Al la enhavo

Putino komencis militon kontraŭ Ukrainio

de Andreo Jankovskij, 2022-februaro-24

Mesaĝoj: 76

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-marto-05 22:55:58

IgorSokoloff:Vi, Zamčik, estas sendube tre sperta ĉe-komputila analizisto, tamen fakte ne malmultaj, sed tre multaj rusuloj ne estas putinistoj. Kaj tiuj anti-putinistoj esperas, ke post Putin sur-troniĝas eĉ pli sentima kaj decidema reganto (aŭ eble grupo da estruloj), kiu disdegne kraĉos al putranta "okcidenta civilizacio" kaj dum kies regado reviviĝos SovetUnio, pri kio revas multaj homoj en ĉiuj post-sovetiaj landoj.
Mi ja menciis ilin. Tiuj homoj estas prifajfantoj de la krimoj de la putina reĝimo.

dobri (Montri la profilon) 2022-marto-06 08:28:29

Al Igor Sokoloff:
Agresanto Putin deklaris, ke ne temas pri milito kontraŭ alia lando, sed pri "speciala operacio", kiu helpas al ukraina popolo. Kial la popolo ne bonvenigas rusajn soldatojn, kiuj alportas liberecon por ili? Ĉu almenaŭ rusoj en Ukraino bonvenigas la soldatojn? Mi tute ne legis pri subpremataj rusoj. Kontraŭe mi legis pri seksperfortitaj virinoj fare de la okupantoj.
Laŭ mia opinio la ĉefa kulpo de la ukraina registaro estas malpermeso de rusa lingvo. Io simila okazis nur en carisma epoko!
Fakte temas pri lukto de imperioj. Por liberigi orientan Ukrainon ne necesas konkeri Kievon. Se la frataj ukrainanoj ne volas esti kune kun rusoj en komuna ŝtato, kial tion devigi al ili?
Tial mi opinias, ke la milito finos nur post foriro de Putin.

Frano (Montri la profilon) 2022-marto-06 08:51:13

dobri:
Laŭ mia opinio la ĉefa kulpo de la ukraina registaro estas malpermeso de rusa lingvo. Io simila okazis nur en carisma epoko!
Pri kiu malpermeso vi parolas? Mi vivas en Kijivo. Mi scias la ukrainan sed plejparte parolas ruse. Kaj estas multaj kiel mi. Kial ni nenion scias pri ĉi tiu malpermeso?
Ĉu la rusa kaj la ukraina estas malpermesitaj en Ĉeĥujo??

dobri (Montri la profilon) 2022-marto-06 08:58:52

Ne, sed en la reto mi legis, ke ukraina registaro deklaris la ukrainan lingvon kiel sola ofica. Do tio ne signifas, ke vi ne povas paroli en la ukraina, sed dum traktado kun oficoj vi devas uzi nur la ukrainan. Parenteze, ĉu la diferenco inter la rusa kaj la ukraina estas tiom granda, ke la parolantoj ne komprenas unu la alian?

Frano (Montri la profilon) 2022-marto-06 09:16:36

dobri:dum traktado kun oficoj vi devas uzi nur la ukrainan.
Homo povas sendi mesaĝojn al oficialaj instancoj en sia propra lingvo. La oficiala respondo devas esti en la oficiala lingvo - la ukraina.

Frano (Montri la profilon) 2022-marto-06 09:29:09

dobri: Parenteze, ĉu la diferenco inter la rusa kaj la ukraina estas tiom granda, ke la parolantoj ne komprenas unu la alian?
La plej proksima al la ukraina lingvo estas la belorusa. Mi ne vidis ukrainan parolanton, kiu ne komprenus la rusan. Rusoj, kiuj venis el Rusio, diris, ke ili ne bone komprenas la ukrainan. Sed por vivi la tutan vivon en Ukrainio kaj tute ne kompreni la ukrainan lingvon, vi devas fari eksterordinarajn super-klopodojn por tio.

amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-06 09:57:49

https://www.facebook.com/watch/?v=328803295941989&aggr_v_ids[0]=328803295941989&notif_id=1646495693364496&notif_t=watch_follower_video&ref=notif

Resumo de tiu video duminuta:
La invado de Ukranio havas efikon sur NATO. Kelkaj landoj inter ili Svedio kaj Finnlando volas plikunlabori kun NATO.
NATO plifortiĝos pro rusia milito en Ukraino?

Frano (Montri la profilon) 2022-marto-06 11:23:52

amigueo:
La invado de Ukranio havas efikon sur NATO.
La invado de Ukrainio ...
https://vortaro.net/#invado_kd

Mi pensis ke estas invado en Ukrainion.

amigueo (Montri la profilon) 2022-marto-06 14:00:17

Frano:
amigueo:La invado de Ukranio havas efikon sur NATO.
La invado de Ukrainio ...
https://vortaro.net/#invado_kd
Mi pensis ke estas invado en Ukrainion.
Mi konsentas ridulo.gif pri precizigo.
Se vi volas disvolvigi la precizigon, klarigu ĝin. Bonvena!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2022-marto-11 09:23:44

Por subteni batalantan Ukrainion, kamarado Zuckerberg oficiale permesis al uzantoj de Facebook kaj Instagram glori-laŭdi ukrajnajn neo-naziojn kaj alvoki violenton kontraŭ rusianoj.
https://www.reuters.com/world/europe/exclusive-fac...

Reen al la supro