הודעות: 4
שפה: Esperanto
amigueo (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2021, 09:45:24
alaspekta. Donanta al iu ian, bonan aŭ malbonan, aspekton: nova ĉapelo, kiu estis al li tiel bone alaspekta Z; bone alaspektaj vestoj Z.
Surprizo! Bela rimedo al!!
Cxu iu komprenas gxin?
StefKo (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2021, 10:46:00
Mi ne scias ĉu tia konstruaĵo estas en la rusa (ja ĝi ankaŭ influis sur Esperanton) kaj en aliaj lingvoj. Povas esti aliaj forumanoj scias tion.
amigueo (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2021, 11:28:13
StefKo:Jes! En la pola estas tia konstruaĵo, ekz. "Kion mi ne ALdiros, tion mi ALaspektos" (pole: Czego nie DOpowiem, to DOwyglądam). Tiel povas diri ia bela virino (famemulino), kiam ŝi havas malmulte por diri. Bela sed malbona aktorino povas diri: "Kion mi ne ALludos, mi ALaspektos". Tiu AL (pole DO) signifas "ekstre fari", "fari anstataŭ".Dankegon.
Mi ne scias ĉu tia konstruaĵo estas en la rusa (ja ĝi ankaŭ influis sur Esperanton) kaj en aliaj lingvoj. Povas esti aliaj forumanoj scias tion.
Sed Esperante tiu rimedo estas ne gxenerala sed nur specifa de ASPEKTI??
StefKo (הצגת פרופיל) 30 באוקטובר 2021, 12:40:32
El PIV:
al.
(...)
III -
Pref. kun la sencoj 1, 2, 4 k 7 de la prep.:
1 alveni, alporti, alkuri, alesti;
2 alkonduki, alrigardi, alparoli;
4 almezuri, alproprigi, alfari, alĝustigi;
7 aldoni, aldiri, almeti ktp.