目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

A aŭ B? Elektu!

Kokcineleto,2008年11月22日の

メッセージ: 6311

言語: Esperanto

dobri (プロフィールを表示) 2012年1月9日 22:41:52

ratkaptisto:Mi preferas "retmesaĝo", ĉar tiu vorto estas de la esperanta lingvo. La alia vorto estas angla vorto.

instruisto aŭ instruanto?
Mi uzis la E-vorton "emajlo", kio estas vitrosimila diverskolora substanco, per kiu oni kovras potojn, fajencon, metalon per bakado je alta temperaturo (citaĵo el PIV).

Ĉiun laboron devus fari profesiuloj, tial instruisto.

Orakolo aŭ oratoro?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年1月10日 7:09:38

dobri:
ratkaptisto:Mi preferas "retmesaĝo", ĉar tiu vorto estas de la esperanta lingvo. La alia vorto estas angla vorto.

instruisto aŭ instruanto?
Mi uzis la E-vorton "emajlo", kio estas vitrosimila diverskolora substanco, per kiu oni kovras potojn, fajencon, metalon per bakado je alta temperaturo (citaĵo el PIV).

Ĉiun laboron devus fari profesiuloj, tial instruisto.

Orakolo aŭ oratoro?
La vorto por la sistemo estas "retpoŝto".

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年1月10日 7:14:14

Mi volonte legas, kaj librojn pri orakolo estas tre interesaj kaj dramaj, pri tio mi elektas tiun vorton.

duŝi aŭ bani?

mountainash (プロフィールを表示) 2012年1月10日 10:32:41

Kia malfacila elekto! Eble bani ĉar ĝi trankviligus min.

masko aŭ ĉapelo?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年1月10日 15:00:23

Oni ĉiam bezonas maskojn dum la laboro per komputilo. Sen maskoj oni ne povas labori. Pro tio mi elektas la vorton "masko".

marko aŭ manko?

Ryuuichi (プロフィールを表示) 2012年1月10日 15:08:04

marko, ĉar kiam mi ĉesas legadon, mi bezonas marki la lastan legitan paĝon.

pato aŭ dato?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年1月10日 15:14:12

Mi kuiras volonte, pro tio mi elektas "pato".

fono aŭ fino?

Ryuuichi (プロフィールを表示) 2012年1月10日 15:20:14

Mi emas la "fino"-n de la hispana krizo.

haŭto aŭ aŭto?

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年1月10日 15:25:42

Mi elektas aŭto, ĉar mi volonte aŭtas.

nufaro aŭ nugato?

dobri (プロフィールを表示) 2012年1月10日 15:27:59

Ĉar aŭto nur postulas pluan zorgon pri ĝi, tial mi elektas haŭton. Ĝi estas ege grava por mi.

Pardonu, nun mi elektas nugaton,ĉar ĝi estas pli dolĉa ol la floro.

Okupo aŭ okulo?

先頭にもどる