前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

A aŭ B? Elektu!

貼文者: Kokcineleto, 2008年11月22日

訊息: 6311

語言: Esperanto

ratkaptisto (顯示個人資料) 2011年12月21日下午3:52:29

En tiu forumo oni devas havi universalecon. Tiu ankaŭ estas la vorto, kiun mi elektas.

rozfrukto aŭ ribo?

dobri (顯示個人資料) 2011年12月21日下午4:19:39

Ribo, ĉar ĝi troviĝas en mia ĝardeno.

Groso aŭ groŝo?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2011年12月21日下午4:28:43

Groŝo, ĉar mi akumulas moneroj.

municio aŭ municipo?

dobri (顯示個人資料) 2011年12月21日下午9:14:41

Municipo, ĉar mi ne havas pafilon.

Tramo aŭ trampo?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2011年12月21日下午9:34:00

Trampo, ĉar mi amas la liberan vivon.

piafo aŭ piaĵo?

dobri (顯示個人資料) 2011年12月22日下午9:06:29

ratkaptisto:piafo aŭ piaĵo?
Hodiaŭ mi ne sukcesas elekti, ĉar mi trovis la vorton "piafo" en neniu vortaro.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2011年12月23日上午9:36:42

"Piafo" estas esprimo de rajdado. Dum tiu agado la ĉevalo ne kuras rapide, sed trotas sur malgranda loko.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2011年12月23日上午9:37:13

Mi proponas aliajn vortojn por la daŭrigo:

papo aŭ pastro?

dobri (顯示個人資料) 2011年12月23日上午9:56:53

Dankon pro klarigo. Tiam mi elektus piafon.

Papo, ĉar li estas pli grava ol simpla pastro.

Spoto aŭ sporto?

ratkaptisto (顯示個人資料) 2011年12月23日上午10:04:22

Mi elektas "sporto", ĉar mi estas sportisto.

kabano aŭ kabareto?

回到上端