Al la enhavo

Putino komencis militon kontraŭ Ukrainio

de Andreo Jankovskij, 2022-februaro-24

Mesaĝoj: 76

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2022-februaro-24 10:32:10

Hodiaŭ, je la 5a matene Putino ordonis ataki Ukrainion

Putino jam dum multaj jaroj batalegas kontraŭ elektoj, homaj rajtroj kaj libero en la mondo

kaj falanta diktatoro en senfina milito kaj atombombĉantaĝo vidas la solan eblecon por teni la tronon

dzheyru (Montri la profilon) 2022-februaro-25 03:31:57

Rusio estas kancero sur la homara korpo.

dzheyru (Montri la profilon) 2022-februaro-25 03:36:38

04:33 - Rusaj okupaciaj trupoj lanĉis misilatakon sur Kyiv, raportas ArmiyaInform. Datenoj pri la detruo kaj viktimoj estas klarigitaj.

PeterSK (Montri la profilon) 2022-februaro-25 04:36:59

Bona ideo ne povas esti farita per malbonaj rimedoj .
Estas bona ideo ?
Ĉiu rajtas decidi kun kiu sidi ĉe la tablo, ĉu Eŭropo aŭ Rusio

nornen (Montri la profilon) 2022-februaro-25 04:41:16

PeterSK:Ĉiu rajtas decidi kun kiu sidi ĉe la tablo, ĉu Eŭropo aŭ Rusio
Nur bedaŭrinde, se tiuj, kun kiuj oni decidis sidi ĉe la tablo, foje kaj refoje diras al oni: Ni ne volas, ke vi sidu ĉe nia tablo.

Sed ĉi-okaze tute kompreneble.

Sunjo (Montri la profilon) 2022-februaro-25 08:09:13

"Ni ne povas ekmiliti kontraŭ Rusio, ni ne povas komenci trian mondmiliton. Tial ni estas limigitaj en niaj reagoj. Tio estas ege tragika, kaj tiu ĉi tragiko havos viktimojn - la homojn en Ukrainio." (diris la germana politikisto Robert Habeck).

Mi zorgas pro la rusa agresemo, kaj bedaŭras la nesufiĉajn reagojn (eĉ pri sankcioj kontraŭ Rusio kaj subteno por Ukrainio mia lando bremsas).

Tamen, krom ĉe lernu.net, mi de la rusa Esperantistaro nur rimarkis, ke ili kontraŭas la ekmiliton kontraŭ Ukrainio. Mi vidas kuraĝajn rusojn kiuj, malgraŭ la risko ke demokratiaj protestoj estos punitaj, surstrate manifestacias kontraŭ la militon.

La milito en Ukrainio, komencita de Rusio, signifas ke fratoj batalas kontraŭ fratoj.
https://bertilow.com/persone/tekstoj/chu_vi_pentas...

Sunjo (Montri la profilon) 2022-februaro-25 08:24:39

https://www.youtube.com/watch?v=RbSN3GTTtTo&t=...

