去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto, 2008年11月22日

讯息: 6620

语言: Esperanto

Rogir (显示个人资料) 2008年12月10日下午4:28:48

Mi ne volas aĉi, eĉ ne ete, sed mi ankaŭ ne kradas je dio kiu venas. Mi elektas aĉeti.

Tiësto aŭ Armin van Buuren?

Matthieu (显示个人资料) 2008年12月10日下午4:33:50

Armin van Buuren, ĉar mi devas elekti, kvankam mi aŭdis pri neniu el ili.

i aŭ ı? rideto.gif

Rogir (显示个人资料) 2008年12月11日上午12:34:42

Mi ne volas senkapiĝi, do i.

Tiësto kaj Armin van Buuren estas la plej famaj (Nederlandaj) dancmuzikistoj.

Ruĝa aŭ malruĝa?

white knight (显示个人资料) 2008年12月11日下午12:48:46

Ruĝa aŭ malruĝa?
Kompreneble ruĝa, ĉar "malruĝa" ne ekzistas.

ondo aŭ ereto ?

Rogir (显示个人资料) 2008年12月11日下午1:12:09

Tio dependas je la vidpunkto. Sed kalkuli kun ondoj estas pli facile, do tiun mi elektas.

Kvantofiziko aŭ ĝenerala relativeco?

Sebasities (显示个人资料) 2008年12月11日下午11:05:04

Kvantofiziko : ĝi estas ankoraŭ pli nekredebla ... sed ĝi funkcias !

oranĝkolora
violkolora ?

(Ne ! Mi ne estas akromatopsia : mi nur estas iom fantazia.)

white knight (显示个人资料) 2008年12月12日下午12:45:10

Mi preferas oranĝkolora, ĉar estas pli varma koloro.
(Kaj mi preferas la vorton kolorblinda, ĉar "akromatopsia" estas pli malfacile elparoli.) rideto.gif

violo aŭ violono ?

Rogir (显示个人资料) 2008年12月12日下午7:22:17

Ĉu violo estas la pli granda violono? Tiam mi elektas violonon.

Hobojo aŭ klarneto?

horsto (显示个人资料) 2008年12月12日下午7:38:44

Rogir:Ĉu violo estas la pli granda violono?
Ĉu ne violo estas floro? Mi pensas ke Blanka Kavaliro ŝercis.
Rogir:Hobojo aŭ klarneto?
Klarneto, ĉar laŭ onidiroj ludi hobojon damaĝas la cerbon.

Ĉu tio estas kredebla aŭ ne?

white knight (显示个人资料) 2008年12月13日上午9:34:12

Ĉu ne violo estas floro? Mi pensas ke Blanka Kavaliro ŝercis.
Kompreneble violo estas floro.
rideto.gif
Klarneto, ĉar laŭ onidiroj ludi hobojon damaĝas la cerbon.

Ĉu tio estas kredebla aŭ ne?
Mi pensas, ke estas nekredinda.

kapo aŭ klapo ? (Ne pensu, ke mankas klapo en mia kapo!) rideto.gif

回到上端