Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-15 21:22:25

Neĝi, ĉar ni volas havi ĝustan vintron.

rabado aŭ rabato

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-decembro-15 21:37:37

Forigite

heliko (Montri la profilon) 2011-decembro-15 23:48:59

Hyperboreus:Rabado, ne ekzistas pli bona rabato.

Saĝo aŭ scio?
Mi ne povas elekti, ĉar kio estus saĝo sen scio !

frandi aŭ frandzi?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-16 08:03:47

Mi elektas frandi, ĉar tio estas aktuala agado dum la antaŭkristnaskotempo.

aktisto aŭ aktivisto

dobri (Montri la profilon) 2011-decembro-16 17:17:44

Aktisto, ĉar tiu ulo zorgas nur pri skribaĵoj kaj ne necesas komuniki kun multaj homoj.

Baleti aŭ baloti?

jchthys (Montri la profilon) 2011-decembro-16 19:06:08

dobri:Aktisto, ĉar tiu ulo zorgas nur pri skribaĵoj kaj ne necesas komuniki kun multaj homoj.

Baleti aŭ baloti?
Baleti, ĉar ĝi estas pli bele.
Mi elektas frandi, ĉar tio estas aktuala agado dum la antaŭkristnaskotempo.
Amuze; pluraj kristanoj fastas antaŭ la Kristnaska Tago.

Fanto aŭ elefanto?

heliko (Montri la profilon) 2011-decembro-17 06:22:22

Fanto aŭ elefanto?
mi elektas fanton
Por servi vin rido.gif

pezi aŭ pesi?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-17 08:42:48

Mi elektas pesi, ĉar mi pesas ĉiutage multe dum la kuirado.

knoto aŭ knuto?

dobri (Montri la profilon) 2011-decembro-19 17:14:35

Knoto, ĉar mi ŝatas rapidan navigadon pli ol peladon de bestoj.

Fasono aŭ fazano?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-19 22:23:41

Mi elektas "fazano", ĉar mi havas fritadon por kristnaskvespero.

favulo : favoro

Reen al la supro