Al la enhavo

Subtitoloj

de ЮриС, 2021-decembro-05

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

ЮриС (Montri la profilon) 2021-decembro-05 16:28:04

Kiel ĝuste:
filmo havas subtitolojn

filmo havas subtitolon?

En la rusa oni parolas: "Filmo havas subtitolojn". Subtitolo estas nur unu frazo.

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-05 20:12:21

ЮриС:Kiel ĝuste:
filmo havas subtitolojn

filmo havas subtitolon?

En la rusa oni parolas: "Filmo havas subtitolojn". Subtitolo estas nur unu frazo.
El vortaro.net:
subtitolo

1 Pli malgrandtipa titolo, metita sub la ĉefa titolo de libro, por ĝin precizigi: la subtitolo de «Hamleto» estas: «Reĝido de Danujo»; la subtitolo de «Sinjoro Tadeo» estas: «la lasta armita posedopreno en Litvo».
2 Skriba traduko de fremdlingva filmo, aperanta ĉe la malsupro de la bildoj: usona filmo kun franclingvaj subtitoloj. ➞ dubli.

amigueo (Montri la profilon) 2021-decembro-06 06:31:32

miaopinie,
"subtitoloj" estas leksika eraro de Eo.
Eble estas tre internacia,
tamen nekohera al signifo de Titolo.

Rimarku
ke sensonaj filmoj
enhavis klarigajn tekstojn.
Kinom estis ili cxi*?

*Julia kaj Maria kantis. Sxi malcxi, pli bele.

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-06 08:40:16

Jen la ekzemplo de titola karto (2 kartoj) de la "Retoriko" enhavanta titolojn kaj parto de kolofono:
RETORIKO

KUN APARTA KONSIDERO AL
ESPERANTLINGVA
PAROLARTO

Verkita originale en la Internacia Lingvo
de
D-ro Ivo Lapenna

Antaŭe Profesoro en la Universitato de Zagreb
Nekatedra Profesoro (Reader) en
"The London School of Economics and Political Science"
de 1a Universitato en Londono
_________________________________________________________________________

TRIA ELDONO
(Korektita)

Rotterdam, 1971

Unua eldono: Parizo 1950
Dua eldono: Rotterdam, 1958

Metsis (Montri la profilon) 2021-decembro-08 07:37:14

Kvankam PIV donas tiujn du difinojn al "subtitolo", ReVo donas nur la unuan, malĉefan titolon de libro. Por la alia senco ReVo donas la terminon "subteksto".

Jen estas la nombroj de trafoj en Tekstaro
 
  • 45 trafoj de "subtekst"
  • 44 trafoj de "subtitol"
Ambaŭ vortoj estas novaj, kaj mi trovis nur malmultajn trafojn de "subtitol" en la dua senco (la unua el la 2010-jardeko) – inter tiuj eĉ la formo "subtitolaĵo". Kompreneble ĉiuj trafoj de "subtekst" havas la duan sencon. Do ankaŭ miaopinie "subtitolo" estas malĝusta termino, kiam temas pri teksto ĉe la malsupro de filmo. Ni preferu la terminon "subteksto".

ЮриС (Montri la profilon) 2021-decembro-12 20:08:59

Kelkfoje la evidentaĵo ne estas rimarkebla. Dankon al vi ĉiuj!

Reen al la supro