إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

A aŭ B? Elektu!

من Kokcineleto, 22 نوفمبر، 2008

المشاركات: 6311

لغة: Esperanto

Rogir (عرض الملف الشخصي) 13 ديسمبر، 2008 12:27:50 م

Al mi plaĉus pli demandoj seriozaj.

Telefone aŭ poŝte?

Sebasities (عرض الملف الشخصي) 13 ديسمبر، 2008 2:19:31 م

Poŝte !
Oni ne ankoraŭ telefone povas sendi acersiropon al siaj amikoj, nek ricevi el ili ĉokoladon. rideto.gif

Acersiropo aŭ ĉokolado ?

Rogir (عرض الملف الشخصي) 13 ديسمبر، 2008 9:19:20 م

Ĉokolado, siropo estas tro gluema por mi.

Eŭropo aŭ Nordameriko?

Rogir (عرض الملف الشخصي) 14 ديسمبر، 2008 1:27:36 م

Azio estas pli granda kaj diversa, kaj loĝas pli da homoj tie, do Azio.

Ferio en Antarktiko aŭ en la Saharo?

Sebasities (عرض الملف الشخصي) 14 ديسمبر، 2008 2:54:07 م

En Antarktiko : mi ne ŝatas la bizarajn insektojn ! senkulpa.gif

Grotesploro aŭ astronomio ?

Rogir (عرض الملف الشخصي) 14 ديسمبر، 2008 9:41:44 م

Astronomio, mi preferas havi sufiĉan spacon.

Kulero aŭ forko?

rosto (عرض الملف الشخصي) 15 ديسمبر، 2008 12:32:48 م

1 estas pli memkomprenebla.

Suna elektrogenerilo aŭ venta elektrogenerilo?

Rogir (عرض الملف الشخصي) 15 ديسمبر، 2008 2:13:23 م

Sunaj elektrogeneriloj estas malpli malbelaj, kaj la suno ĉiutage brilas (se vi ne vivas nordege aŭ sudege).

Insulo kun nur viroj aŭ nur inoj?

Sebasities (عرض الملف الشخصي) 15 ديسمبر، 2008 3:12:38 م

Insulo kun nur viroj : estas multe pli da viraj danĝeraj ŝtatestroj ol da virinaj. Mi lokus ĉiujn ilin sur tiun insulon, sen virinoj kaj sen ekster-komunikiloj. Sed mi estas bona : oni paraŝutus al ili la tagan gazeton ... Esperante, evidente. lango.gif

MMIX aŭ 2009 ?

Rogir (عرض الملف الشخصي) 15 ديسمبر، 2008 5:24:25 م

MMIX aspektas infinite pli bone. Bedaŭrinde ke la longeco de romaj ciferoj varias, ĉar ili aspektas tiel bonegaj!

Esti freneza inter sanuloj, aŭ sana inter frenezuloj?

عودة للاعلى