前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

dobri (顯示個人資料) 2010年8月16日下午5:45:24

white knight:
dobri:Kvankam boto similas al la ĉeĥa vorto "bota", tamen al mi pli plaĉas ŝuoj.

Brogaĵo aŭ brokaĵo?
Pli bone manĝi bonan brogaĵon ol esti vestita per jako el brokaĵo.

legi en la forumoj aŭ babili en la babilejo ?
Mi preferas legi.

Balgo aŭ balko?

Espi (顯示個人資料) 2010年8月16日下午8:09:40

dobri:Balgo aŭ balko?
Mi devas elekti balgon, ĉar mi ne povas trovi la vorton balko.

Ĉu balkono aŭ teraso?

glig (顯示個人資料) 2010年8月17日下午2:42:34

Espi:
dobri:Balgo aŭ balko?
Mi devas elekti balgon, ĉar mi ne povas trovi la vorton balko.

Ĉu balkono aŭ teraso?
Balkono, ĉar ĝi sonas pli bone ol teraso. rido.gif

Kafo aŭ teo?

dobri (顯示個人資料) 2010年8月17日下午4:04:30

Teo, ĉar ĝi estas la malpli longa vorto. Sed por trinkado mi preferas bieron.

Klarigo: balko estas trabo (konstrua termino). Ekzemple oni uzas terminon "prestreĉita balko" por kutime betona trabo kun ŝtala kablo interne.

Jeto aŭ ĵeto?

horsto (顯示個人資料) 2010年8月17日下午4:51:09

dobri:
Jeto aŭ ĵeto?
Mi pli volonte vojaĝas per jeto ol per ĵeto.

Rimarko: balko-n ankaŭ mi ne trovis en mia vortaro, kvankam la vorto ja tre similas la germanan vorton Balken. Ankaŭ via klarigo ne estas klara, ĉar ankaŭ la vorton "prestreĉita" mi ne trovis.

Fariĝi aŭ iĝi?

dobri (顯示個人資料) 2010年8月17日下午6:06:05

Iĝi, ĉar ĝi estas la malpli longa vorto.

Prestreĉita balko troviĝas nur en mia paperaj vortaroj E-Ĉ kaj Ĉ-E. Plu en la reta PCD-vortaro (bedaŭrinde mi jam forgesis, kiu sendis ĝian ligilon al mi). En PIV ĝi ne troviĝas. Laŭ G-Ĉ vortaro "Balken" signifas ĝuste balkon. Eble tiun neologismon enkondukis iu germano. Bonvolu rigardi vortaron KRAUSE.

Bido aŭ bideo?

horsto (顯示個人資料) 2010年8月18日上午2:29:53

dobri: Laŭ G-Ĉ vortaro "Balken" signifas ĝuste balkon. Eble tiun neologismon enkondukis iu germano. Bonvolu rigardi vortaron KRAUSE.
Mi tion ja faris, sed ne trovis.
dobri:
Prestreĉita balko troviĝas nur en mia paperaj vortaroj E-Ĉ kaj Ĉ-E.
Tio certe estas skriberaro. Oni rekonas la radikojn pre- kaj streĉ-, sed kune ili ne havas sencon, ĉu ne?
dobri:
Bido aŭ bideo?
Bideo, ĉar mi ne portas juvelojn.

Ĉu vere "malpli longa" estas grava kriterio aŭ ĉu tio nur subtenas la pigrecon de la homoj.

dobri (顯示個人資料) 2010年8月18日下午4:40:14

horsto:
dobri:
Prestreĉita balko troviĝas nur en mia paperaj vortaroj E-Ĉ kaj Ĉ-E.
Tio certe estas skriberaro. Oni rekonas la radikojn pre- kaj streĉ-, sed kune ili ne havas sencon, ĉu ne?
Kial ne? Kiamaniere vi nomus armitan betonon uzitan precipe por konstruado de pontoj?

Ĉar mi ne scipovas muziki tial menuo.(Ne pro tio, ke ĝi estas malpli longa!)

Muskaptilo aŭ muŝkaptilo?

dobri (顯示個人資料) 2010年8月20日下午2:02:05

Kompreneble lit-orgio. Bedaŭrinde mi ne plu havas okazon.

Festo aŭ gesto?

dobri (顯示個人資料) 2010年8月29日上午7:47:22

Maŝino estas por mi pli utila ol maŝo.

Besto aŭ nesto?

回到上端