Putino komencis militon kontraŭ Ukrainio
de Andreo Jankovskij, 2022-februaro-24
Mesaĝoj: 76
Lingvo: Esperanto
SHARIANO (Montri la profilon) 2022-marto-27 18:47:38
Elchle:@SHARIANO:Ĉi tiuj "rusaj agentejoj" nenio povas, nek unu kliento mortis.
Cetere, rusaj agentejoj faris la plej lastatempajn kemiajn militajn operaciojn, unufoje en Britio - Sergei Wiktorowitsch Skripal
kaj unufoje en Rusujp - Alexei Nawalny
SHARIANO (Montri la profilon) 2022-marto-27 19:11:36
Elchle:Tamen, la 8-an de marto, Nuland konfirmis sub ĵuro ke tiuj biologiaj laboratorioj ekzistas.Tiam ni faru plian esploron:
Krome, laŭ li, "Nuland konfirmis, ke la rusa misinformado, kiun ili nomis mensogoj, konspiraj teorioj kaj frenezo, en kiuj estas malmorale kredi, estas fakte tute vera."
Nuland konfirmis la ekziston de biologiaj laboratorioj, sed ne ke ili estas biologiaj militagentoj.
Sed ŝi ankaŭ diris en necertaj esprimoj ke se biologiaj militagentoj estus uzitaj en Ukrainio, ili estus uzitaj fare de Rusio kaj kulpigitaj sur la ukrainoj.
Bonvolu citi viajn fontojn por ke ĉiuj povu kontroli la verecon. --- Bonvolu eniras en Interreton sur paĝo de profesoro de la Universitato de Ĉikago John Mearsheimer .
PeterSK (Montri la profilon) 2022-marto-28 04:21:11
dobri (Montri la profilon) 2022-aprilo-27 05:56:17
Frano (Montri la profilon) 2022-aprilo-27 08:16:07
dobri:Tempo pasas kaj rusa milito kontraŭ Ukrainio daŭras. Kial rusaj samideanoj silentas?Ne ĉiuj rusaj silentas. La plej kuraĝaj apenaŭ povas reteni sian koleron:
"La uzado de forto eksterlande, laŭ ekzistantaj internaciaj leĝoj, povas esti sankciita nur de Unuiĝintaj Nacioj. Jen la internacia juro. Ĉio, kio estas farita sen la sankcio de la Sekureca Konsilio de UN, ne povas esti rekonita kiel justa aŭ pravigita. Mi estas kiel eble plej modera kiam mi elektas ĉi tiujn vortojn".
KVIZO: Kiu ĉi tion diris?
- Ĵirinovskij
- Navalnyj
- Putin
- Sobĉak
- Kasparov
- Lavrov
- Kara-Murza
- Solovjov
- Nevzorov
- IgorSokoloff
- Zjuganov
KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-aprilo-27 08:57:11
Probable, rusiaj forumanoj silentas pro tio, ke ili ne volas esti elpelitaj, kiel kamarado Igor.
Elchle (Montri la profilon) 2022-majo-09 21:30:52
Ĉu vi havas pruvojn por ĉi tiu aserto?
Karaj loĝantoj de Rusio,
ĉu vi vere pensas, ke Putin volas batali kontraŭ nazioj en Ukrainio? Ĉu vi ankaŭ havas konkretajn pruvojn por tio, nur akuzoj ne sufiĉas por mi.
Kial li devas detrui lernejojn, hospitalojn, loĝkonstruaĵojn kaj multe pli?
Estas vere, ke okcidentaj ŝtatoj helpas al Ukrainio milite defendi sin. Sed nur ekde Rusio malobservis la integrecon de la ŝtato de Ukrainio.
KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-majo-10 14:53:14
Probable, vi ne tute bone komprenas diferencon inter aserto kaj supozo (kion mi, fakte, esprimis en mia antaŭa mesaĝo).
Kaj por mi mem ne klaras, la pruvoj ekzakte pri kio vin interesas.
Fakte, mi ne emas "rompi lancojn" en senutilaj diskutoj, sed mi povas rekomendi al scivolemaj kolegoj ĉerpi informon ne nur el kutimaj, ne ĉiam objektivaj komunikiloj, sed ankaŭ el alternativaj, pli sendependaj fontoj, kiuj haveblas en Interreto.
amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-10 17:49:22
Ecx se mi ne konas la konkretajn kialojn de la administrantoj.
Ni cxiuj bedauxras ke al niaj diskutoj mankas vocxoj.
Elchle (Montri la profilon) 2022-majo-10 19:39:25
Tiam nomu tian alternativan, sendependan fonton kaj tiam ni vidos de kie venas la objektiva novaĵo.
@amigueo
Vi fidas je aserto. Krome, vi havas unu voĉon. Kaj ĉiu havas sian opinion, do konvinku la aliajn homojn neperforte, eble ili havas bonajn argumentojn.
Mi ne fidas je ŝtatregitaj amaskomunikiloj.