traduko de Markos Kramer

Alparolo de Volodimir Zelenskij (24.2.2022):
Hodiaŭ mi iniciatis telefonan konversacion kun la Prezidanto de la Rusa Federacio. La rezulto estis silento. Kvankam devus esti silento en Donbaso. Do hodiaŭ mi volas alparoli ĉiujn civitanojn de Rusujo. Ne kiel la prezidanto. Mi alparolas rusajn civitanojn kiel civitano de Ukrainujo.
Ni estas apartigitaj kun vi per pli ol du mil kilometroj da komuna limo. Laŭ ĝi hodiaŭ staras viaj trupoj: preskaŭ ducent mil soldatoj, miloj da batalveturiloj. Via gvidantaro aprobis ilian paŝon antaŭen, en la teritorion de alia lando. Kaj ĉi tiu paŝo povus esti la komenco de granda milito sur la eŭropa kontinento.
La tuta mondo parolas pri tio, kio povus okazi en iu ajn tago nun. La kaŭzo povus aperi en ajna momento. Ajna provoko, ajna eksplodo. Eksplodo, kiu povus bruligi ĉion.
Oni diras al vi, ke ĉi tiu flamo alportos liberigon al la popolo de Ukrainujo. Sed la ukraina popolo estas libera. Ili memoras sian pasintecon kaj mem konstruas sian estontecon. Konstruante, ne detruante, kiel oni diras al vi ĉiutage en televido.
Ukrainujo en viaj novaĵoj kaj Ukrainujo en la reala vivo estas du tute malsamaj landoj. Kaj la ĉefa diferenco estas, ke la nia estas reala.
Oni diras al vi, ke ni estas nazioj. Sed kiel popolo, kiu fordonis pli ol ok milionojn da vivoj por la venko super la naziismo, povas subteni la naziismon? Kiel mi povas esti nazia? Diru tion al mia avo, kiu batalis en la sovetia infanterio la tutan militon kaj mortis kiel kolonelo en la sendependa Ukrainujo.
Ili diras al vi, ke ni malamas la rusan kulturon. Kiel oni povas malami kulturon, ian kulturon? Najbaroj ĉiam riĉigas unu la alian kulture, sed tio ne faras ilin unu, ĝi ne dissolvas nin en vin. Ni estas malsamaj, sed tio ne estas kialo por esti malamikoj. Ni volas difini kaj konstrui nian propran historion – pace, trankvile, honeste.
Oni diris al vi, ke mi ordonos ataki Donbason: pafi, bombi sen demandoj. Kvankam estas demandoj, kaj tre simplaj. Pafi kiun? Bombi kion? Donecko, kie mi estis dekojn da fojoj, vidis vizaĝojn, okulojn? Artjom, kie mi promenis kun amikoj? "Donbass Arena", kie mi ĝojkriis kun la lokanoj por niaj ukrainaj junuloj ĉe la Eŭropa Ĉampionumo? Parko Ŝĉerbakov, kie ni trinkis kune, kiam nia teamo perdis? Lugansk – la domo kie loĝas la patrino de mia plej bona amiko? La loko kie la patro de mia plej bona amiko estas enterigita?
Rimarku, mi nun parolas la rusan, sed neniu en Rusujo komprenas, pri kio temas ĉi tiuj nomoj, ĉi tiuj stratoj, ĉi tiuj familiaj nomoj, ĉi tiuj okazaĵoj. Ĉio ĉi estas fremda kaj nekonata al vi. Jen nia lando, jen nia historio, por kio vi batalos, kaj kun kiu?
Multaj el vi estis en Ukrainujo, multaj el vi havas parencojn en Ukrainujo, kelkaj el vi studis en ukrainaj universitatoj kaj estis amikoj kun ukrainoj. Vi konas nian karakteron, vi konas nian popolon, vi konas niajn principojn, vi scias, kion ni valoras. Do aŭskultu vin mem, la voĉon de racio, la prudenton. Aŭskultu nin: La ukraina popolo volas pacon, la ukraina registaro volas pacon. Ĝi volas kaj faras, faras ĉion, ĉion, kion ĝi povas.
Ni ne estas solaj, estas vero. Multaj landoj subtenas Ukrainujon en ĉi tio. Kial? Ĉar ne temas pri paco ĉiupreze, temas pri paco kaj pri principoj, pri justeco, pri internacia juro, pri la rajto je memdeterminado, pri la rajto determini nian propran estontecon, pri la rajto de ĉiu socio al sekureco kaj pri la rajto de ĉiu homo vivi sen minacoj.
Ĉio ĉi estas grava por ni, ĉio ĉi estas grava por la mondo. Mi certe scias, ke ĝi estas grava ankaŭ por vi. Ni scias kun certeco, ke ni ne volas militon, nek malvarman militon, nek varman militon, nek hibridan militon. Sed se trupoj atakos nin, se ili provos preni nian landon, nian liberecon, niajn vivojn, la vivojn de niaj infanoj – ni defendos nin. Ne atakeme, sed defendeme. Kiam vi atakos, vi vidos niajn vizaĝojn. Ne niajn dorsojn, niajn vizaĝojn.
Milito estas granda malfeliĉo. Kaj tiu malfeliĉo havas grandan prezon. En ĉiu senco de la vorto. Homoj perdas monon, reputacion, vivnivelon, perdon de libereco. Sed plej grave: homoj perdas siajn amatojn, perdas sin. En milito ĉiam mankas ĉio. Kio mankas, estas pli ol sufiĉa doloro, malpuraĵo, sango kaj morto. Miloj, dekmiloj da mortoj.
Oni diras al vi, ke Ukrainujo povas prezenti minacon al Rusujo. Tiel ne estis en la pasinteco, ne estas nun kaj ne estos en la estonteco. Vi postulas sekurecajn garantiojn de NATO. Kaj ni postulas garantiojn pri nia sekureco, pri la sekureco de Ukrainujo. De vi, de Rusujo kaj de la aliaj garantiantoj de la Budapeŝta Memorando.
Hodiaŭ ni estas ekster ĉiuj defendaj aliancoj. La sekureco de Ukrainujo rilatas al la sekureco de niaj najbaroj. Tial, hodiaŭ ni devas paroli pri la sekureco de la tuta Eŭropo. Sed nia ĉefa celo estas paco en Ukrainujo kaj sekureco de niaj civitanoj, ukrainoj. Por fari tion, ni pretas paroli pri ĝi kun ĉiuj, inkluzive de vi, en malsamaj formatoj, en iu ajn loko.
Milito senigos ĉiujn de garantioj. Neniu plu havos sekurecajn garantiojn. Kiu plej suferos pro ĝi? La homoj. Kiu ne volas ĝin plej? La homoj. Kiu povas malhelpi ĉi tion okazi? La homoj. Ĉu estas tiuj homoj inter vi? Mi certas, ke ekzistas.
Publikaj figuroj, ĵurnalistoj, muzikistoj, aktoroj, atletoj, sciencistoj, kuracistoj, blogantoj, komikistoj, tiktakuloj kaj multaj aliaj. Ordinaraj homoj, ordinaraj simplaj homoj: viroj, virinoj, maljunuloj, infanoj, patroj kaj, plej grave, patrinoj. Ĝuste kiel la homoj en Ukrainujo, same kiel la aŭtoritatoj en Ukrainujo – kiom ajn ili klopodas konvinki vin pri la malo.
Mi scias, ke tiu ĉi alvoko ne estos montrata en rusa televido. Sed la civitanoj de Rusujo devas vidi ĝin. Ili bezonas scii la veron. Kaj la vero estas, ke ni devas halti antaŭ ol estos tro malfrue. Se la rusa gvidantaro ne volas sidiĝi ĉe la tablo kun ni cele al paco, eble ili sidiĝos ĉe la tablo kun vi.

