前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

Filu (顯示個人資料) 2010年4月20日下午3:46:10

dobri:Nun mi estas senkonsila. Herono troviĝas en neniu el miaj vortaroj. Ĉu temas ankaŭ pri birdo?
Pardonu! Ardeon mi celis, sed estis tiel certa, ke ĝi estis simila al ties franca versio, ke mi ne eĉ rigardis.

dobri (顯示個人資料) 2010年4月20日下午4:35:14

Dankon Filu! Tiamaniere mi tamen elektus najtingalon.
Unuaj vagonoj estis pelataj per vaporo, ĝi estis gravega.

Gravega aŭ graveda?

vincas (顯示個人資料) 2010年4月21日上午9:37:33

Gravedaj virinoj estas tre belaj, ĉu ne? rideto.gif

ridi aŭ rideti

dobri (顯示個人資料) 2010年4月21日下午3:35:22

Laŭ sciencistoj estas ridado saniga. Tial mi elektas "ridi".

Rifo aŭ rifto?

Espi (顯示個人資料) 2010年4月21日下午8:36:28

dobri:Rifo aŭ rifto?
Rifto povus esti tre danĝera por loĝataj regionoj, do mi elektas rifon, kiun ofte aspektas fascine.

Ĉu ridgaso aŭ ridmevo?

Filu (顯示個人資料) 2010年4月22日上午12:23:23

Espi:Ĉu ridgaso aŭ ridmevo?
Ridmevoj ĉiam al mi memorigas la ridmevon de l' ege simpatia bildstripaheroo Gastono. Mi tutkore elektas ĝin.

Talpoj en la ĝardeno aŭ vespoj ĉirkaŭ la balkono?

dobri (顯示個人資料) 2010年4月22日下午4:29:19

Mi elektas belegan talpon, kvankam mi konas ĝin fakte nur el animaciaj filmoj. Vespoj estas malagrabla insekto.

Viskio aŭ visko?

Filu (顯示個人資料) 2010年4月22日下午5:35:17

dobri:Viskio aŭ visko?
Ĉar sub ĝi kiseblas belulinoj, kiuj sen tia ruzo neniam de mi kiseblus, viskon mi senhezite elektas.

Kabei aŭ morti?

Hispanio (顯示個人資料) 2010年4月22日下午6:12:21

Mi ne ŝatas iun el ambaŭ aferoj, sed se mi devus elekti, mi elektus morti rido.gif.

Piedpilko aŭ manpilko?

jchthys (顯示個人資料) 2010年4月22日下午6:33:43

Hispanio:Piedpilko aŭ manpilko?
Piedpilko, ĉar ĝi estas pli ofta.

Mano aŭ mono?

回到上端