לתוכן העניינים

familio. boatro kaj koboatro.

של amigueo, 9 בינואר 2022

הודעות: 22

שפה: Esperanto

amigueo (הצגת פרופיל) 9 בינואר 2022, 11:45:18

familio. boatro kaj koboatro.

kiel diri rilaton inter mia bopatro kaj mia patro?

amigueo (הצגת פרופיל) 9 בינואר 2022, 12:30:26

frato = kofilo.
eble ekzisto de "frato" faras "kofilo" nenecesa,
sed kelkaj vortmankoj kiel "atro de mia filo" favorus al "mia koatro" kaj al konsidero de ko-.

StefKo (הצגת פרופיל) 9 בינואר 2022, 13:16:10

amigueo:familio. boatro kaj koboatro.

kiel diri rilaton inter mia bopatro kaj mia patro?
Ili ambaŭ estas bopatroj kaj la rilato estas bopatreco?

amigueo (הצגת פרופיל) 9 בינואר 2022, 16:40:27

StefKo:
amigueo:.
kiel diri rilaton inter mia bopatro kaj mia patro?
Ili ambaŭ estas bopatroj kaj la rilato estas bopatreco?
Senkonsento!
mia patro kaj mia bopatro ne estas bopatroj inter si!

(Ĉu loĝanto kaj loĝanto, de sama loĝejo, estas ko-loĝantoj? Aŭ kio estas ilia interrilato? Samloĝantoj?)

StefKo (הצגת פרופיל) 9 בינואר 2022, 21:02:16

Por vi la patro de via edzino estas bopatro, same kiel via patro estas bopatro por via edzino. Se ili ambaŭ estas bopatroj, do la rilato estas bopatreco (bokuzeco). Ili estas por si bokuzoj, diminutive bokuĉjoj. Prefikso bo montras la peredziĝan parencecon.

Kunloĝantoj.

Metsis (הצגת פרופיל) 9 בינואר 2022, 21:55:34

amigueo:familio. boatro kaj koboatro.

kiel diri rilaton inter mia bopatro kaj mia patro?
La rilato inter via patro kaj via bopatro nomiĝas "rilato inter via patro kaj via bopatro" ridulo.gif

amigueo (הצגת פרופיל) 10 בינואר 2022, 08:50:13

StefKo:Kunloĝantoj.
Tio inspiras "kunbopatroj"
StefKo:
bo- montras peredzigxan parentecon.
1. ekzisto de stif-, duon-, vic-
montras ke bo- ne suficxas.
2. bofrato estas kaj edzfrato kaj fratedzo.

amigueo (הצגת פרופיל) 10 בינואר 2022, 09:58:06

1. rilato inter mia atro kaj mia boatro:
boedzeco.

mia atro estas boedzo de mia boatro !!

pli malgxenerale:
mia patro estas boedzo de mia bopatro.

pli ekzakte:
mia atro estas bokunatro de mia boatro !
(ne cxiam gekunatroj estas geedzoj)

2. imagu geon, kun 3 infanoj, cxiu el ili en geo.
tiu geo apartenas al tri bokunatraroj.
tiuj tri bokunatraroj formas kunbokunatraron de 8 personoj.

StefKo (הצגת פרופיל) 10 בינואר 2022, 12:51:48

Vi freneziĝis, amigueo?

amigueo (הצגת פרופיל) 11 בינואר 2022, 12:55:59

StefKo:Vi freneziĝis, amigueo?
geo: "couple" en franca, geedzoj (senco laux konteksto). en konteksto samseksama...

geopolitiko: dusenca vorto...

לראש הדף