Al la enhavo

Putino komencis militon kontraŭ Ukrainio

de Andreo Jankovskij, 2022-februaro-24

Mesaĝoj: 76

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-marto-11 12:13:22

Por subteni batalantan Ukrainion, kamarado Zuckerberg oficiale permesis al uzantoj de Facebook kaj Instagram glori-laŭdi ukrajnajn neo-naziojn kaj alvoki violenton kontraŭ rusianoj.
Ne, ne kontraŭ "rusianoj". Nur kontraŭ rusaj militistoj, ne rusaj civiluloj.

Estas grava malsameco inter civiluloj kaj militistoj, eĉ se mi scias ke Rusujo penas kompreni tion.

amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-11 12:14:05

La amaskomunikiloj okcidentaj servas prepari amasopinion por aplaŭdi aŭ postuli la agojn konvenajn al elitoj. Pensa libero estas nur pensa, ne esprima/komunika. Kiu povas kontraŭdiri tion?

Sed tio ankaŭ aplikiĝas al rusia tereno, ĉar legado de ĵurnaloj rusiaj permesis "diveni" armean tujan agon (oni ne diru "milito" ĉar tio estas partiana vorto). Ĉu?

Oni pravas ke okcidento permesas plian pluralon pri esprimatan pensmanieron. Sed la posedo de amaskomunikiloj fa tre malmultaj magnatoj kauxzas ke "plejparto" de amasaj opinioj estas cxiam docila ludilo por tiuj plejpovaj amaskomunikiloj.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-11 12:57:38

Zamčik, ne ludu malkonvenan por vi rolon de jezuito. Provu fariĝi sincera-honesta islamano konforme al via deveno.
Fakte, oni libere minacis al ĉiuj rusianoj eĉ antaŭ oficiala permeso de kamarado Zuckerberg.

dobri (Montri la profilon) 2022-marto-11 14:59:02

En la jaro 1938 okupis germanaj nazioj Ĉeĥoslovakion. Se nia lando tiutempe defendus, poste ĝi aspektus kiel hodiaŭa Ukrainio. Tiutempe Hitler minacis bombardadon. Putin ne minacis, sed rekte efektivigis tion. Mi estas scivolema, kiamaniere ukrainanoj bonvenigos rusajn "fratojn", kiuj detruas ilian landon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-marto-12 10:15:50

Laŭ ĵurnalisto en ĉimatenajn novaĵojn, Prezidento Macron alude komparis la politikon de Okcidento post la Murfalo kun tiu bedaŭrinda de Francio pri Germanio post la unua Mondmilito.

Estas multaj similaĵoj inter la du periodoj, kiuj sekvis. Esperinde, ke la konkludoj ne samos.

UNO reformiĝu, tiel ke unu lando povu senpreteratentate plendi, kiam ĝi opinias, ke siaj rajtoj ne estas respektataj, anstataŭ tuj militaĉi.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-12 11:40:16

