İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

A aŭ B? Elektu!

başlangıç Kokcineleto, 22 Kasım 2008

Mesajlar: 6311

Dil: Esperanto

rosto (Profili görüntüle) 16 Aralık 2008 13:41:25

Peti pardonon. Komence vi faras tion, kion vi volas, poste vi petas pardonon. Se vi komence petus permeson, oni certe ne permesos vin, do vi ne faros tion, kion vi volas.

Esti entombigita post morto aŭ esti cindrigita post morto?

Rogir (Profili görüntüle) 16 Aralık 2008 14:49:36

Prefere balzamita, kaj inter tiuj entombigita.

Rapida aŭ malrapida muziko?

rosto (Profili görüntüle) 17 Aralık 2008 07:40:56

Rapida muziko. Ja en ĉi ludo ni devas elekti. Malrapida muziko malstreĉigas vin, vi ne volas plu ion fari, ion elekti. Male, por elekti ion, oni devas aŭskulti rapidan muzikon.

Japana filmo "Telefonaĵo" aŭ Holivuda versio de tiu filmo?

Rogir (Profili görüntüle) 17 Aralık 2008 14:50:43

Preskaŭ ĉiam la originala versio.

Iom pli riĉa aŭ iom pli malriĉa najbaro?

rosto (Profili görüntüle) 18 Aralık 2008 07:40:58

Iom pli riĉa najbaro. Ĉi tie mi supozas, ke mi devas elekti kien transloĝiĝi.
1. Mi transloĝiĝas tien, kie mia najbaro estos iom pli riĉa.
2. Mi fariĝas iom pli riĉa ol mia najbaro, ĉar tio ne estas agrable, ke mia najbaro estas pli riĉa ol mi.
3. Iru al paŝo 1.
Jen bona algoritmo de pliriĉiĝado. (Mi ne skribis eliron el ciklo. Mi esperas, ke neniu pendis. demando.gif )

Ĉu ĉesi ludi ĉi tiun ludon aŭ daŭri ludi ĉi tiun ludon?

Sebasities (Profili görüntüle) 19 Aralık 2008 02:32:31

Daŭri, ĉar mi respondas.

Iri ĉirkaŭmonde en aerostato aŭ eskaladi la Kilimanjaron ?

Rogir (Profili görüntüle) 19 Aralık 2008 15:50:17

Aerostate ĉirkaŭmondiri, tiel mi vidos multegan!

Ĥemio aŭ biologio?

Sebasities (Profili görüntüle) 19 Aralık 2008 16:07:59

Biologio, ĉar oni povas promeni en la naturo.

Aŭskulti la birdojn kanti matene aŭ rigardi ruĝegan krepuskulon ?

Rogir (Profili görüntüle) 21 Aralık 2008 16:39:32

Mi ŝatas dormi longe, do mi elektas la rigardadon.

Slovenujo aŭ Slovakujo?

rabhiuz (Profili görüntüle) 22 Aralık 2008 20:50:22

Rogir:Mi ŝatas dormi longe, do mi elektas la rigardadon.

Slovenujo aŭ Slovakujo?
Mia plej ŝatata senfama komponisto, Johann Nepomuk Hummel, naskiĝis en Bratislava, Slovakio.

Kafo kun lakto aŭ kafo nigra?

Başa geri dön