去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto, 2008年11月22日

讯息: 6311

语言: Esperanto

Espi (显示个人资料) 2011年12月25日上午12:06:31

Ja Kamo estas tre bela rivero, mi elektas kampon, ĉar ni ankaŭ bezonas cerealojn.

Ĉu tritika aŭ sekala pano?

ratkaptisto (显示个人资料) 2011年12月25日下午12:14:25

Mi ne konas trikitan panon, sed mi volonte manĝas sekalan panon.

tabano aŭ tabako?

Espi (显示个人资料) 2011年12月26日下午8:56:58

ratkaptisto:Mi ne konas trikitan panon,
Estas ja "tritika" pano ...

Espi (显示个人资料) 2011年12月26日下午9:08:53

ratkaptisto:tabano aŭ tabako?
Propre ambaŭ malsanigas, sed ĉar tabanoj ankaŭ doloras, mi (nevolonte) decidas por tabako.

Ĉu okcidento aŭ uesto?

ratkaptisto (显示个人资料) 2011年12月26日下午9:46:54

Mi preferas "uesto", ĉar tiu vorto estas pli mallonga ol la alia.

regeo aŭ regento

mgasilva (显示个人资料) 2011年12月27日上午12:59:53

Regeo, ĉar ĉe regento oni eble ne rajtus danci.

Akuzativo aŭ akuzantino?

ratkaptisto (显示个人资料) 2011年12月27日上午8:55:59

Akuzativo, ĉar mi devas lerni multe pri tiu temo.

muso aŭ muŝo?

dobri (显示个人资料) 2011年12月28日下午6:27:27

ratkaptisto:
dobri:Interese estas, ke ĝuste la vian duopon mi elektis, tamen mi poste ŝanĝis ĝin al censo kaj senco.
Mi ne komprenas.
Eble necesus aldoni, ke mi unue elektis "Spamo aŭ spano", tamen poste mi ŝanĝis la elekton al censo kaj senco.

Muŝo, ĉar ĝi estas pli facile kaptebla.

Stango aŭ stagno?

ratkaptisto (显示个人资料) 2011年12月28日下午7:50:34

Stango, ĉar tiu estas ilo por ludi, sporti kaj labori. Stangno ne estas movado.

mensogo aŭ ĵuro?

ratkaptisto (显示个人资料) 2011年12月28日下午7:50:35

Stango, ĉar tiu estas ilo por ludi, sporti kaj labori. Stangno ne estas movado.

mensogo aŭ ĵuro?

回到上端