본문으로

닫힘
글 500개 까지.

A aŭ B? Elektu!

글쓴이: Kokcineleto, 2008년 11월 22일

글: 6620

언어: Esperanto

Rogir (프로필 보기) 2008년 12월 6일 오후 11:12:31

Mi ŝategus famiĝi tiel ke post mil anoj oni ankoraŭ memoros min. Sed se tio implikus ke mi ne feliĉigos, mi ne elektas tion sed la duan.

Vojaĝi kun amikoj aŭ kun familio?

Sebasities (프로필 보기) 2008년 12월 7일 오후 10:09:28

Kun familio, ĉar mi enuas, kiam mi estas far de mia edzino.

Broso aŭ kombilo ?

Rogir (프로필 보기) 2008년 12월 7일 오후 11:32:25

Kombilo. Mia perfekta haro bezonas kombilon nek broson, sed mi ĝojas fari muzikon per la dentoj de kombilo.

La dekstra aŭ la maldekstra opcio?

Filu (프로필 보기) 2008년 12월 7일 오후 11:57:35

Rogir:La dekstra aŭ la maldekstra opcio?
Instuante al mia filino kiel oni lanĉas ŝtonetojn en lagon, mi pro deziro ŝin ne malkuraĝigi opciis por mia mallerta mano: la maldeksta. Do mi elektas la maldekstran opcion (sed ĉar la opiciaro rigardas al ni, ĝia maldekstra estas nia dekstra...)

Ege kuntekstigi aŭ lasi en nebulo?

rosto (프로필 보기) 2008년 12월 8일 오후 3:25:57

Se kuntekstigi ne ege, modere, tion mi akceptus, sed ege... ne, pardonu min, mi selektas nebulo.

Ege nebuligi aŭ lasi en kunteksto?

Filu (프로필 보기) 2008년 12월 8일 오후 4:55:36

rosto:Ege nebuligi aŭ lasi en kunteksto?
Mi tre ŝatas nebulon kaj ankaŭ tre ŝatas elkuntekstigi diversajn aferojn, mi do iras kun ega nubuligado.

Adi aŭ umi?

Rogir (프로필 보기) 2008년 12월 8일 오후 8:25:34

Genieco estas 1% inspiro kaj 99% ŝvito. Do adi estas pli bona.

Germanujo aŭ Francujo?

Miland (프로필 보기) 2008년 12월 8일 오후 9:48:38

Rogir:Germanujo aŭ Francujo?
Nu, Germanujo havas vinon Auslese, tre bone, sed Francujo havas ĉampanjon, eĉ pli bone, do mi elektas Francujon.

Goodbye Lenin!Paris, je t'aime?

Matthieu (프로필 보기) 2008년 12월 8일 오후 9:57:08

Mi neniam aŭdis pri Paris, je t’aime, sed mi elektas ĝin ĉar mi jam vidis Goodbye Lenin! trifoje. (Ĉu la germanoj ne faris alian filmon, kiun povas montri al ni la instruistoj pri la germana? ploro.gif)

Trinki aŭ drinki?

R2D2! (프로필 보기) 2008년 12월 9일 오전 4:00:42

Trınkı, ĉar estas plı sana ol drınkı.

Hıeraŭ aŭ morgaŭ?

다시 위로