Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6620

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-15 14:13:23

Sunaj elektrogeneriloj estas malpli malbelaj, kaj la suno ĉiutage brilas (se vi ne vivas nordege aŭ sudege).

Insulo kun nur viroj aŭ nur inoj?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-15 15:12:38

Insulo kun nur viroj : estas multe pli da viraj danĝeraj ŝtatestroj ol da virinaj. Mi lokus ĉiujn ilin sur tiun insulon, sen virinoj kaj sen ekster-komunikiloj. Sed mi estas bona : oni paraŝutus al ili la tagan gazeton ... Esperante, evidente. lango.gif

MMIX aŭ 2009 ?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-15 17:24:25

MMIX aspektas infinite pli bone. Bedaŭrinde ke la longeco de romaj ciferoj varias, ĉar ili aspektas tiel bonegaj!

Esti freneza inter sanuloj, aŭ sana inter frenezuloj?

R2D2! (Montri la profilon) 2008-decembro-16 04:44:06

Freneza ınter sanuloȷ, ĉar tıam onı perceptus mın. Alıkaze ĉıu frenezulo farus sıan agon sen zorgı prı la alıan.

Petı pardonon aŭ permeson?

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-16 13:41:25

Peti pardonon. Komence vi faras tion, kion vi volas, poste vi petas pardonon. Se vi komence petus permeson, oni certe ne permesos vin, do vi ne faros tion, kion vi volas.

Esti entombigita post morto aŭ esti cindrigita post morto?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-16 14:49:36

Prefere balzamita, kaj inter tiuj entombigita.

Rapida aŭ malrapida muziko?

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-17 07:40:56

Rapida muziko. Ja en ĉi ludo ni devas elekti. Malrapida muziko malstreĉigas vin, vi ne volas plu ion fari, ion elekti. Male, por elekti ion, oni devas aŭskulti rapidan muzikon.

Japana filmo "Telefonaĵo" aŭ Holivuda versio de tiu filmo?

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-17 14:50:43

Preskaŭ ĉiam la originala versio.

Iom pli riĉa aŭ iom pli malriĉa najbaro?

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-18 07:40:58

Iom pli riĉa najbaro. Ĉi tie mi supozas, ke mi devas elekti kien transloĝiĝi.
1. Mi transloĝiĝas tien, kie mia najbaro estos iom pli riĉa.
2. Mi fariĝas iom pli riĉa ol mia najbaro, ĉar tio ne estas agrable, ke mia najbaro estas pli riĉa ol mi.
3. Iru al paŝo 1.
Jen bona algoritmo de pliriĉiĝado. (Mi ne skribis eliron el ciklo. Mi esperas, ke neniu pendis. demando.gif )

Ĉu ĉesi ludi ĉi tiun ludon aŭ daŭri ludi ĉi tiun ludon?

Sebasities (Montri la profilon) 2008-decembro-19 02:32:31

Daŭri, ĉar mi respondas.

Iri ĉirkaŭmonde en aerostato aŭ eskaladi la Kilimanjaron ?

Reen al la supro