Putino komencis militon kontraŭ Ukrainio
Andreo Jankovskij-tól, 2022. február 24.
Hozzászólások: 76
Nyelv: Esperanto
Zam_franca (Profil megtekintése) 2022. március 5. 22:55:58
IgorSokoloff:Vi, Zamčik, estas sendube tre sperta ĉe-komputila analizisto, tamen fakte ne malmultaj, sed tre multaj rusuloj ne estas putinistoj. Kaj tiuj anti-putinistoj esperas, ke post Putin sur-troniĝas eĉ pli sentima kaj decidema reganto (aŭ eble grupo da estruloj), kiu disdegne kraĉos al putranta "okcidenta civilizacio" kaj dum kies regado reviviĝos SovetUnio, pri kio revas multaj homoj en ĉiuj post-sovetiaj landoj.Mi ja menciis ilin. Tiuj homoj estas prifajfantoj de la krimoj de la putina reĝimo.
dobri (Profil megtekintése) 2022. március 6. 8:28:29
Agresanto Putin deklaris, ke ne temas pri milito kontraŭ alia lando, sed pri "speciala operacio", kiu helpas al ukraina popolo. Kial la popolo ne bonvenigas rusajn soldatojn, kiuj alportas liberecon por ili? Ĉu almenaŭ rusoj en Ukraino bonvenigas la soldatojn? Mi tute ne legis pri subpremataj rusoj. Kontraŭe mi legis pri seksperfortitaj virinoj fare de la okupantoj.
Laŭ mia opinio la ĉefa kulpo de la ukraina registaro estas malpermeso de rusa lingvo. Io simila okazis nur en carisma epoko!
Fakte temas pri lukto de imperioj. Por liberigi orientan Ukrainon ne necesas konkeri Kievon. Se la frataj ukrainanoj ne volas esti kune kun rusoj en komuna ŝtato, kial tion devigi al ili?
Tial mi opinias, ke la milito finos nur post foriro de Putin.
Frano (Profil megtekintése) 2022. március 6. 8:51:13
dobri:Pri kiu malpermeso vi parolas? Mi vivas en Kijivo. Mi scias la ukrainan sed plejparte parolas ruse. Kaj estas multaj kiel mi. Kial ni nenion scias pri ĉi tiu malpermeso?
Laŭ mia opinio la ĉefa kulpo de la ukraina registaro estas malpermeso de rusa lingvo. Io simila okazis nur en carisma epoko!
Ĉu la rusa kaj la ukraina estas malpermesitaj en Ĉeĥujo??
dobri (Profil megtekintése) 2022. március 6. 8:58:52
Frano (Profil megtekintése) 2022. március 6. 9:16:36
dobri:dum traktado kun oficoj vi devas uzi nur la ukrainan.Homo povas sendi mesaĝojn al oficialaj instancoj en sia propra lingvo. La oficiala respondo devas esti en la oficiala lingvo - la ukraina.
Frano (Profil megtekintése) 2022. március 6. 9:29:09
dobri: Parenteze, ĉu la diferenco inter la rusa kaj la ukraina estas tiom granda, ke la parolantoj ne komprenas unu la alian?La plej proksima al la ukraina lingvo estas la belorusa. Mi ne vidis ukrainan parolanton, kiu ne komprenus la rusan. Rusoj, kiuj venis el Rusio, diris, ke ili ne bone komprenas la ukrainan. Sed por vivi la tutan vivon en Ukrainio kaj tute ne kompreni la ukrainan lingvon, vi devas fari eksterordinarajn super-klopodojn por tio.
amigueo (Profil megtekintése) 2022. március 6. 9:57:49
Resumo de tiu video duminuta:
La invado de Ukranio havas efikon sur NATO. Kelkaj landoj inter ili Svedio kaj Finnlando volas plikunlabori kun NATO.
NATO plifortiĝos pro rusia milito en Ukraino?
Frano (Profil megtekintése) 2022. március 6. 11:23:52
amigueo:La invado de Ukrainio ...
La invado de Ukranio havas efikon sur NATO.
https://vortaro.net/#invado_kd
Mi pensis ke estas invado en Ukrainion.
amigueo (Profil megtekintése) 2022. március 6. 14:00:17
Frano:Mi konsentas pri precizigo.amigueo:La invado de Ukranio havas efikon sur NATO.La invado de Ukrainio ...
https://vortaro.net/#invado_kd
Mi pensis ke estas invado en Ukrainion.
Se vi volas disvolvigi la precizigon, klarigu ĝin. Bonvena!
IgorSokoloff (Profil megtekintése) 2022. március 11. 9:23:44
https://www.reuters.com/world/europe/exclusive-fac...