ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

A aŭ B? Elektu!

از Kokcineleto, 22 نوامبر 2008

پست‌ها: 6311

زبان: Esperanto

Filu (نمایش مشخصات) 24 دسامبر 2008،‏ 0:08:18

rabhiuz:Kafo kun lakto aŭ kafo nigra?
Nura kafo: pura kafo!

Aveno aŭ azeno?

Kristine (نمایش مشخصات) 24 دسامبر 2008،‏ 13:51:24

Iĉo:Lavi la teleraron, aŭ purigi la tualeton?
Lavi la teleraron, ĉar mi ne volonte surgenuiĝas.

Raŭmismo aŭ finvenkismo?

Rogir (نمایش مشخصات) 26 دسامبر 2008،‏ 12:38:57

Laŭ mi ne eblas paroli Esperanton sen voli ke pliaj parolas ĝin, do finvenkismo.

Atenti aŭ atendi?

horsto (نمایش مشخصات) 26 دسامبر 2008،‏ 13:00:43

Kristine:Raŭmismo aŭ finvenkismo?
Rogir estis pli rapida, sed li pravas, mi ankaŭ elektus finvenkismon, kvankam la germana traduko de la vorto (finvenko=Endsieg) havas negativan karakteron por germanoj, ĉar tiu vorto estis uzata de la nazioj. (Ĉu vi estas germanino, Kristine?)
Rogir:Atenti aŭ atendi?
Atenti, ĉar neniu ŝatas atendi. Krome, atenti ion povus esti grava.

Manĝi spagetojn kun aŭ sen tranĉilo?

Kristine (نمایش مشخصات) 26 دسامبر 2008،‏ 13:17:35

horsto:(Ĉu vi estas germanino, Kristine?)
Mia nomo ja aspektas germane, sed ne, mi naskiĝis en Brazilo al italaj gepatroj. rideto.gif

Sebasities (نمایش مشخصات) 26 دسامبر 2008،‏ 16:27:08

Kun tranĉilo : mi preferas multajn malgrandajn buŝplenojn.

La 31-a de decembro aŭ la 1-a de januaro ? shoko.gif

Filu (نمایش مشخصات) 26 دسامبر 2008،‏ 16:48:14

Estante en la tre uesta parto de l' horzonaro, estos la 31-a de decembro ĉi tie kiam jam estos eknovjariĝinta la preskaŭ tuta mondo. La reciproka propozicio malveras. Do, la 31-a de decembro.

Kandelvakso aŭ vakskandelo?

horsto (نمایش مشخصات) 27 دسامبر 2008،‏ 0:44:05

Kristine:
Mia nomo ja aspektas germane, sed ne, mi naskiĝis en Brazilo al italaj gepatroj. rideto.gif
Pardonu, mi nur demandis pro la nomo kaj ĉar vi havas germanan frazon en via profilo.
Filu:Kandelvakso aŭ vakskandelo?
Mi ne scias kion fari kun kandelvakso, tial mi elektas vakskandelon.

Matene kiel eble plej longe ĝue dormi aŭ kiel eble plej frue ellitiĝi kaj ĝui la tagon?

Rogir (نمایش مشخصات) 27 دسامبر 2008،‏ 15:54:45

Hodiaŭ mi faris la unuan kaj tion mi ĝojas pleje.

Jes aŭ ne?

Sebasities (نمایش مشخصات) 27 دسامبر 2008،‏ 22:18:43

Jes estas pli ... pozitiva !
Ĉial, oni povas ankoraŭ ŝanĝi ...

La ovo aŭ la kokino ?

بازگشت به بالا