Messaggi: 15
Lingua: Esperanto
amigueo (Mostra il profilo) 12 novembre 2021 20:57:47
Mi sentas mankon.
Cxu "unuj tri el miaj amikoj" estas tute logika? Tamen?
StefKo (Mostra il profilo) 12 novembre 2021 21:40:06
Tiel estas en mia lingvo, sed mi komprenas, ŝajnas al mi, kion vi celas. Mi tamen volus: "Unuj, tri, el miaj amikoj". Tie ĉi "tri" estas intermetita.
nornen (Mostra il profilo) 12 novembre 2021 21:49:47
StefKo:"Unuj" ne povas kunekzisti kun baza numeralo. Povas esti: "unuj trioblaj", "Unuj trionaj", "Unuj, en nombro tri, ...".En la hispana "unuj" kaj plua numeralo povas kunekzisti tute senprobleme kaj oni uzas tiajn frazojn ĉiutage.
Tiel estas en mia lingvo, sed mi komprenas, ŝajnas al mi, kion vi celas. Mi tamen volus: "Unuj, tri, el miaj amikoj". Tie ĉi "tri" estas intermetita.
Dame unos cinco.
Laŭvorte: Donu-al-mi unujn kvin.
Laŭsence: Donu al mi pli malpli kvin. Se vi donas al mi kvin, bonege. Se vi donas al mi kvar aŭ ses, ankaŭ bone.
Ekzemplo:
Los costales traen unos 200, 220 aguacates cada uno."
La sakoj enhavas pli malpli po 200 ~ 220 avokadoj. La plejmulto de la sakoj enhavas inter 200 kaj 220; malmulte da sakoj enhavas 190; malmulte enhavas 230.
amigueo (Mostra il profilo) 13 novembre 2021 11:38:24
nornen:Sxajnas ke Stefko komprenis, pli, trafe.StefKo: Mi tamen volus: "Unuj, tri, el miaj amikoj".En la hispana "unuj" kaj plua numeralo povas kunekzisti tute senprobleme kaj oni uzas tiajn frazojn ĉiutage.
Dame unos cinco.
Laŭvorte: Donu-al-mi unujn kvin.
Laŭsence: Donu al mi pli malpli kvin.
Mia propono/demando
bezonas malsamajn ekzemplojn,
cxar "kelkaj kvin" aux "cxirkaux kvin" aux "proksimume kvin" ne estis la unua ideo, eble ambigua, de la temfadeno.
"Unuj tri miaj amikoj alvenis frue" volas signifi ke ekzakte tri miajn amikojn kies kiuon mi sed ne vi scias alvenis frue.
--Viaj amikoj fruis?
--Unuj tri.
StefKo (Mostra il profilo) 15 novembre 2021 11:21:57
En la pola oni ankaŭ povas diri: Daj mi jednych pięć, drugich dwa (esp.: donu al mi unujn kvin, dujn du).
En ĉi tiu kazo unuj kaj duj (en E. ne ekzistas la vorto duj. Kial ne, se ekzistas unuj?) ne estas numeralo sed sumigpronomo (en E. unuj estas unu uzata adjektive).
Ekzemplo.
En la bazaro estas tri specoj de pomoj. Kiaj estas iliaj prezoj? Unuj kostas 4€, duj kostas 3€ kaj trij kostas nur 2€.
Ĉu mi povas tiel diri esperante? Ne, malgraŭ tio estas logika kaj konsekvenca! Se ekzistas unuj kial ne povas ekzisti duj, trij?
amigueo (Mostra il profilo) 15 novembre 2021 12:17:07
Prave, unuj... duj... trij... estus praktika rimedo,
tamen ne samas al "unuj tri" de cxi temfadeno.
Nu, mi trovas preskaux samsignifan esprimon:
la unuaj - 3€, la duaj - 6€ ktp.
(Mi profitas sxancon proponi sufikson -nu/j.
"unu saltas, dunu dormas, trinu trinkas".
"tiu saltas, tidunu dormas, titrinu trinkas".)
Metsis (Mostra il profilo) 16 novembre 2021 13:47:00
En via esprimo "unuj tri el miaj amikoj" la vorto efektive rolas kiel nedifina artikolo, alivorte sufiĉas diri "tri el miaj amikoj". Se vi bezonas montri, ke temas pri iu specifa triopo, vi povas uzi montrilon "tiuj tri el miaj amikoj".
Kiam temas pri uzo por montri malprecizecon laŭ la hispana maniero (dank' al Nornen), vi povas diri "ĉirkaŭ", "proksimume" aŭ "pli malpli".
- Donu al mi ĉirkaŭ kvin.
- La sakoj enhavas pli malpli/proksimume po inter 200 kaj 220 avokadojn.
amigueo (Mostra il profilo) 16 novembre 2021 17:46:10
Mi miras ke 14 pagxojn bezonas pmeg por klarigi nombrojn/kvantojn.
Cxe alia temfadeno mi prezentis proponon pri miljon'/miljono-da kaj tri/trio-da kaj duon'/duono/duona
Gxi estas unuigita sistemo iel simila al la angla.
miljon' amikoj aux miljono da amikoj aux miljonaj amikoj aux miljone da amikoj,
laux konveno.
duon' kuko aux duona kuko aux duono da kuko.
tri duon' kuko/j aux trio da duonoj da kuko.
kvarljon' kaj duon' kukoj.
pli klare ol apostrofo:
miljoN agloj
kioM sxipoj
sepe da trione da pico
Mi sxatus ankaux
kvar katoj aux "kvaraj" katoj aux kvaro da katoj.
Vicordo: kvarjem' kato aux kvarjema kato.
Multjemfoje, duplijema, kelkjeme, kijema ktp.
amigueo (Mostra il profilo) 16 novembre 2021 19:50:56
miljon/miljar(d) vs miljoN/miljaR
MILJON sxajnas avantagxa por eviti apostrofon.
MILJON' konvenas prononce, cxar sekvus saman regulon ol TRION' kaj KIOM' (kioM amikoj?)
amigueo (Mostra il profilo) 17 novembre 2021 08:06:23
eble plibonus permesi ambiguon:
""tri miliono(j) cent sep kaj duono agloj"
"sis duono kukoj"
Rezulto flanka:
"ju plio agloj, des plio faruno"
"tri kiloo pomoj"