ปิด
Max. 500 messages.
ข้อความ 6311
ภาษา: Esperanto
Filu (แสดงโปรไฟล์) 24 ธันวาคม 2008, 00:08:18
rabhiuz:Kafo kun lakto aŭ kafo nigra?Nura kafo: pura kafo!
Aveno aŭ azeno?
Kristine (แสดงโปรไฟล์) 24 ธันวาคม 2008, 13:51:24
Iĉo:Lavi la teleraron, aŭ purigi la tualeton?Lavi la teleraron, ĉar mi ne volonte surgenuiĝas.
Raŭmismo aŭ finvenkismo?
Rogir (แสดงโปรไฟล์) 26 ธันวาคม 2008, 12:38:57
Atenti aŭ atendi?
horsto (แสดงโปรไฟล์) 26 ธันวาคม 2008, 13:00:43
Kristine:Raŭmismo aŭ finvenkismo?Rogir estis pli rapida, sed li pravas, mi ankaŭ elektus finvenkismon, kvankam la germana traduko de la vorto (finvenko=Endsieg) havas negativan karakteron por germanoj, ĉar tiu vorto estis uzata de la nazioj. (Ĉu vi estas germanino, Kristine?)
Rogir:Atenti aŭ atendi?Atenti, ĉar neniu ŝatas atendi. Krome, atenti ion povus esti grava.
Manĝi spagetojn kun aŭ sen tranĉilo?
Kristine (แสดงโปรไฟล์) 26 ธันวาคม 2008, 13:17:35
horsto:(Ĉu vi estas germanino, Kristine?)Mia nomo ja aspektas germane, sed ne, mi naskiĝis en Brazilo al italaj gepatroj.
Sebasities (แสดงโปรไฟล์) 26 ธันวาคม 2008, 16:27:08
La 31-a de decembro aŭ la 1-a de januaro ?
Filu (แสดงโปรไฟล์) 26 ธันวาคม 2008, 16:48:14
Kandelvakso aŭ vakskandelo?
horsto (แสดงโปรไฟล์) 27 ธันวาคม 2008, 00:44:05
Kristine:Pardonu, mi nur demandis pro la nomo kaj ĉar vi havas germanan frazon en via profilo.
Mia nomo ja aspektas germane, sed ne, mi naskiĝis en Brazilo al italaj gepatroj.
Filu:Kandelvakso aŭ vakskandelo?Mi ne scias kion fari kun kandelvakso, tial mi elektas vakskandelon.
Matene kiel eble plej longe ĝue dormi aŭ kiel eble plej frue ellitiĝi kaj ĝui la tagon?
Rogir (แสดงโปรไฟล์) 27 ธันวาคม 2008, 15:54:45
Jes aŭ ne?
Sebasities (แสดงโปรไฟล์) 27 ธันวาคม 2008, 22:18:43
Ĉial, oni povas ankoraŭ ŝanĝi ...
La ovo aŭ la kokino ?