Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6620

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-10 16:28:48

Mi ne volas aĉi, eĉ ne ete, sed mi ankaŭ ne kradas je dio kiu venas. Mi elektas aĉeti.

Tiësto aŭ Armin van Buuren?

Matthieu (Montri la profilon) 2008-decembro-10 16:33:50

Armin van Buuren, ĉar mi devas elekti, kvankam mi aŭdis pri neniu el ili.

i aŭ ı? rideto.gif

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-11 00:34:42

Mi ne volas senkapiĝi, do i.

Tiësto kaj Armin van Buuren estas la plej famaj (Nederlandaj) dancmuzikistoj.

Ruĝa aŭ malruĝa?

white knight (Montri la profilon) 2008-decembro-11 12:48:46

Ruĝa aŭ malruĝa?
Kompreneble ruĝa, ĉar "malruĝa" ne ekzistas.

ondo aŭ ereto ?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-11 13:12:09

Tio dependas je la vidpunkto. Sed kalkuli kun ondoj estas pli facile, do tiun mi elektas.

Kvantofiziko aŭ ĝenerala relativeco?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-11 23:05:04

Kvantofiziko : ĝi estas ankoraŭ pli nekredebla ... sed ĝi funkcias !

oranĝkolora
violkolora ?

(Ne ! Mi ne estas akromatopsia : mi nur estas iom fantazia.)

white knight (Montri la profilon) 2008-decembro-12 12:45:10

Mi preferas oranĝkolora, ĉar estas pli varma koloro.
(Kaj mi preferas la vorton kolorblinda, ĉar "akromatopsia" estas pli malfacile elparoli.) rideto.gif

violo aŭ violono ?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-12 19:22:17

Ĉu violo estas la pli granda violono? Tiam mi elektas violonon.

Hobojo aŭ klarneto?

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-12 19:38:44

Rogir:Ĉu violo estas la pli granda violono?
Ĉu ne violo estas floro? Mi pensas ke Blanka Kavaliro ŝercis.
Rogir:Hobojo aŭ klarneto?
Klarneto, ĉar laŭ onidiroj ludi hobojon damaĝas la cerbon.

Ĉu tio estas kredebla aŭ ne?

white knight (Montri la profilon) 2008-decembro-13 09:34:12

Ĉu ne violo estas floro? Mi pensas ke Blanka Kavaliro ŝercis.
Kompreneble violo estas floro.
rideto.gif
Klarneto, ĉar laŭ onidiroj ludi hobojon damaĝas la cerbon.

Ĉu tio estas kredebla aŭ ne?
Mi pensas, ke estas nekredinda.

kapo aŭ klapo ? (Ne pensu, ke mankas klapo en mia kapo!) rideto.gif

Reen al la supro