Stängd
Max. 500 messages.
Meddelanden: 6311
Språk: Esperanto
Filu (Visa profilen) 20 april 2010 15:46:10
dobri:Nun mi estas senkonsila. Herono troviĝas en neniu el miaj vortaroj. Ĉu temas ankaŭ pri birdo?Pardonu! Ardeon mi celis, sed estis tiel certa, ke ĝi estis simila al ties franca versio, ke mi ne eĉ rigardis.
dobri (Visa profilen) 20 april 2010 16:35:14
Unuaj vagonoj estis pelataj per vaporo, ĝi estis gravega.
Gravega aŭ graveda?
vincas (Visa profilen) 21 april 2010 09:37:33

ridi aŭ rideti
dobri (Visa profilen) 21 april 2010 15:35:22
Rifo aŭ rifto?
Espi (Visa profilen) 21 april 2010 20:36:28
dobri:Rifo aŭ rifto?Rifto povus esti tre danĝera por loĝataj regionoj, do mi elektas rifon, kiun ofte aspektas fascine.
Ĉu ridgaso aŭ ridmevo?
Filu (Visa profilen) 22 april 2010 00:23:23
Espi:Ĉu ridgaso aŭ ridmevo?Ridmevoj ĉiam al mi memorigas la ridmevon de l' ege simpatia bildstripaheroo Gastono. Mi tutkore elektas ĝin.
Talpoj en la ĝardeno aŭ vespoj ĉirkaŭ la balkono?
dobri (Visa profilen) 22 april 2010 16:29:19
Viskio aŭ visko?
Filu (Visa profilen) 22 april 2010 17:35:17
dobri:Viskio aŭ visko?Ĉar sub ĝi kiseblas belulinoj, kiuj sen tia ruzo neniam de mi kiseblus, viskon mi senhezite elektas.
Kabei aŭ morti?
Hispanio (Visa profilen) 22 april 2010 18:12:21

Piedpilko aŭ manpilko?
jchthys (Visa profilen) 22 april 2010 18:33:43
Hispanio:Piedpilko aŭ manpilko?Piedpilko, ĉar ĝi estas pli ofta.
Mano aŭ mono?