Al la enhavo

Lernu pereas!

de StefKo, 2021-decembro-07

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-07 07:24:26

Lernu pereas!

Hodiaŭ 2021-12-07, 8:20. Nur 20 uzantoj!

Nia "lernu" ne pereis
Kiam anoj vivas
Kaj volontas plue krei
De dekstra al liva!
okulumo.gif
(...)

PS. Parto de la enskribaĵo forigita!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-decembro-11 06:58:49

Brave, pan Stefan.
Vi elpensis ruzan artifikon por ankoraŭfoje memorigi al la forgesema mondo pri ekzisto de via rimarkinda, sed malmulte rimarkata lando...
Ekvidinte la alarman titolon, forumanoj, zorgantaj pri la farto de la sajto, ovras do vian fadenon, sed fakte trovas en ĝi nur trudecan inviton konatiĝi kun la nacia himno de Polujo...

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-11 11:31:14

IgorSokoloff:Brave, pan Stefan.
Vi elpensis ruzan artifikon por ankoraŭfoje memorigi al la forgesema mondo pri ekzisto de via rimarkinda, sed malmulte rimarkata lando...
Ekvidinte la alarman titolon, forumanoj, zorgantaj pri la farto de la sajto, ovras do vian fadenon, sed fakte trovas en ĝi nur trudecan inviton konatiĝi kun la nacia himno de Polujo...
Ne! Simple mi plej bone konas la polan himnon. Mi tre volus ke aliaj forumanoj ankaŭ faru la samon! (Verdire mi pensis pri tio kiam mi faris la enskribon) La rusoj ankaŭ! La rusa himno estas bela kaj ĝi plaĉas al mi.
Vi tre rapide atribuas al aliuloj ian ruzecon, iajn malhonestajn, eĉ suspektajn, intencojn. Ĉion vi ŝatas fari politika.
Kio malbona estas en prezentiĝo sian himnon? Ĉiu devas laŭdi sian patrujon. Tio ne signifas SIAJN REGANTOJN! Tiujn mi ne laŭdas.

Ĉar vi konas la polan, mi proponas legi:
Polski hymn narodowy stał się protoplastą dla innych słowiańskich hymnów i pieśni. Słowacy śpiewali: Hej, Slováci, ešte naša slovenská reč žije. Autorem w 1834 r. był Samo Tomášik, pastor luterański. Ten tytuł później został zamieniony przez Czechów na Hej, Slované. Pieśń stała się pieśnią wszystkich Słowian po zjeździe wszechsłowiańskim w 1848 roku w Pradze. Łużyczanie mają pieśń Hišće Serbstwo njezhubjene (Jeszcze Łużyce nie zginęły) napisaną przez Handrija Zejlera w 1845 r. na wzór Mazurka Dąbrowskiego, a Chorwaci pieśń Još Hrvatska ni propala (Jeszcze Chorwacja nie umarła) z 1833 autorstwa Ferdynanda Livadicia[19]. Tekst ukraińskiego hymnu narodowego z 1863, zaczynającego się od słów Ще не вмерла Україна (Jeszcze nie umarła Ukraina), jest kolejnym przykładem, jak polska pieśń wyzwoleńcza, która stała się późniejszym oficjalnym hymnem narodowym, promieniowała na ludy ościenne[20].
El https://pl.wikipedia.org/wiki/Hymn_Polski

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-decembro-12 10:27:05

Sed kion vi provas pruvi, kamarado Stefan?..
Malgraŭ via patose-demagogia argumentado, la fakto restas fakto: kovrante vian realan intencon per alarma titolo koncerne la staton de la sajto, vi enlogas via-fadenen vizitantojn, al kiuj simple prezentas via-landan himnon kaj proponas kanti laŭ ties melodio iun absurdan kanteton.

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-12 13:31:31

IgorSokoloff:Sed kion vi provas pruvi, kamarado Stefan?..
Malgraŭ via patose-demagogia argumentado, la fakto restas fakto: kovrante vian realan intencon per alarma titolo koncerne la staton de la sajto, vi enlogas via-fadenen vizitantojn, al kiuj simple prezentas via-landan himnon kaj proponas kanti laŭ ties melodio iun absurdan kanteton.
Vi rimarkis la signon okulumo.gif ? Se vi ne konas ties signifon, mi sufloras: Tio estis duonŝerca ĉagreno pri stato de la forumo.
Se la pola himno tiel forte vundas vin, mi povas anstataŭigi ĝin per alia. Vi havas ian proponon? Mi povas fari tion por vi sed mi ne havas intencon formovi ĝin por kontentigi viajn malsanajn imagadojn.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-decembro-13 06:09:24

Via logiko, kamarado Stefan, estas kurioza.
Supozeble, vi emas atribui al mi vian propran animan vundeblecon kaj vian propran malsanan fantazion.
Fakte, mi tute indiferentas pri la tute ordinara (melodie kaj poezie) himno de Polujo, kaj tute probablas, ke pri ĝi same indiferentas plimulto da aliaj vizitantoj, kiujn vi sukcesis enlogi en vian pseŭdo-alarman bagatelan fadenon.
Kaj pri via kvazaŭ grava "smajlaĵo" rimarkindas, ke ĝi ĉeestas ne apud la ekstera titolo, sed interne, apud via ridinda verseto.

