前往目錄

La kategorioj de la parolpartoj (vortospecoj, parolelementoj)

貼文者: StefKo, 2022年2月9日

訊息: 21

語言: Esperanto

nornen (顯示個人資料) 2022年5月2日下午1:43:58

La grava vorto en la difino de "pronomo" estas "substantivo". "Tiu, mi, iu, ĉio" sendube estas pronomoj. "Kia" ankaŭ povas esti vidata kiel pronomo. La latina vorto "pronomen" signifas "anstataŭ-nomo", tio estas, vorto kiu staras anstataŭ "nomen" (ĉu "substantivum", ĉu "adiectivum").

La vortspecoj de ĉiu lingvo ne estas leĝe difinita afero. Ekz, kiam mi estis lernejknabo, la germana havis 10 vortspecojn, nun ĝi havas 5 ~ 10, depende de la aŭtoro.

Gramatikoj estas priskribaj. Ili estas klopodoj analizi lingvojn. Du analizistoj alvenos al du malsamaj rezultoj.

回到上端