去目錄頁

alaspekti

amigueo, 2021年10月30日

讯息: 4

语言: Esperanto

amigueo (显示个人资料) 2021年10月30日上午9:45:24

el PIV:
alaspekta. Donanta al iu ian, bonan aŭ malbonan, aspekton: nova ĉapelo, kiu estis al li tiel bone alaspekta Z; bone alaspektaj vestoj Z.

Surprizo! Bela rimedo al!!
Cxu iu komprenas gxin?

StefKo (显示个人资料) 2021年10月30日上午10:46:00

Jes! En la pola estas tia konstruaĵo, ekz. "Kion mi ne ALdiros, tion mi ALaspektos" (pole: Czego nie DOpowiem, to DOwyglądam). Tiel povas diri ia bela virino (famemulino), kiam ŝi havas malmulte por diri. Bela sed malbona aktorino povas diri: "Kion mi ne ALludos, mi ALaspektos". Tiu AL (pole DO) signifas "ekstre fari", "fari anstataŭ".
Mi ne scias ĉu tia konstruaĵo estas en la rusa (ja ĝi ankaŭ influis sur Esperanton) kaj en aliaj lingvoj. Povas esti aliaj forumanoj scias tion.

amigueo (显示个人资料) 2021年10月30日上午11:28:13

StefKo:Jes! En la pola estas tia konstruaĵo, ekz. "Kion mi ne ALdiros, tion mi ALaspektos" (pole: Czego nie DOpowiem, to DOwyglądam). Tiel povas diri ia bela virino (famemulino), kiam ŝi havas malmulte por diri. Bela sed malbona aktorino povas diri: "Kion mi ne ALludos, mi ALaspektos". Tiu AL (pole DO) signifas "ekstre fari", "fari anstataŭ".
Mi ne scias ĉu tia konstruaĵo estas en la rusa (ja ĝi ankaŭ influis sur Esperanton) kaj en aliaj lingvoj. Povas esti aliaj forumanoj scias tion.
Dankegon.
Sed Esperante tiu rimedo estas ne gxenerala sed nur specifa de ASPEKTI??

StefKo (显示个人资料) 2021年10月30日下午12:40:32

Kial "nur specifa"?

El PIV:
al.
(...)
III -
Pref. kun la sencoj 1, 2, 4 k 7 de la prep.:
1 alveni, alporti, alkuri, alesti;
2 alkonduki, alrigardi, alparoli;
4 almezuri, alproprigi, alfari, alĝustigi;
7 aldoni, aldiri, almeti ktp.

回到上端