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-13 08:20:14

Mi ĝojas ke vi fine rimarkis ke mia fadeno estis "pseŭdo-alarma kaj bagatela" (mi aldonus "pseudpatosa") kaj la verseto - "ridinda". Tia estis la intenco.
Tamen, se temas pri via indeferenco por pola himno, mi diskutus. Ĝi agas al vi kiel ruĝa tukego al taŭro.
Cetere, mi (mi pensas ke ankaŭ aliaj forumanoj) suspektas kia estas la kialo de viaj kontraŭpolaj, kontraŭeuropaj kaj kontraŭamerikaj enskriboj, legante aliajn viajn enskribaĵojn. Via plej grava celo en la fadeno estas malpacigi, malgrandigi, mokindigi kaj abomenigi aliajn landoj, reĝimoj, organizacioj, ktp. Vi pensas ke neniu scias kio vi estas kaj kia estas celo de via ĉeesto en la forumo?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-decembro-13 17:40:55

Ŝajnas, ke en via vica mesaĝo, kamarado Stefan, jam aŭdiĝas histeriaj notetoj. Kaj vi, evidente, deziras enmiksi en nian diskuton aliajn forumanojn, infanece esperante pri ilia subteno. Nu, viaj eventualaj subtenantoj sendube haveblas ĉi-forume.
Koncerne al ĉi tiu via fadeno rimarkindas, ke ĝuste vi strebas aldoni politikan "saŭcon" al via tute sengusta "himna" plado, probable decidinte, ke "alarma" spicaĵo jam ne sufiĉas.
Mi, fakte, kutimas tuŝi politikajn temojn en la fadeno "Nekredeblaĵo", kaj vi certe sukcesis rimarki, ke mi nenion elpensas, sed prezentas pli-malpli objektivajn artikolojn de okcidentaj analizistoj. Krome mi povas aldoni, ke mi tute solidaras kun tiuj klarvidaj okcidentaj politikistoj, kiuj deziras havi bonajn rilatojn kun Rusio kaj adeptas la ideon de "unuigita ekonomia spaco ekde Lisbono ĝis Vladivostoko".
Ankaŭ rimarkindas, ke ne indas kalumnii kontraŭ taŭroj, ĉar tiuj bestoj fakte ne vidas la ruĝan koloron kaj reagas simple al svingata-skuata tuko.
Ekzistas alia "animala" alegorio — pri hundeto, bojanta al elefanto. Sed ĉi-alegorio konvenas al tiuj vasalecaj subjektoj, kiuj fervore jelpadas orienten por plezurigi sian trans-atlantikan suzerenon.
Tamen tiaj politikaj "hundetoj" apenaŭ meritas realan koleron, kaj ĉi-jelpantoj certe esperas, ke tiu "elefanto" plu restos nur indulge-ironia rilate al ili.

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-13 19:59:57

(...)mi tute solidaras kun tiuj klarvidaj okcidentaj politikistoj, kiuj deziras havi bonajn rilatojn kun Rusio kaj adeptas la ideon de "unuigita ekonomia spaco ekde Lisbono ĝis Vladivostoko".
Brave! Belegaj vortoj! Vi pensas pri Marine le Pen, Viktor Orban, Gerhard Schroder, ktp? Vi scias kial ili volas la solidarecon? Por monoj kaj por realigi siajn malhonestajn celojn! Sed pro iaj kialoj pli kaj pli eŭropaj politikistoj (tiuj regantaj) ne volas tiun solidarecon kun nuna rusa estraro. Vi scias kial? Ĉar ili komencas rimarki kaj konvinkiĝi ke nuna rusa politiko estas hipokrita kaj la rusa estraro penas subigi aliajn landojn kaj almenaŭ malpacigi, malfortigi ilin. Tia estas la solidareco!

Igor, mi, kritikante viaj politikistoj, samtempe volas diri ion similan pri nunaj polaj regantaj politikistoj! Ili ankaŭ estas hipokritaj, korupteblaj ktp. Vi scias kia estas la diferenco inter la pola kaj la rusa nuna registraro? La pola, alie ol la rusa, ne penas submetigi aliajn naciojn kaj landojn.

MI MALAMAS POLITIKISTOJN! ĈIUJN!
Miaj malbonaj vortoj nieniel rilatas al rusaj civitanoj kaj ordinaraj rusoj!
(...)mi nenion elpensas, sed prezentas pli-malpli objektivajn artikolojn de okcidentaj analizistoj
Igor, mi scias, vi scias kaj ĉiu pensanta homo scias, ke esti bona propagandisto ne signifas skribi (diri) mensogaĵojn, precipe en la interreto, do ne ŝajnigu vin naivulo!

nornen (Montri la profilon) 2021-decembro-14 05:38:26

Kio aligas Gerhard Schröder al Marine le Pen kaj Viktor Orbán? Rosneft?

Reen al la supro