Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

Espi (Montri la profilon) 2011-decembro-25 00:06:31

Ja Kamo estas tre bela rivero, mi elektas kampon, ĉar ni ankaŭ bezonas cerealojn.

Ĉu tritika aŭ sekala pano?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-25 12:14:25

Mi ne konas trikitan panon, sed mi volonte manĝas sekalan panon.

tabano aŭ tabako?

Espi (Montri la profilon) 2011-decembro-26 20:56:58

ratkaptisto:Mi ne konas trikitan panon,
Estas ja "tritika" pano ...

Espi (Montri la profilon) 2011-decembro-26 21:08:53

ratkaptisto:tabano aŭ tabako?
Propre ambaŭ malsanigas, sed ĉar tabanoj ankaŭ doloras, mi (nevolonte) decidas por tabako.

Ĉu okcidento aŭ uesto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-26 21:46:54

Mi preferas "uesto", ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol la alia.

regeo aŭ regento

mgasilva (Montri la profilon) 2011-decembro-27 00:59:53

Regeo, ĉar ĉe regento oni eble ne rajtus danci.

Akuzativo aŭ akuzantino?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-27 08:55:59

Akuzativo, ĉar mi devas lerni multe pri tiu temo.

muso aŭ muŝo?

dobri (Montri la profilon) 2011-decembro-28 18:27:27

ratkaptisto:
dobri:Interese estas, ke ĝuste la vian duopon mi elektis, tamen mi poste ŝanĝis ĝin al censo kaj senco.
Mi ne komprenas.
Eble necesus aldoni, ke mi unue elektis "Spamo aŭ spano", tamen poste mi ŝanĝis la elekton al censo kaj senco.

Muŝo, ĉar ĝi estas pli facile kaptebla.

Stango aŭ stagno?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-28 19:50:34

Stango, ĉar tiu estas ilo por ludi, sporti kaj labori. Stangno ne estas movado.

mensogo aŭ ĵuro?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2011-decembro-28 19:50:35

Stango, ĉar tiu estas ilo por ludi, sporti kaj labori. Stangno ne estas movado.

mensogo aŭ ĵuro?

Reen al la supro