Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.
Wpisy: 6311
Język: Esperanto
dobri (Pokaż profil) 16 sierpnia 2010, 17:45:24
white knight:Mi preferas legi.dobri:Kvankam boto similas al la ĉeĥa vorto "bota", tamen al mi pli plaĉas ŝuoj.Pli bone manĝi bonan brogaĵon ol esti vestita per jako el brokaĵo.
Brogaĵo aŭ brokaĵo?
legi en la forumoj aŭ babili en la babilejo ?
Balgo aŭ balko?
Espi (Pokaż profil) 16 sierpnia 2010, 20:09:40
dobri:Balgo aŭ balko?Mi devas elekti balgon, ĉar mi ne povas trovi la vorton balko.
Ĉu balkono aŭ teraso?
glig (Pokaż profil) 17 sierpnia 2010, 14:42:34
Espi:Balkono, ĉar ĝi sonas pli bone ol teraso.dobri:Balgo aŭ balko?Mi devas elekti balgon, ĉar mi ne povas trovi la vorton balko.
Ĉu balkono aŭ teraso?

Kafo aŭ teo?
dobri (Pokaż profil) 17 sierpnia 2010, 16:04:30
Klarigo: balko estas trabo (konstrua termino). Ekzemple oni uzas terminon "prestreĉita balko" por kutime betona trabo kun ŝtala kablo interne.
Jeto aŭ ĵeto?
horsto (Pokaż profil) 17 sierpnia 2010, 16:51:09
dobri:Mi pli volonte vojaĝas per jeto ol per ĵeto.
Jeto aŭ ĵeto?
Rimarko: balko-n ankaŭ mi ne trovis en mia vortaro, kvankam la vorto ja tre similas la germanan vorton Balken. Ankaŭ via klarigo ne estas klara, ĉar ankaŭ la vorton "prestreĉita" mi ne trovis.
Fariĝi aŭ iĝi?
dobri (Pokaż profil) 17 sierpnia 2010, 18:06:05
Prestreĉita balko troviĝas nur en mia paperaj vortaroj E-Ĉ kaj Ĉ-E. Plu en la reta PCD-vortaro (bedaŭrinde mi jam forgesis, kiu sendis ĝian ligilon al mi). En PIV ĝi ne troviĝas. Laŭ G-Ĉ vortaro "Balken" signifas ĝuste balkon. Eble tiun neologismon enkondukis iu germano. Bonvolu rigardi vortaron KRAUSE.
Bido aŭ bideo?
horsto (Pokaż profil) 18 sierpnia 2010, 02:29:53
dobri: Laŭ G-Ĉ vortaro "Balken" signifas ĝuste balkon. Eble tiun neologismon enkondukis iu germano. Bonvolu rigardi vortaron KRAUSE.Mi tion ja faris, sed ne trovis.
dobri:Tio certe estas skriberaro. Oni rekonas la radikojn pre- kaj streĉ-, sed kune ili ne havas sencon, ĉu ne?
Prestreĉita balko troviĝas nur en mia paperaj vortaroj E-Ĉ kaj Ĉ-E.
dobri:Bideo, ĉar mi ne portas juvelojn.
Bido aŭ bideo?
Ĉu vere "malpli longa" estas grava kriterio aŭ ĉu tio nur subtenas la pigrecon de la homoj.
dobri (Pokaż profil) 18 sierpnia 2010, 16:40:14
horsto:Kial ne? Kiamaniere vi nomus armitan betonon uzitan precipe por konstruado de pontoj?
dobri:Tio certe estas skriberaro. Oni rekonas la radikojn pre- kaj streĉ-, sed kune ili ne havas sencon, ĉu ne?
Prestreĉita balko troviĝas nur en mia paperaj vortaroj E-Ĉ kaj Ĉ-E.
Ĉar mi ne scipovas muziki tial menuo.(Ne pro tio, ke ĝi estas malpli longa!)
Muskaptilo aŭ muŝkaptilo?
dobri (Pokaż profil) 20 sierpnia 2010, 14:02:05
Festo aŭ gesto?
dobri (Pokaż profil) 29 sierpnia 2010, 07:47:22
Besto aŭ nesto?