Al la enhavo

Putino komencis militon kontraŭ Ukrainio

de Andreo Jankovskij, 2022-februaro-24

Mesaĝoj: 76

Lingvo: Esperanto

Elchle (Montri la profilon) 2022-majo-10 20:14:04

KatjaMcFlores:@dobri
Probable, rusiaj forumanoj silentas pro tio, ke ili ne volas esti elpelitaj, kiel kamarado Igor.
Vi faras supozon kaj aserton ĉi tie.
Mi volis scii kial oni diras, ke Igor estas ekskludita

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-majo-10 22:03:49

Se la moderantoj forpelis iun pro malobservo de la forumaj reguloj, ili bonvolu anonci la motivon por eviti ke tio aspektu kiel cenzuro, kaj krompuno se li jam vivas en cenzurema lando.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-majo-12 07:31:34

@Elchle
Mi kontaktas kun kamarado Igor per Viber, kaj li informis min, ke li ne povas eniri/ensaluti (log in), ĉar lia profilo estas evidente forigita. Kaj li asertas (ho ve, absolute senpruve), ke li ne forlasis la forumon propra-vole.
Mi ankaŭ supozas, ke vi, Elchle, samkiel aliaj scivolemaj forumanoj, estas sufiĉe lerta kaj kapablas memstare trovi alternativajn fontojn.
Sed mi tamen povas rekomendi intervjuon kun Massimo Mazzucco (Ucraina. L'altra Verita), kiun mi antaŭ-nelonge spektis.
https://youtu.be/UXgRyxgTKL4
Oni ankaŭ povus spekti filmon de Oliver Stone "Ukraine on fire", sed mi ne certas, ĉu ĝi ankoraŭ haveblas en YouTube.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-24 19:56:52

KatjaMcFlores:@Elchle
Mi ankaŭ supozas, ke vi, Elchle, samkiel aliaj scivolemaj forumanoj, estas sufiĉe lerta kaj kapablas memstare trovi alternativajn fontojn.
Sed mi tamen povas rekomendi intervjuon kun Massimo Mazzucco (Ucraina. L'altra Verita), kiun mi antaŭ-nelonge spektis.
https://youtu.be/UXgRyxgTKL4
Oni ankaŭ povus spekti filmon de Oliver Stone "Ukraine on fire", sed mi ne certas, ĉu ĝi ankoraŭ haveblas en YouTube.
Dankon pro la informo: mi ŝatis ambaŭ dokumentojn. Mi jam resumis la duan. Sed ve, mi ne parolas la italan.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-junio-08 03:44:37

Al scivolemaj forumanoj mi povas rekomendi ankaŭ informon, kiun donas Scott Ritter, eksa oficiro de US Marine Corps intelligence.
https://www.sott.net/article/466551-The-Ukrainian-...
En YouTube haveblas ankaŭ videaĵoj (videos) de Scott Ritter.

StefKo (Montri la profilon) 2022-junio-08 06:05:05

https://en.wikipedia.org/wiki/Scott_Ritter

Ne, en Ukrainio ne estas milito. Ukrainanoj amasmordas sin mem kaj la rusojn kiuj loĝas en Ukrainio. Ili amas fari tion. Preskaŭ 4 milionoj virinoj kaj infanoj alvenis al Pollando por pasigi tiun ukrainiajn luktadojn. Rusio nur faras ordon sur Ukrainio. Ukrainianoj bonvenas ilin kun floroj. Onidire ne ekzistas ia ukrainia nacio, tio elpensis okcidentaj faŝistoj por komenci milito kontraŭ Rusio.

Aŭskultu plue Rusian Ŝtatan Televidon, rusiajn politikistojn kaj propagandistojn.

La rusa imperiismo kaj naciismo, la historio de la rusaj konkeroj, deportadoj, bagnoj, murdoj, persekutoj, turana civilizacio... Ĉu vi konas tion? Kiam vi konos tion, tiam vi povos partopreni en diskutoj pri rilatoj Rusia-najbaraj. Tiam vi ekscios kial la najbaraj ŝtatoj preferas la usona "okupado" ol la rusia "protektado". En Pollando ankaŭ estas la usonaj "okupantoj". Ne legu kaj ne aŭskultu pri tio en rusiaj propagandaj medioj!

PS. Evidente iuj okcidentaj ŝtatoj ankaŭ havas siajn "pekojn" sed tio estas alia temo por pridiskuti.

Reen al la supro