., signifanta «koncerne al, rilate al, teme de» k uzata:
(...)
3 Post subst., por montri la temon koncernatan de la ideo: (...) rajto PRI represado;
Do la normala frazo estas: "kanto pri amoro de adoleskantoj"
Ĉu ni povas uzi "amori" (infinitivo) anstataŭ "amoro" (substantivo)?

Lau PIV:
infinitivo Λ Modalo, prezentanta la procezon en plej ĝenerala, sendifina maniero; en multaj lingvoj la ⁓o estas transira formo inter verbo k subst.. Sinonimo i-modalo: en E. oni uzas la ⁓on kiel subjekton, kiel rektan komplementon, aŭ kiel nerektan komplementon kun iuj prepozicioj (por, anstataŭ, krom, sen kaj eventuale aliaj).
Mi atentigas vin pri "eventuale aliaj".

Laŭ mi, gramatika laiko, tio estas lingva primitiveco. En la pola tiel (temas pri trouzo de infinitivo) parolas homoj kiuj ne povas ekkapti kompleksecon de la pola kaj ili estas por poloj ridindaj. En aliaj lingvoj, povas esti ne!

Se temas PRI mi: Jes, mi komprenas la frazon "Kanto pri amori adoleskantojN", sed N - necesa!

amigueo (Vise profilen) 9. sep. 2021 13.16.54

StefKo:
Laŭ mi, gramatika laiko, tio estas lingva primitiveco. En la pola tiel (temas pri trouzo de infinitivo) parolas homoj kiuj ne povas ekkapti kompleksecon de la pola kaj ili estas por poloj ridindaj. En aliaj lingvoj, povas esti ne!
Cxi kaze, infinitivo ebligas pli grandan komplikon ol substantivo, aux pliprecizon.

StefKo:
Se temas PRI mi: Jes, mi komprenas la frazon "Kanto pri amori adoleskantojN", sed N - necesa!
Tiu N estas tikla. Cxe "amori adoleskantoj" Adoleskantoj estas subjekto. Sen eraro. Tiu kompliko, dank' al infinitivo. En la pola, mi imagas ke la kazoj faras cxi rimedon nenecesa.

sergejm (Vise profilen) 9. sep. 2021 14.15.46

Tiam "kanto/kanti pri amorO DE adoleskantoj" - kaj nur tiel!

Tilbage til start