Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6311

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-09 22:41:52

ratkaptisto:Mi preferas "retmesaĝo", ĉar tiu vorto estas de la esperanta lingvo. La alia vorto estas angla vorto.

instruisto aŭ instruanto?
Mi uzis la E-vorton "emajlo", kio estas vitrosimila diverskolora substanco, per kiu oni kovras potojn, fajencon, metalon per bakado je alta temperaturo (citaĵo el PIV).

Ĉiun laboron devus fari profesiuloj, tial instruisto.

Orakolo aŭ oratoro?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-10 07:09:38

dobri:
ratkaptisto:Mi preferas "retmesaĝo", ĉar tiu vorto estas de la esperanta lingvo. La alia vorto estas angla vorto.

instruisto aŭ instruanto?
Mi uzis la E-vorton "emajlo", kio estas vitrosimila diverskolora substanco, per kiu oni kovras potojn, fajencon, metalon per bakado je alta temperaturo (citaĵo el PIV).

Ĉiun laboron devus fari profesiuloj, tial instruisto.

Orakolo aŭ oratoro?
La vorto por la sistemo estas "retpoŝto".

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-10 07:14:14

Mi volonte legas, kaj librojn pri orakolo estas tre interesaj kaj dramaj, pri tio mi elektas tiun vorton.

duŝi aŭ bani?

mountainash (Montri la profilon) 2012-januaro-10 10:32:41

Kia malfacila elekto! Eble bani ĉar ĝi trankviligus min.

masko aŭ ĉapelo?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-10 15:00:23

Oni ĉiam bezonas maskojn dum la laboro per komputilo. Sen maskoj oni ne povas labori. Pro tio mi elektas la vorton "masko".

marko aŭ manko?

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-januaro-10 15:08:04

marko, ĉar kiam mi ĉesas legadon, mi bezonas marki la lastan legitan paĝon.

pato aŭ dato?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-10 15:14:12

Mi kuiras volonte, pro tio mi elektas "pato".

fono aŭ fino?

Ryuuichi (Montri la profilon) 2012-januaro-10 15:20:14

Mi emas la "fino"-n de la hispana krizo.

haŭto aŭ aŭto?

ratkaptisto (Montri la profilon) 2012-januaro-10 15:25:42

Mi elektas aŭto, ĉar mi volonte aŭtas.

nufaro aŭ nugato?

dobri (Montri la profilon) 2012-januaro-10 15:27:59

Ĉar aŭto nur postulas pluan zorgon pri ĝi, tial mi elektas haŭton. Ĝi estas ege grava por mi.

Pardonu, nun mi elektas nugaton,ĉar ĝi estas pli dolĉa ol la floro.

Okupo aŭ okulo?

Reen al la supro