Al la enhavo

alaspekti

de amigueo, 2021-oktobro-30

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-30 09:45:24

el PIV:
alaspekta. Donanta al iu ian, bonan aŭ malbonan, aspekton: nova ĉapelo, kiu estis al li tiel bone alaspekta Z; bone alaspektaj vestoj Z.

Surprizo! Bela rimedo al!!
Cxu iu komprenas gxin?

StefKo (Montri la profilon) 2021-oktobro-30 10:46:00

Jes! En la pola estas tia konstruaĵo, ekz. "Kion mi ne ALdiros, tion mi ALaspektos" (pole: Czego nie DOpowiem, to DOwyglądam). Tiel povas diri ia bela virino (famemulino), kiam ŝi havas malmulte por diri. Bela sed malbona aktorino povas diri: "Kion mi ne ALludos, mi ALaspektos". Tiu AL (pole DO) signifas "ekstre fari", "fari anstataŭ".
Mi ne scias ĉu tia konstruaĵo estas en la rusa (ja ĝi ankaŭ influis sur Esperanton) kaj en aliaj lingvoj. Povas esti aliaj forumanoj scias tion.

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-30 11:28:13

StefKo:Jes! En la pola estas tia konstruaĵo, ekz. "Kion mi ne ALdiros, tion mi ALaspektos" (pole: Czego nie DOpowiem, to DOwyglądam). Tiel povas diri ia bela virino (famemulino), kiam ŝi havas malmulte por diri. Bela sed malbona aktorino povas diri: "Kion mi ne ALludos, mi ALaspektos". Tiu AL (pole DO) signifas "ekstre fari", "fari anstataŭ".
Mi ne scias ĉu tia konstruaĵo estas en la rusa (ja ĝi ankaŭ influis sur Esperanton) kaj en aliaj lingvoj. Povas esti aliaj forumanoj scias tion.
Dankegon.
Sed Esperante tiu rimedo estas ne gxenerala sed nur specifa de ASPEKTI??

StefKo (Montri la profilon) 2021-oktobro-30 12:40:32

Kial "nur specifa"?

El PIV:
al.
(...)
III -
Pref. kun la sencoj 1, 2, 4 k 7 de la prep.:
1 alveni, alporti, alkuri, alesti;
2 alkonduki, alrigardi, alparoli;
4 almezuri, alproprigi, alfari, alĝustigi;
7 aldoni, aldiri, almeti ktp.

Reen al la supro