إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

A aŭ B? Elektu!

من Kokcineleto, 22 نوفمبر، 2008

المشاركات: 6311

لغة: Esperanto

Filu (عرض الملف الشخصي) 27 ديسمبر، 2008 11:11:26 م

Sebasities:La ovo aŭ la kokino ?
Manĝinte ovojn mi preskaŭ ĉiufoje eligadas sulfurplenajn furzojn dum la tuta tago, kaj tion mi eble ŝatas kun viramikoj eĉ malpli delikataj ol mi, sed ne kun mia koramikino. Mi prefere manĝu la kokinon.

Ĉui aŭ demandi?

Rogir (عرض الملف الشخصي) 28 ديسمبر، 2008 9:22:01 م

Ĉu ne ĉui estas tipo de demandi? Mi elektas demandi, ĉar ĉui donas malsufiĉe da elekto.

Lakto aŭ fromaĝo?

Filu (عرض الملف الشخصي) 29 ديسمبر، 2008 3:48:59 م

Rogir:Lakto aŭ fromaĝo?
Kun miloj da specoj, la mondo de fromaĝoj estas iom pli plena je esplorindejoj kaj surprizoj, ol la mondo de laktoj, el kiuj nur dekopo aŭ ĉirkaŭe indas.

Ĉiuĵaŭde aŭ eĥoŝanĝo?

Rogir (عرض الملف الشخصي) 30 ديسمبر، 2008 12:31:51 ص

Via ĉapeletoj ja funkcias! Nu, mi ŝatas ioman regulecon, do mi elektas ĉiuĵaŭde.

Irako aŭ Irano?

Filu (عرض الملف الشخصي) 30 ديسمبر، 2008 1:14:54 ص

Rogir:Irako aŭ Irano?
De mi ege ŝatata Ŝehrazad devenis de Irano. Irano tio estu.

Samarkando aŭ Kabulo?

Sebasities (عرض الملف الشخصي) 30 ديسمبر، 2008 2:34:43 ص

Ĉu Samarkando ne estas samtempe reala kaj mita urbo sur la Silkvojo ? Mi ne certas, sed mi elektas Samarkando.

Paska Insulo (en la Pacifiko) aŭ Lago Titikaka (en la montaro Andoj) ?

muriel_de_liege (عرض الملف الشخصي) 30 ديسمبر، 2008 2:56:38 م

Sebasities:Paska Insulo (en la Pacifiko) aŭ Lago Titikaka (en la montaro Andoj) ?
Paska Insulu ĉar mi preferas la maron.

Danci aŭ dormi?

Sebasities (عرض الملف الشخصي) 30 ديسمبر، 2008 11:35:57 م

Se mi kalkulas la nombron da danc-horoj kaj da dorm-horoj, dum mia vivo, mi devas konfesi, ke mi pli dormis (proksimume 23 360 pliaj horoj da dormo) ol dancis.
Do : dormi.

Ĉu vi preferus esti :
kato aŭ aglo ?

Filu (عرض الملف الشخصي) 31 ديسمبر، 2008 12:24:48 ص

Sebasities:kato aŭ aglo ?
Kalkulinte la nombron da horoj, dum kiuj mi estis kato kaj dum kiuj mi estis aglo, mi devas konfesi, ke mi trovis ambaŭ esti tute egalaj, kaj ke ne eĉ pli ol sekundo pli longe mi estis kato ol aglo, aŭ aglo ol kato.

La kielo, per kiu Sebasities solvis la antaŭan demandon, tute ne funkcias ĉikaze, kaj mia pobra cerbo ne povas imagi alian metodon, krom tiu, kiu tiel helpis min dum miaj lernejaj jaroj: monero!

Do: la kolimbo estos la aglo (ambaŭ estas birdoj), kaj la reĝino estos la kato mmmm... ĉar kiel katoj ŝi havas naŭ vivojn... mmmm... ja!

Jen la monero supreniranta, kulminanta, eksubeniranta, ĉiam turniĝanta kiel turbo...

Kaj subite el la ĉielo venas aglo! Ĝi rapide alvenas ĉi tie! Ĝi kaptas la rotaciantan moneron kaj foriras kun ĝi!

Mi ŝatus esti tiu aglo, kiu malkiel mi scios la respondon al la demando.

En nesto sub la ĉielaj kapricoj aŭ en koteta truo subtera?

horsto (عرض الملف الشخصي) 31 ديسمبر، 2008 1:24:36 ص

Filu:
En nesto sub la ĉielaj kapricoj aŭ en koteta truo subtera?
Mi pensas ke la plimulto de la homoj pli preferus protekti sin kontraŭ la kapricoj de la naturo kaj tial elektus subteran truon, eĉ se tiu estas iom kota.

Se temas pri naturo: Ĉu vere ekzistas homoj (virinoj aŭ viroj) al kiuj pli plaĉas mamoj, kiuj estas artefarite sendependigitaj de gravito kaj kiuj aspektas kiel duongloboj aŭ ĉu vi preferas mamojn naturajn?

عودة للاعلى