Ke daftar isi

Putino komencis militon kontraŭ Ukrainio

dari Andreo Jankovskij, 24 Februari 2022

Pesan: 76

Bahasa: Esperanto

SHARIANO (Tunjukkan profil) 27 Maret 2022 18.47.38

Elchle:@SHARIANO:
Cetere, rusaj agentejoj faris la plej lastatempajn kemiajn militajn operaciojn, unufoje en Britio - Sergei Wiktorowitsch Skripal
kaj unufoje en Rusujp - Alexei Nawalny
Ĉi tiuj "rusaj agentejoj" nenio povas, nek unu kliento mortis.

SHARIANO (Tunjukkan profil) 27 Maret 2022 19.11.36

Elchle:
Tamen, la 8-an de marto, Nuland konfirmis sub ĵuro ke tiuj biologiaj laboratorioj ekzistas.
Krome, laŭ li, "Nuland konfirmis, ke la rusa misinformado, kiun ili nomis mensogoj, konspiraj teorioj kaj frenezo, en kiuj estas malmorale kredi, estas fakte tute vera."
Tiam ni faru plian esploron:
Nuland konfirmis la ekziston de biologiaj laboratorioj, sed ne ke ili estas biologiaj militagentoj.
Sed ŝi ankaŭ diris en necertaj esprimoj ke se biologiaj militagentoj estus uzitaj en Ukrainio, ili estus uzitaj fare de Rusio kaj kulpigitaj sur la ukrainoj.
Bonvolu citi viajn fontojn por ke ĉiuj povu kontroli la verecon. --- Bonvolu eniras en Interreton sur paĝo de profesoro de la Universitato de Ĉikago John Mearsheimer .

PeterSK (Tunjukkan profil) 28 Maret 2022 04.21.11

Ĉiuj homoj estas egalaj

dobri (Tunjukkan profil) 27 April 2022 05.56.17

Tempo pasas kaj rusa milito kontraŭ Ukrainio daŭras. Kial rusaj samideanoj silentas?

Frano (Tunjukkan profil) 27 April 2022 08.16.07

dobri:Tempo pasas kaj rusa milito kontraŭ Ukrainio daŭras. Kial rusaj samideanoj silentas?
Ne ĉiuj rusaj silentas. La plej kuraĝaj apenaŭ povas reteni sian koleron:

"La uzado de forto eksterlande, laŭ ekzistantaj internaciaj leĝoj, povas esti sankciita nur de Unuiĝintaj Nacioj. Jen la internacia juro. Ĉio, kio estas farita sen la sankcio de la Sekureca Konsilio de UN, ne povas esti rekonita kiel justa aŭ pravigita. Mi estas kiel eble plej modera kiam mi elektas ĉi tiujn vortojn".

KVIZO: Kiu ĉi tion diris?
  • Ĵirinovskij
  • Navalnyj
  • Putin
  • Sobĉak
  • Kasparov
  • Lavrov
  • Kara-Murza
  • Solovjov
  • Nevzorov
  • IgorSokoloff
  • Zjuganov
Montri ĝustan respondon

KatjaMcFlores (Tunjukkan profil) 27 April 2022 08.57.11

@dobri
Probable, rusiaj forumanoj silentas pro tio, ke ili ne volas esti elpelitaj, kiel kamarado Igor.

Elchle (Tunjukkan profil) 9 Mei 2022 21.30.52

@KatjaMcFlores
Ĉu vi havas pruvojn por ĉi tiu aserto?

Karaj loĝantoj de Rusio,
ĉu vi vere pensas, ke Putin volas batali kontraŭ nazioj en Ukrainio? Ĉu vi ankaŭ havas konkretajn pruvojn por tio, nur akuzoj ne sufiĉas por mi.
Kial li devas detrui lernejojn, hospitalojn, loĝkonstruaĵojn kaj multe pli?
Estas vere, ke okcidentaj ŝtatoj helpas al Ukrainio milite defendi sin. Sed nur ekde Rusio malobservis la integrecon de la ŝtato de Ukrainio.

KatjaMcFlores (Tunjukkan profil) 10 Mei 2022 14.53.14

@Elchle
Probable, vi ne tute bone komprenas diferencon inter aserto kaj supozo (kion mi, fakte, esprimis en mia antaŭa mesaĝo).
Kaj por mi mem ne klaras, la pruvoj ekzakte pri kio vin interesas.
Fakte, mi ne emas "rompi lancojn" en senutilaj diskutoj, sed mi povas rekomendi al scivolemaj kolegoj ĉerpi informon ne nur el kutimaj, ne ĉiam objektivaj komunikiloj, sed ankaŭ el alternativaj, pli sendependaj fontoj, kiuj haveblas en Interreto.

amigueo (Tunjukkan profil) 10 Mei 2022 17.49.22

Mi protestas kontraux ke Igor ricevis elpelon (laux mencio fa Katja).
Ecx se mi ne konas la konkretajn kialojn de la administrantoj.
Ni cxiuj bedauxras ke al niaj diskutoj mankas vocxoj.

Elchle (Tunjukkan profil) 10 Mei 2022 19.39.25

@KatjaMcFlores
Tiam nomu tian alternativan, sendependan fonton kaj tiam ni vidos de kie venas la objektiva novaĵo.

@amigueo
Vi fidas je aserto. Krome, vi havas unu voĉon. Kaj ĉiu havas sian opinion, do konvinku la aliajn homojn neperforte, eble ili havas bonajn argumentojn.
Mi ne fidas je ŝtatregitaj amaskomunikiloj.

Kembali ke atas