Miasuspekte, pan Dobri, vi estas ne tiom scivolema, kiom jezuitema, kio, ŝajne, estas karaktera trajto de multaj katolikoj.
Ĉeĥoslovakio apenaŭ povus sukcese rezisti al germanoj, ĉar tre multaj rezidantoj de via lando, fakte eĉ bonvenigis tiun okupacion, kaj poste volonte helpis al german-nazioj militi kontraŭ SovetUnio, intense produktante por ili armilojn kaj municion. Kaj fine de la 2-a Mond-milito, anstataŭ germanoj, vian landon sen reala neceso bombis anglo-saksoj, kies vasaloj vi nun estas.
Dum la 1-a Mond-milito ĉehoj apenaŭ tre hontis, batalante kontraŭ Rusio kune kun gerrmanoj kaj aŭstriuloj, kaj nur en kritikaj situacioj rememoris pri sia slava etneco kaj kriis al rusaj soldatoj: "Ne strěljajte, bratuški!" (Ne pafu, fratuloj!).
Kaj post la Oktobra revolucio ĉehaj milit-kaptitoj, sufiĉe komforte ripozantaj en Rusio, laŭ ordono de britoj kaj franculoj aktive partoprenis la Rusan Enlandan (civilan) militon, dum kiu ili senhonte murdis, rabis kaj perfortis rusian rezidantaron.
Fakte, ukrajnaj urboj ne estas tiel forte detruitaj, kiel imagas okcidenta filistraro, des pli ke multaj detruaĵoj, montrataj al okcidentaj naivuloj, situas en Donbasaj urboj kaj vilaĝoj, kiujn dum ok jaroj artilerie pripafis ukrajnaj militistoj.
Kaj estontaj rilatoj inter rusoj kaj ukrajnoj certe estos bonaj, kiam foriĝos la nuna ukro-nazia nebulo.
Tute eblas, pan Dobri, ke ankaŭ vi, ĉehoj, rememoros la vorton "bratuški", kiam via nuna suzereno definitive perdos sian dominantan rolon nia-monde.
--------------------
Komparo kun Germanio post la 1-a Mond-milito apenaŭ taŭdas, monsieur Altebrilas, ĉar Rusio ne estis venkita kaj humiligita.
Rusianoj simple ekhavis naivan iluzion pri ebleco de amikaj rilatoj kun t.n. "kolektiva okcidento", kaj tiu iluzio jam antaŭ-longe forsvenis.
Amuza estas via vorto "militaĉi"... Evidente, vi opinias, ke barbara Rusio povas nur "militaĉi", dum la "demokratia okcidenta civilizacio" ĉiam militas noble kaj humanece, kiel okazis en Serbio, Irako kaj Libio.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-14 11:46:00

Saluton, avĉjo Vincas.
Ŝajnas, ke vi ne tute-plene vekiĝis.
Via ligilo ne estas aktuala por "kacapoj", ĉar anti-rusia "Twitter" estas blokita en Rusio.
Provu prezenti almenaŭ "screen-shot".

vincas (Montri la profilon) 2022-marto-14 13:15:26

IgorSokoloff:Saluton, avĉjo Vincas.
Ŝajnas, ke vi ne tute-plene vekiĝis.
Via ligilo ne estas aktuala por "kacapoj", ĉar anti-rusia "Twitter" estas blokita en Rusio.
Provu prezenti almenaŭ "screen-shot".
Kial vi ĝis nun estas en rusio? Portu vian viandon en Ukrainion. Estos bonaj ŝaŝlikoj ridego.gif

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-14 14:27:50

Sed kial nepre en Rusio?.. Ĝuste nun, avĉjo Vincas, mi varmigas mian "viandon" en Turkio kaj poste intencas flugi al Kroatio.
Se vi reale interesiĝas pri "ŝaŝlikoj", vizitu ukrajnan urbon Ljvov, kie nun abunde haveblas freŝa viando de junaj alilandaj volontuloj post subita bombado de ilia "nesto".
Sed vi tamen ne klarigis al "kacapoj" vian antaŭan mesaĝon, kiu ial estas forigita.

dobri (Montri la profilon) 2022-marto-23 16:17:23

Saluton sinjoro Sokoloff!
Ŝajnas, ke vi sufiĉe bone konas historion, tamen iam nur duonon da vero. Multaj ĉeĥaj soldatoj en aŭstria armeo transiradis al rusa flanko, ĉar ili ne emis batali kontraŭ slavaj fratoj. Post Oktobra revolucio Trockij ordonis senarmigi ĉeĥojn kaj ĉiun soldaton kaptitan kun pafilo tuj forpafi. Tial por ĉeĥoj necesis batali kontraŭ bolŝevikoj por ne perei mem. Certe tiam ili murdis rusojn, sed la tiuj batalis kontraŭ ili!
En Ukrainio ne regas nazioj, sed naciistoj same kiel en Rusio. Ĝis nun mi ne legis, ke ukrainanoj bonvenigas rusajn "liberigantojn" kiel tion faris ĉeĥoj en la jaro 1945. Bedaŭrinde post la jaro 1968 ĉiuj ĉeĥoj scias, ke rusoj ne estas fidindaj. Putin kondutas kiel Hitler, li volas akiri tutan mondon kaj koleras, ke Usono ne ebligas tion al li.

Reen al la supro