Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2010-aprilo-20 15:46:10

dobri:Nun mi estas senkonsila. Herono troviĝas en neniu el miaj vortaroj. Ĉu temas ankaŭ pri birdo?
Pardonu! Ardeon mi celis, sed estis tiel certa, ke ĝi estis simila al ties franca versio, ke mi ne eĉ rigardis.

dobri (Montri la profilon) 2010-aprilo-20 16:35:14

Dankon Filu! Tiamaniere mi tamen elektus najtingalon.
Unuaj vagonoj estis pelataj per vaporo, ĝi estis gravega.

Gravega aŭ graveda?

vincas (Montri la profilon) 2010-aprilo-21 09:37:33

Gravedaj virinoj estas tre belaj, ĉu ne? rideto.gif

ridi aŭ rideti

dobri (Montri la profilon) 2010-aprilo-21 15:35:22

Laŭ sciencistoj estas ridado saniga. Tial mi elektas "ridi".

Rifo aŭ rifto?

Espi (Montri la profilon) 2010-aprilo-21 20:36:28

dobri:Rifo aŭ rifto?
Rifto povus esti tre danĝera por loĝataj regionoj, do mi elektas rifon, kiun ofte aspektas fascine.

Ĉu ridgaso aŭ ridmevo?

Filu (Montri la profilon) 2010-aprilo-22 00:23:23

Espi:Ĉu ridgaso aŭ ridmevo?
Ridmevoj ĉiam al mi memorigas la ridmevon de l' ege simpatia bildstripaheroo Gastono. Mi tutkore elektas ĝin.

Talpoj en la ĝardeno aŭ vespoj ĉirkaŭ la balkono?

dobri (Montri la profilon) 2010-aprilo-22 16:29:19

Mi elektas belegan talpon, kvankam mi konas ĝin fakte nur el animaciaj filmoj. Vespoj estas malagrabla insekto.

Viskio aŭ visko?

Filu (Montri la profilon) 2010-aprilo-22 17:35:17

dobri:Viskio aŭ visko?
Ĉar sub ĝi kiseblas belulinoj, kiuj sen tia ruzo neniam de mi kiseblus, viskon mi senhezite elektas.

Kabei aŭ morti?

Hispanio (Montri la profilon) 2010-aprilo-22 18:12:21

Mi ne ŝatas iun el ambaŭ aferoj, sed se mi devus elekti, mi elektus morti rido.gif.

Piedpilko aŭ manpilko?

jchthys (Montri la profilon) 2010-aprilo-22 18:33:43

Hispanio:Piedpilko aŭ manpilko?
Piedpilko, ĉar ĝi estas pli ofta.

Mano aŭ mono?

Reen al la supro