לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

של Kokcineleto, 22 בנובמבר 2008

הודעות: 6311

שפה: Esperanto

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 15 בדצמבר 2011, 21:22:25

Neĝi, ĉar ni volas havi ĝustan vintron.

rabado aŭ rabato

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 15 בדצמבר 2011, 21:37:37

Forigite

heliko (הצגת פרופיל) 15 בדצמבר 2011, 23:48:59

Hyperboreus:Rabado, ne ekzistas pli bona rabato.

Saĝo aŭ scio?
Mi ne povas elekti, ĉar kio estus saĝo sen scio !

frandi aŭ frandzi?

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 08:03:47

Mi elektas frandi, ĉar tio estas aktuala agado dum la antaŭkristnaskotempo.

aktisto aŭ aktivisto

dobri (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 17:17:44

Aktisto, ĉar tiu ulo zorgas nur pri skribaĵoj kaj ne necesas komuniki kun multaj homoj.

Baleti aŭ baloti?

jchthys (הצגת פרופיל) 16 בדצמבר 2011, 19:06:08

dobri:Aktisto, ĉar tiu ulo zorgas nur pri skribaĵoj kaj ne necesas komuniki kun multaj homoj.

Baleti aŭ baloti?
Baleti, ĉar ĝi estas pli bele.
Mi elektas frandi, ĉar tio estas aktuala agado dum la antaŭkristnaskotempo.
Amuze; pluraj kristanoj fastas antaŭ la Kristnaska Tago.

Fanto aŭ elefanto?

heliko (הצגת פרופיל) 17 בדצמבר 2011, 06:22:22

Fanto aŭ elefanto?
mi elektas fanton
Por servi vin rido.gif

pezi aŭ pesi?

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 17 בדצמבר 2011, 08:42:48

Mi elektas pesi, ĉar mi pesas ĉiutage multe dum la kuirado.

knoto aŭ knuto?

dobri (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2011, 17:14:35

Knoto, ĉar mi ŝatas rapidan navigadon pli ol peladon de bestoj.

Fasono aŭ fazano?

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2011, 22:23:41

Mi elektas "fazano", ĉar mi havas fritadon por kristnaskvespero.

favulo : favoro

לראש הדף