dbob (Montri la profilon) 2022-februaro-26 11:22:36

Bondezirojn al la viktimoj de ĉi tiu tragedio. Espereble la raciaj kaj bonkoraj homoj ĉiuflanke trovos la vojon al paco. La alternativo al paco estas vivo plena de sufero kaj tion permesi igas nin malpli homaj.

PS: dankon, kara Sunjo, pro la informo.

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-26 16:01:55

Bonkoran deziron al ĉiuj viktimoj en la milito en Ukrajnio.

Mi petas vian helpon por studi ĉu estas elementoj de vero en la jena video en la franca.
Ĉu penmeritas traduki ĝin, resumi ĝin? Ĝi diras prezenti la cirkonstancojn de tiu milito.

Mi bedaŭras ke la homoj decidas opinion kaj sekvan reagon pri ĉi temo, sen sufiĉa informo nek pripenso, do ili estas viktimoj de la amaskomunikiloj kaj de siaj menspigro. Tamen, ĉi video povus trompi.

https://www.facebook.com/leCanardRefractaire/video...

Mi malfermos alian temfadenon por prezenti serion de resumoj de dokumentoj cxu propagandaj kiuj celas klarigi kontekston de cxi rusi-ukrajnia milito ekinta 24 marto 2022.

Frano (Montri la profilon) 2022-februaro-27 05:50:44

Deklaracio pri la esenco de Esperantismo:La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn", donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.
La Ministerio pri Internaj Aferoj kreis retejon kaj telegramkanalon Serĉu viajn kie rusaj civitanoj povas kontroli la listojn de rusaj soldatoj kiuj estis kaptitaj aŭ likviditaj en Ukrainio ek de la 24-an de februaro 2022.

Adresoj:
https://200rf.com/
https://t.me/rf200_now

La ukrainaj aŭtoritatoj petas la Ruĝan Krucon porti la kadavrojn de la rusaj militistoj en Rusion.
"Ni petas la Internacian Ruĝan Krucon helpi elporti la kadavrojn de rusaj soldatoj en la Rusan Federacion. Estas miloj da kadavroj de okupantoj. Ĉi tio estas humana bezono - kaj ni petas prenu de sur Ukrainuja teritorio la korpojn de rusaj okupantoj kaj trasporti ilin al Rusa Federacio" .
https://www.facebook.com/vereshchuk.ukraine/videos...

Reen al la supro